Saint-Barthélemy: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e Ĝisdatigis |
Verdulo (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 123: | Linio 123: | ||
| mapo_priskribo = Saint-Barthélemy |
| mapo_priskribo = Saint-Barthélemy |
||
| mapo_lokumilo = |
| mapo_lokumilo = |
||
| mapo1 = |
| mapo1 = SSS Islands Map.png |
||
| mapo1_fono = |
| mapo1_fono = |
||
| mapo1_priskribo = |
| mapo1_priskribo = Situo |
||
| mapo1_lokumilo = |
| mapo1_lokumilo = |
||
<!-- *** Retpaĝoj *** --> |
<!-- *** Retpaĝoj *** --> |
Kiel registrite je 18:47, 15 jun. 2018
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Barthélemy (apartigilo) |
Saint-Barthélemy (Saint-Barthélemy) | ||
Transmara kolektivo | ||
|
||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Transmaraj kolektivoj | Saint-Barthélemy (977) | |
Administra centro | Gustavia | |
Areo | 24 km² (2 400 ha) | |
Loĝantaro | 9 131 (2012) | |
Denseco | 380,46 loĝ./km² | |
delegita prefekto | Philippe Chopin | |
- prezidanto | Bruno Magras | |
Horzono | UTC-04:00 | |
ISO-kodo | BL | |
Saint-Barthélemy
| ||
Situo
| ||
Vikimedia Komunejo: Saint-Barthélemy | ||
Retpaĝo: www.comstbarth.fr | ||
Saint-Barthélemy (aŭ mallonge Saint Barts, ambaŭ formoj france por "Sankta Bartolomeo") estas insulo de la Malgrandaj Antiloj en la Kariba Maro. Ekde februaro 2007 la insulo estas transmara kolektivo de Francio. Ĝi havas areon de 24 km² kaj 9 131 enloĝantojn, do proksimume 380 enloĝantojn po km². La geografiaj koordinatoj estas 17° 55′ norde kaj 62° 50′ okcidente.
La tuta insulo estas unu komunumo de Francio. Ĝis februaro 2007, kune kun la najbara insuloparto Saint-Martin (france por "Sankta Marteno") ĝi konsistigis arondismenton de la transmara departemento Gvadelupo de Francio, la Arondismento Nordaj Insuloj (france arrondissement des Îles du Nord, alternative ankaŭ foje nomata arrondissement Saint-Martin - Saint-Barthélémy. Administra centro de Saint-Barthélemy estas la loĝloko Gustavia, kiu tamen ne havas la titolon "ĉefurbo" - administra sidejo de la arondismento estas la loĝloko Marigot sur la najbara Saint-Martin.
Politika statuso
Ĝis la 22-a de februaro 2007 Saint-Barthélemy estis simpla komunumo de Francio en la departemento Gvadelupo. Ekde tiu dato ĝi estas, samkiel la najbara Saint-Martin, transmara kolektivo de Francio (Collectivité d'outre-mer (COM). Krom la formala distingiĝo malmulte ŝanĝiĝis: la administrado daŭre samas al tiu de kutima komunumo, daŭre la teritorio apartenas al Eŭropa Unio kaj ne-francoj el alia lando de la Eŭropa Unio kunvoĉdonas pri la komunuma parlamento. La valuto de Saint Barthélemy estas la Eŭro, kaj la usona dolaro nur en iuj vendejoj aldone akceptiĝas kiel pagilo.
Historio
La insulo origine estis loĝata de la etno kariboj. Dum la jaro 1493 la navigisto Kristoforo Kolumbo malkovris kaj nomis ĝin laŭ sia frato Bartolomeo.
Dum 1648 francaj koloniistoj setlis sur la insulo. Dum 1651 la franca reĝo tamen vendis la insulon al la ordeno de Malto. Kvin jarojn pli poste, dum 1656, la karibaj indiĝenoj tamen forpelis la eŭropanojn de la insulo, ĝis dum la jaro 1763 denove francaj setlistoj ekvivis sur la teritorio.
Dum 1785 la reĝo Ludoviko la 16-a de Francio interŝanĝis la liaopinie relative senvaloran insulon kontraŭ komerca rajto en la haveno de Gotenburgo kun la reĝo Gustavo la 3-a de Svedio. Saint-Barthélemy eĉ ne havis proprajn provizojn de subtera trinkakvo, tial ke akvo devis esti alportata de la najbaraj insuloj. Laŭ la sveda reĝo Gustavo nomiĝis la ĉefa insula loĝloko Gustavia. Laŭ statuso de libera komercado la haveno ekprosperis ĝis dum 1852 granda fajro detruis gravajn partojn de Gustavia.
La 10-an de aŭgusto 1877 la franca ŝtato reaĉetis la insulon kontraŭ 80.000 francaj frankoj.
Trafiko
Sur la insulo ekzistas flughaveno, kiu nomiĝas kiel la insulo (ĝia IATA-kodo estas SBH). Pilotoj de privataj aviadiloj, kiuj volas surteriĝi tie, bezonas specialan licencon, ĉar la surteriĝo pro daŭre ŝanĝiĝantaj ventoj kaj la monta situo relative danĝeras.
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la insulo
- la historia deklaro de la reĝo Gustavo la 3-a de Svedio pri la insula statuso de libera komercado
- artikolo el la gazeto Le Monde diplomatique kun titolo "Paradizo sendependiĝas - la riĉega franca insulo Saint-Barthélemy volas teni siajn imposto-enspezojn"