Kolĥida hedero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:


[[Kategorio:Hedero]]
[[Kategorio:Hedero]]
[[Kategorio:Flaŭro de Azio]]
[[Kategorio:Flaŭro de Okcidenta Azio]]
[[Kategorio:Reboj]]
[[Kategorio:Reboj]]
[[Kategorio:Ĝardenplantoj]]
[[Kategorio:Ĝardenplantoj]]

Kiel registrite je 16:18, 15 jun. 2018

Kolĉida hedero, Hedera colchica, ankaŭ Kaŭkazia hedero, estas specio de florplanto de la genro Hedera de la familio Araliacoj. La epiteto colchica aludas al Kolĉido, nome antikva nomo kiun oni uzis por antikva lando sur la orienta marbordo de la Nigra Maro kaj en la Kaŭkazia regiono, kaj de tie la traduka nomo Kolĉida hedero, eĉ se la specio ekzistas ankaŭ en Anatolio.

Tiu specio estas indiĝena en Mezoriento. Pro tio estas ofte nomata Persa hedero[1]kolĉida hedero.[2] Ĝi estas daŭrfolia ĉiamverda arbedo, nome rebo kaj pli precize liano, kiu rampas aŭ grimpas 20 al 30 m per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn, klifojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). En varmaj klimatoj, ĝi kreskas pli rapide kaj establiĝas pli rapide ol aliaj specioj de la genro.

Ili havas manforme lobajn kaj forkoformajn foliojn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en umbelo. La fruktoj estas bulformaj kaj nigraj se maturaj.

Notoj

  1. "Persian Ivy". Retejo de BBC. [1] Alirita la 15an de Junio 2018.
  2. "Hedera colchica AGM". Royal Horticultural Society. [2] Alirita la 15an de Junio 2018.