10 Downing Street: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:


[[Kategorio:Registaro de Britio]]
[[Kategorio:Registaro de Britio]]
[[Kategorio:Londono]]
[[Kategorio:Geografio de Londono]]
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Londono]]

Kiel registrite je 13:05, 18 maj. 2018

blazono de la registaro de Britio
blazono de la registaro de Britio
la enireja pordo de 10 Downing Street

10 Downing Street, prononco pli-malpli [ten daŭning stri:t], ofte en Britio nomata simple "Number 10" [nambr ten], do "Numero 10", estas la sidejo de la registaro de Britio, angle nomata Her Majesty's Government, kimre Llywodraeth Ei Mawrhydi, do "registaro de sia majesto" kaj la oficiala restadejo kaj oficejo de la "Unua Sinjoro de la Fisko", kiu dum granda parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj senescepte ekde 1905 estas plenumata de la ĉefministro de Britio.

Situanta en la strato Downing Street en la Urbo de Westminster, parto de Granda Londono, la domo Numero 10 aĝas pli ol tri cent jarojn kaj enhavas proksimume cent ĉambrojn. Privata loĝejo okupas la trian etaĝon kaj estas kuirejo en la kelo. La aliaj etaĝoj enhavas oficejojn kaj konferencejon, akceptejon, sido- kaj manĝoĉambroj. En la domo laboras la ĉefministro, kaj ministroj, ŝtatestroj kaj eksterlandaj eminentuloj estas akceptataj kaj gastigataj tie. Ĉe la dorso de la konstruaĵo estas ena korto kaj teraso apud ĝardeno de 2 000 kvadrataj metroj. Najbara al la Sanktajakoba Parko, Numero 10 estas proksima al la Palaco Buckingham, la londona loĝejo de la brita monarko, kaj la Palaco de Westminster, la renkontiĝejo de la du ĉambroj de la parlamento de Britio.