Paweł Janik: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto homo}}
'''Paweł Janik''' (naskiĝis la 28-an de junio 1895 en Hacie apud [[Racibórz]], mortis la 7-an de aŭgusto 1978 en [[Katowice|Panewniki]]), pola katolika [[kleriko]], [[esperantisto]].
'''Paweł Janik''' (naskiĝis la 28-an de junio 1895 en Hacie apud [[Racibórz]], mortis la 7-an de aŭgusto 1978 en [[Katowice|Panewniki]]), pola katolika [[kleriko]], [[esperantisto]].


Linio 15: Linio 16:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.swierklany.com.pl/index2.php?id=ks_pawel_janik sylwetka na stronie parafii Św. Anny w Świerklanach] Silueto en la paĝo de paroĥejo
* [http://www.swierklany.com.pl/index2.php?id=ks_pawel_janik sylwetka na stronie parafii Św. Anny w Świerklanach] Silueto en la paĝo de paroĥejo

[[pl:Paweł Janik (duchowny)]]
[[pl:Paweł Janik (duchowny)]]
{{bibliotekoj}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Janik, Pawel}}


[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1895]] [[Kategorio:Mortintoj en 1978]] [[Kategorio:Polaj pastroj]] [[Kategorio:Polaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Polaj pastroj]]
[[Kategorio:Polaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 06:37, 29 jun. 2018

Paweł Janik
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1895 (1895-06-28)
Morto 7-an de aŭgusto 1978 (1978-08-07) (83-jaraĝa)
en Panewniki
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paweł Janik (naskiĝis la 28-an de junio 1895 en Hacie apud Racibórz, mortis la 7-an de aŭgusto 1978 en Panewniki), pola katolika kleriko, esperantisto.

Vivo

Paweł Janik finis mezlernejon en Chorzów, en la jaroj 1915-1920 (kun paŭzo por soldatservo dum la unua mondmilito) frekventis al Supera Animzorga Seminario en Vroclavo, kie julie 1920 ordiniĝis. Laboris kiel vikario en Łagiewniki, Tarnowskie Góry kaj Malnova Chorzów. Julie 1929 estis nomumita paroĥestro de nova paroĥo en Świerklany (distrikto Rybnik). Tiupostene okupiĝis pri konstruo de preĝejo (poste ankaŭ de paroĥestrejo) kaj pri socia agado. Li kontribuis al ekesto de kvar filioj de Katolika Agado. La milita periodo damaĝis lian sanon; post la milito okupiĝis pri rekonstruo de la preĝejo, sed fine en 1947 estis translokigita al malpli granda paroĥo en Gierałtowice (distrikto Gliwice). En 1962 transiris al la stato de ripozo, lastajn dekkelkajn vivjarojn pasigis en Panewniki.

Pastro Janik, kune kun frato Maksymilian (ankaŭ kleriko), apartenis al frontaj polaj esperantistoj en Silezio. Fine de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento fondis Propagandan Fakon de Pola Katolika Esperanto-Unio, estanta filio de Internacia Katolika Esperanto-Unio. Laboro pri vivigo de memstara pola organizaĵo asociiĝanta katolikojn-esperantistojn rompis por kelkaj jaroj lian intensan agadon en la paroĥo; finfine en 1938 fondiĝis sub lia gvido Pola Katolika Esperanto-Ligo kun sidejo en Świerklany. La organizaĵon apogis primaso Hlond, kaj de la medio simila al la Ligo devenis interalie esperantisto pastro Henryk Paruzel.

En 1970 festis jubileon de la 50-jariĝo de la ordino. Unu el parolistoj dum la jubileaj solenaĵoj estis apostola administranto Bolesław Kominek (estonta vroclava ĉefepiskopo kaj kardinalo), kiu kunlaboris kun la pastro Janik ankoraŭ dum lia laboro en Świerklany. Pastro Kominek diris i.a.: Mi trapasis preskaŭ ĉiujn landojn de Eŭropo kaj povas kuraĝe konstati, ke inter klerikaro la plej laboremaj estas sacerdotoj en Pollando, kaj inter la polaj sacerdotoj al la plej fervoraj membriĝas la sileziaj, kaj ĉe la pinto de la lastaj sendube staris pastro Paweł Janik.

Li mortis en la aĝo de 83 jaroj en Katowice-Panewniki, entombigita en paroĥa tombejo en Świerklany. Distingita de papo Pio la 11-a per ora kruco de la papa ordeno Pro Ecclesia et Pontifice. Lian nomon portas unu el stratoj de Zabrze.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj