Nova maldekstro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 11: Linio 11:
== Referencoj ==
== Referencoj ==
<references />
<references />

[[Kategorio:Socialismo]]
[[Kategorio:Historio de socialismo]]
[[Kategorio:Maldekstrema politiko]]
[[Kategorio:Maldekstrema politiko]]
[[Kategorio:Maldekstra aktivismo]]
[[Kategorio:Maldekstra aktivismo]]
[[Kategorio:Politikaj movadoj en Britio]]
[[Kategorio:Politikaj movadoj en Usono]]

Kiel registrite je 05:13, 15 maj. 2018

Kontraŭmilitarulo prezentas floron al milita policisto.

La nova maldekstronovmaldekstrismo estis vasta politika movado, ĉefe en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, konsistante el aktivuloj en la okcidenta civilizo, kiuj batalis por multaj emancipadaj kaj sociaj celoj, ekzemple homaj kaj politikaj rajtoj, feminismo, gejaj rajtoj, abortaj rajtoj, ŝanĝo de seksaj roloj kaj drog-regularaj reformoj.[1] Kelkaj konsideris la novan maldekstron kiel reago kontraŭ la antaŭaj marksistaj kaj sindikataj movadoj por socia justeco, kiuj koncentriĝis je dialektika materialismo kaj klasbatalo, kvamkam aliaj konsideris la movadon kiel daŭrigo kaj revitaligo de tradiciaj maldekstrismaj celoj.[2][3]

Historio

Marcuse, la "patro de la nova maldekstro."

La germana-juda kritikteoriisto Herbert Marcuse estas nomata la “patro de la nova maldekstra”. Li malakceptis la teorion pri klasbatalaso kaj la marksisma emfazo je laboristaj problemoj. Laŭ Leszek Kołakowski, Marcuse argumentis, ke “ĉiuj demandoj pri materiala ekzisto estis solvitaj, moralaj ordonoj kaj malpermesoj ne plu estas gravaj.” Li konsideris la realigon de la erotika naturo de homo kiel la vera liberigo de la homaro, kiu inspiris la utopiojn de Jerry Rubin kaj aliaj.[4] Alia eminenta pensulo de la nova maldekstro, Ernst Bloch, kredis, ke socialismo faros la rimedojn por igi ĉiujn homojn senmortaj kaj poste krei Dion.[5]

Termino

En 1960, la sociologo Charles Wright Mills popularigis la terminon New Left en malferma letero.[6] Liaj verkoj ankaŭ donis grandan inspiron al la movado.[7]

Referencoj

  1. Edward G. Carmines, kaj Geoffrey C. Layman. 1997. "Issue Evolution in Postwar American Politics." In Byron Shafer, ed., Present Discontents. NJ: Chatham House Publishers.
  2. Cynthia Kaufman. (2003) Ideas For Action: Relevant Theory For Radical Change. South End Press. ISBN 9780896086937.
  3. Todd Gitlin, "The Left's Lost Universalism". In Arthur M. Melzer, Jerry Weinberger and M. Richard Zinman, eds., Politics at the Turn of the Century, pp. 3–26 (Lanham, MD: Rowman & Littlefield, 2001). Grant Farred (2000). “Endgame Identity? Mapping the New Left Roots of Identity Politics”, New Literary History 31 (4), p. 627–648. doi:10.1353/nlh.2000.0045. 
  4. Kołakowski, Leszek. (1981) Main Currents Of Marxism: Volume III, The Breakdown. Oxford University Press. ISBN 0192851098.
  5. Kołakowski, Leszek. (1981) Main Currents Of Marxism: Volume III, The Breakdown. Oxford University Press, p. 436–440. ISBN 0192851098. , quoting Dans Prinzip Hoffnung pp. 1380–1628.
  6. . Letter to the New Left (1960).
  7. Radical Ambition: C. Wright Mills, the Left, and American Social Thought By Daniel Geary, p. 1.