Moskvo (Pensilvanio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' eta|Municipo '''MOSKVO''' estas burgo en Lackawanna kantono, Pensilvanio, Usono, ({{en}} Borough of Moscow , coun...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:45, 11 jul. 2018


Dosiero:Borough of Moscow, PA.jpg
Municipo

MOSKVO estas burgo en Lackawanna kantono, Pensilvanio, Usono, (angle Borough of Moscow , county Lackawanna, Pennsylvania state, USA), kiu situas proksimume 9 mejlojn de Scranton kaj 25 mejlojn de Honesdale kaj havas tutan areon de 2.8 kvadrataj mejloj (7.3 km2).

Demografio

En 2010 tie rezidis 2,026 homoj, 751 hejmoj kaj 569 familioj, kies rasa komponado estis 97.9% Blankuloj, 0.3% Afrikusonanoj, 0.9% Azianoj kaj 1.7% aliuloj.

La nombro de loĝantoj ĝis 18 jaroj estis 25.0%, de 18 al 64, estis 14.3%, pli ol 65 estis 14.3%. La averaĝa aĝo estis 40 jaroj.

Moskvo havas kvin lernejojn ene de la burgo: Norda Pocono Mezlernejo, Norda Pocono-Intera Lernejo, Moskva Elektra Centro, Norda Pocono-Antaŭlernejo kaj Moskva Unuiĝinta Metodista Antaŭlernejo.

Origino

Ekzistas du versioj pri origino de la nomo Moskvo en Pensilvanio. La unua diras, ke ĝin elpensis Leander Griffin, kiu en la fruaj 1830-aj jaroj estis la poŝtestro tie. Li ankoraŭ posedis la vendejon, kiu bezonis novajn varojn. En Filadelfio, kie li ilin aĉetis, la vendisto ne sukcesis kompreni vojon kaj lokon, kien necesas liveri provizon. Dum konversacio ili prenis nomon Moskvo, menciitan en tiama gazeto.

Laŭ la dua ĝin donis Peter Rupert veninta tien el Germanio. Li partoprenis en la Napoleonaj Militoj kaj terure frostiĝis dum okupado de la rusia Moskvo. La vintra Pensilvanio kun abunda neĝo memorigis al li Rusion kaj severan tiean naturon. Kiel mastro de lia establita gastejo li multe rakontis pri siaj tiamaj impresoj kaj do aŭskultintoj memorfiksis ĉi-nomon.

Nuna evaluado

Kontraste kun denaskaj moskvanoj, riĉaj usonaj advokatoj, kuracistoj, sukcesaj komercistoj estas feliĉaj en la burgo. Ili volonte aĉetas terenojn kaj loĝas ĉi tie. Al ili plaĉas freŝa moskva aero, ĉirkaŭaj arbaroj, riĉaj ĉasoj (cervoj, aproj, ursoj). La plej grava afero estas la sekureco de la loka vivo kaj ĝenerale la ege malalta krima situacio.

Historio

Antaŭe tra la regiono nomadis lokaj indianoj el la tribo Lenapoj. Ili vivtenis sin danke al ĉasado kaj la terkultivado. Dum la Eŭropa koloniado de Ameriko la enmigrintoj kvazaŭ "aĉetis" areojn de la indiĝenoj, kvankam tiuj ne havis komercan praktikon kaj do ne komprenis sencon de okazintaj transakcioj. Rezulte la tertorion ekposedis la enmigrintoj kaj la malmultenombraj indiĝenoj restis nur en la orienta parto de Pensilvanio kaj alilojke.

Dum la Usona Enlanda Milito en 1861-1865 la Lenapoj tenis flankon de la Unio (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko). Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono la 12-an de decembro 1787.

Ekonomio

Dum 1850-1950 Pensilvanio produktis multe da la ŝtalo kaj karbo en Usono. La urbo Scranton tiam estis neoficiala ĉefurbo de tieaj minejoj, el kiu oni elfosis mineralon por tiu servis ĉefe kiel brulaĵo. En Moskvo tiam loĝis multaj ministoj, kiuj veturis pertrajne tien-reen.

Fajroŝtuparo

La inventinto de la unua fajroŝtuparo en Usono estis loka moskvano Lige Leman, kiu patentigis ĝin la 8-an de aprilo 1876 kaj gajnis eĉ 200 dolarojn.

 

Libraro

Eksteraj ligiloj

  • [1] oficiala retejo