Granda ekvizeto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Fungoo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Fungoo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 14: | Linio 14: | ||
|komunejo = |
|komunejo = |
||
}} |
}} |
||
Granda [[ekvizeto]] estas [[specio]] el la familio [[ekvizetacoj]]. |
Granda [[ekvizeto]] (latine ''Equisetum telmateia'') estas [[specio]] el la familio [[ekvizetacoj]]. |
||
<br> |
<br> |
||
Kiel registrite je 20:42, 15 jun. 2018
Granda ekvizeto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Granda ekvizeto (latine Equisetum telmateia) estas specio el la familio ekvizetacoj.
Priskribo
Estas facile distingi ĝin de aliaj ekvizetoj pro ĝia alteco,
kiu povas atingi 2 metrojn: Tiu planto prezentas 2 tipojn: fertiloj] tigoj kaj sterilaj tigoj. Ĉe la du tipoj, la folioj estas reduktitaj al du simplaj kolumnoj situantaj ĉe la nodoj de la tigoj kaj branĉetoj, kiel mallonga denta ingo. Ĉe tiu specio, tia ingo havas inter 20 kaj 30 malhelkolorajn dentojn.
Vegetativa aparato
Sterilaj tigoj estas densaj, helverdaj kaj kavaj en la centro. Ili prezentas inter 20 kaj 40 fajnajn laǔlongajn ripojn ĉe la surfaco. Ili portas verticilojn de branĉetoj je la nivelo de siaj nodoj, kiuj memformiĝas sub foliaj kolkrispaĵoj.
Reprodukta aparato
La fertilaj tigoj neniam estas disbranĉigitaj kaj do ili neniam prezentas branĉetojn. Ili portas grandan ekstreman spikon, longforman, kiu konsistas el sporangioforoj disponitaj inter verticiloj aǔ pedunkloj; ili produktas verdajn sporojn.
Distribuo kaj loĝloko
Tiu planto troviĝas en arbetaĵoj, humidaj densejoj aǔ herbejoj, en vojfosaĵoj, ĉe fontojrandoj, kaj apud ombraĵaj riveretoj, kaj ankaǔ, pli anekdote, sur ŝtupoj ĉe kalkŝtonaj marbordaj klifoj. Interalie ĝi kuŝas en kelkaj tipoj de grandherbejo en diversaj situacioj, ĉe argilaj grundoj aǔ ŝlimaj aǔ pli certe alkalinaj, humidaj, sufiĉe riĉaj pri nutraĵoj aû kalkaĵoj, kune kun hirta epilobio, komuna kano, heĝa konvolvulo, kanaba eǔpatorio, granda urtiko, herbejreĝino kaj la aliaj tipaj grandherbejaj plantoj. Ĝi vivas en mezvarmaj regionoj de la malnova mondo.
Uzefikoj
Ĝia uzado povas provoki digestajn malordojn, neǔrologiajn kaj muskolajn malnormalaĵojn al brutaro, ĉefe al la ĉevaloj, pro ĉeesto de tiaminazo kiu inhibicias la produkton de vitamino B1.