Sud-Koreio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e →Administra strukturo: Korektis legilojn |
e Cxi tio portalo ne estas viva |
||
Linio 155: | Linio 155: | ||
{{referencoj}} |
{{referencoj}} |
||
{{Ŝtatoj en Azio |
{{Ŝtatoj en Azio}}{{havenda artikolo|Sud-Koreio}} |
||
[[Kategorio:Sud-Koreio]] |
[[Kategorio:Sud-Koreio]] |
Kiel registrite je 18:22, 8 jul. 2018
Transskribo | |
---|---|
Hangeŭlo | 대한민국 |
Ĉina skribo | 大韓民國 |
Norma transskribo | Daehanminguk |
McCune-Reischauer | Taehanmin’guk |
Korea Respubliko, alinomata ankaŭ Sud-Koreio aŭ Sud-Koreujo (Hangule: 대한민국; Hanjae: 大韓民國; Daehan Minguk "La Respubliko de Granda Hán"; ROK), estas ŝtato en Orienta Azio nome en la suda parto de korea duoninsulo. La nomo Koreo derivas el la Regno Korjeo, literumita ankaŭ Korjŏ.
La lando havas nur unu terlimon, kiu estas 243 km longa kaj dividas Sud-Koreion de norda parto Nord-Koreio. La du koreaj ŝtatoj fondiĝis en 1948, kiam komenciĝis konflikto inter Usono kaj Sovetunio rilate al la Malvarma Milito kiu iĝis mortigega milito en Koreio. La sekva Korea Milito (1950-1953) fiksis la dividon. Sud-Koreio okcidente limas kun Flava Maro kaj trans ĝi kun Ĉinio, sude kun Orientĉina Maro kaj oriente kun Orienta Maro, kiu alinomiĝas Japana Maro en Japanio, kaj trans ĝi kun Japanio.
Preskaŭ duono de la 50 milionoj da loĝantoj de la lando loĝas fakte en la metropola areo ĉirkaŭ ties ĉefurbo, Seulo, kiu estas la dua al kvara plej granda en la mondo depende el la statistika sistemo[1] kun ĉirkaŭ 25 milionoj da loĝantoj.[2]
Sud-Koreio estis loĝata tiom frue kiom ĝis Malsupra Paleolitiko[3][4] kaj ties civilizo ekis per la fondo de Goĝoseon. Post la unuigo de la Tri Antikvaj Regnoj de Koreio en 668, Koreio ĝuis ĉirkaŭ unu jarmilon de relativa trankvleco dum dinastioj kiuj daŭris jarcentoj en kiuj ties komerco, kulturo, literaturo, scienco kaj teknologio floris.[5] En 1910 ĝi estis konkeraldonita de la Japana Imperio, post kies malvenko en 1945, Koreio estis dividita en sovetunia kaj usona zonoj de okupado, el kiuj tiu lasta iĝos la Respubliko Koreio en 1948. Kvankam Unuiĝintaj Nacioj aprobis deklaron ke la Respubliko Koreio estus la nura rajtigita registaro de Koreio,[6] samtempe komunisma reĝimo estis tuj muntita en la nordo de la duoninsulo koreia kiu klopodis invadi la sudon en 1950, kio kondukis al la Korea Milito kiu finis de facto en 1953, kio definitivis la dividan situacion.
Ŝtata nomo
Oficiale la ŝtata nomo estas Korea Respubliko en Esperanto, sed en ĉiutaga vivo la lando ofte estas nomata Sud-Koreio. En la korea lingvo ĝi oficiale nomiĝas Daehan Minguk (대한민국; 大韓民國; esperante "Granda Han-Respubliko"), sed ĉiutage estas nomata Hanguk (한국, 韓國, "Han-Ŝtato") aŭ Namhan (남한, 南韓, "Suda Han") kontraste de Bukhan (북한, 北韓, "Norda Han"). En Nord-Koreio la ŝtata nomo esprimite en ĉinkoreaj silaboj ne estas Han, sed Chosŏn. Pro tio "Sud-Koreio" havas la nomon Nam-Chosŏn (남조선, 南朝鮮, "Sud-Joseon") en la norda parto de duoninsulo.
Geografio
La areo de Sud-Koreio estas 99.392 kvadrataj kilometroj. Nur 290 kvadrataj kilometroj de la tuto estas akvo, ĉar ne ekzistas grandaj lagoj.
Sud-Koreo inkludas la sudan parton de korea duoninsulo kaj malgrandaj insuloj. La parto proksime de okcidenta marbordo kaj sudoriente estas ebena grundo kun multe da montetoj, kio konsistigas nur cirkaŭ trionon de la landareo, sed kie loĝas la plejparto de sud-koreaj loĝantoj. La cetera lando, krom malvasta bendo apud la orienta marbordo kaj malvastaj valebenoj, estas montara. La montoj kaj montetoj en Sud-Koreio estas pleje kovritaj de arbaroj, kaj ne estas altegaj, sed krutaj. Estas ideala tereno por montogrimpado.
Loĝantaro
La loĝantaro de la lando estas ĉ. 48 milionoj da homoj, en areo de ĉ. 100.000 km2, kio igas el Sud-Koreio la tria plej dense loĝata granda lando de la mondo.
La lando estas etne tre homogena.
Grandaj urboj
inter krampoj nombroj de loĝantoj en 2015.
- Seoulo (9 904 312)
- Busano (3 448 737)
- Inĉono (2 890 451)
- Teguo (2 466 052)
- Deĝon (1 538 394)
- Kŭangĵuo (1 502 881)
- Suvon (1 194 313)
- Ulsan (1 166 615)
Politika sistemo
Sud-Koreio estas prezidenta respubliko, kun regulaj demokratiaj balotadoj. Krom prezidento, estas ankaŭ Vicprezidanto de Sudkoreio.
Lingvo kaj skribsistemo
La korea lingvo estas oficiala lingvo kaj norma lingvo en Sud-Koreio. Agnoskitaj lingvoj de minoritatoj ne ekzistas. Kelkaj lingvistoj konsideras la korean lingvon kiel membro de la altaja lingvaro, aliaj konsideras ĝin kiel izolita lingvo. Onidire ĝi estas pli parenca al la japana-rjukjua lingvo. Mondskale cirkaŭ 78 milionoj da homoj parolas la korean. Diferencoj inter regionaj dialektoj malgrandegas, krom la dialekto parolata en la suda insulo Jeju-do. Por multaj nocioj estas pura korea vorto kaj ankaŭ (ĉinkorea) vorto transprenita de ĉina lingvo. Nuntempe multaj vortoj transpreniĝis el la angla lingvo.
La korea skribo Hangulo estas alfabeto kun 24 simplaj literoj kaj 27 literoj asemblitaj de simplaj literoj. Ĉar silaboj estas konstruataj kiel blokoj de multaj literoj, eblas ricevi impreson, ke la korea skribo estas tiel kompleksa kiel ekzemple la ĉina skribo, sed la korea skribo estas kreita tre facile kaj logike. Ĝi estis iniciatita kaj disvastigita de granda reĝo Sejong en la 14-a jarcento. Tamen hangulo longe ne estis oficiala skribsistemo en Koreio, sed kiel antaŭe skribsistemo nomita Hanja, kiu konsistas el ĉinaj literoj uzita en tipa korea maniero. Post la fino de regado de japana imperialismo en 1945 la uzado de hanja-literoj malkreskis. Hanja-literoj iom post iom malaperis en gazetoj kaj libroj kaj hangulo iĝis oficiala skribsistemo. Nuntempe sud-koreaj lernantoj devas lerni 1.800 hanja-literojn en mez- kaj alt-lernejoj kaj pliajn specialajn literojn en universitato. Tamen raras junaj koreoj, kiuj bone uzas ĉinajn ideogramojn.
Historio
Ekonomio
Sud-Koreio estas industriiĝinta lando, kiu multe kreskis ekde la 1970-aj jaroj.
Komerco inter la Eŭropa Unio kaj Sud-Koreio atingis en 2008 entutan valoron de proksimume 65 miliardoj da eŭroj. En oktobro 2009 estis subskribita komerca akordo kun la Eŭropa Unio, laŭ kiu estos forigita la plimulto de la komercaj tarifoj inter la du partneroj. La interkonsento antaŭvidas la forigon de 1,6 miliardo da eŭroj de ŝuldoj por eksportantoj al Sud-Koreio. Laŭatendate ĝi ekvalidiĝis en la dua duono de 2010, post kiam ĝi estis ratifita de la Eŭropa Parlamento.[7]
Gravaj entreprenoj estas Hyundai, Kia Motors kaj aliaj.
Kulturo
Administra strukturo
Politike Sud-Koreio estas dividita en:
- unu Speciala Urbo
- Seoulo (서울특별시; 서울特別市; en la norma latinliterigo Seoul) (1),
- 6 memstaraj urbegoj
- Pusano (부산광역시; 釜山廣域市; en la norma latinliterigo Busan) (2)
- Teguo (대구광역시; 大邱廣域市; en la norma latinliterigo Daegu) (3)
- Deĝon (대전광역시; 大田廣域市; en la norma latinliterigo Daejeon) (6)
- Kŭangĵuo (광주광역시; 光州廣域市; en la norma latinliterigo Gwangju) (5)
- Inĉono (인천광역시; 仁川廣域市; en la norma latinliterigo Incheon) (4)
- Ulsan (울산광역시; 蔚山廣域市) (7)
- 9 provincoj:
- Nord-Ĉungĉong provinco (충청북도; 忠清北道) (10)
- Sud-Ĉungĉong provinco (충청남도; 忠清南道) (11)
- Kangŭon provinco (강원도; 江原道) (9)
- Gjeonggi provinco (경기도; 京畿道) (8)
- Nord-Gjeongsang provinco (경상북도; 慶尙北道) (14)
- Sud-Gjeongsang provinco (경상남도; 慶尙南道) (15)
- Jeju provinco (제주특별자치도; 濟州特別自治道) (16)
- Nord-Ĝeolla provinco (전라북도; 全羅北道) (12)
- Sud-Ĝeolla provinco (전라남도; 全羅南道) (13)
Edukado
Esperanto en Sud-Koreio
La plej granda organizaĵo de esperantistoj en Sud-Koreio estas Korea Esperanto-Asocio (KEA), kiu ĉiumonate eldonas sian oficialan organon La Lanterno Azia. Korea Esperanto-Asocio tutlande havas 9 regionajn filiojn kaj 6 regionajn filietojn. Ĝia junulara sekcio estas Korea Esperanto-Junularo (KEJ), kiu ĉiun duan monaton publikigas la gazeton Verda Voĉo.
En 3 sud-koreaj universitatoj (Hankuk-Universitato pri Fremdaj Studoj, Universitato Dankuk kaj Universitato Wonkwang), studentoj povas lerni Esperanton kiel kleran lecionon, kaj ankaŭ ekzistas rondoj de esperantistoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj. En la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas Seula Esperanto-Kulturcentro, kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti cirkaŭ 600 da libroj verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj en Esperanton.
Ĉiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizite de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario (KS) okazas alterne en aziaj tri landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejon, kunlabore kun Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj Esperanto-Populariga Asocio.
UEA okazigos sian 102-an Universalan Kongreson en Seulo de la 22-a de julio ĝis la 29-a de julio 2017.
ILEI okazigos sian 50-an Kongreson en Busano de la 15-a de julio ĝis la 22-a de julio 2017.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Sud-Koreio en la vikio de UEA esperante
- Korea Turisma Organizo
- Kern.Punkto Info : podkasto pri (Sud-)Koreio
Vidu ankaŭ
- Koreio
- Listo de universitatoj en Sud-Koreio
- Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj
- Tekvondo, la nacia luktosporto
Notoj kaj referencoj
- ↑ R.L. Forstall, R.P. Greene, kaj J.B. Pick, Which are the largest? Why lists of major urban areas vary so greatly, Tijdschrift voor economische en sociale geografie 100, 277 (2009), Table 4
- ↑ Current population of the Seoul National Capital Area. Statistics Korea.
- ↑ http://www.rom.on.ca/news/releases/public.php?mediakey=sg1yebpnv8 Ancient civilizations, Royal Ontario Museum, Canada, 12a de Decembro, 2005, alirita la 25an de Aprilo, 2010.
- ↑ Wayback 20080302014245 http://www.opm.go.kr/warp/webapp/content/view?meta_id=english&id=35 Prehistoric Korea, Office of the Prime Minister.
- ↑ http://www.gwangjunewsgic.com/online/behind-the-myth-the-many-invasions-of-korea/
- ↑ (mankas referenco)
- ↑ Grava komerca interkonsento inter Sudkoreio kaj EU esperante
|