Oranĝerio de Gera: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
|||
Linio 18: | Linio 18: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{Commonscat|Orangerie (Gera)}} |
{{Commonscat|Orangerie (Gera)}} |
||
[http://www.gera.de/sixcms/detail.php?id= |
* [http://www.gera.de/sixcms/detail.php?id=15559 Hejmpaĝo de la muzeo.] |
||
[[Kategorio:Muzeoj en Gera]] |
[[Kategorio:Muzeoj en Gera]] |
||
[[Kategorio:Muzeoj pri arto|Gera]] |
[[Kategorio:Muzeoj pri arto|Gera]] |
Kiel registrite je 23:06, 2 aŭg. 2018
La Oranĝerio de Gera (germane: Kunstsammlung Orangerie Gera) estas muzeo en Gera, Küchengartenallee nr 4.
Priskribo
La oranĝejo konstruitis kiel malfrubaroka duala komplekso en la kuireja ĝardeno de Gera inter 1729-32 laŭ komisio de la princo Henriko la 8-a de Reuß. La planojn faris la princa ĉefarkitekto Gottfried Heinrich Krohne. La fortimpresa meza konstruaĵo kun festosalonego estiĝis en 1748/49. Jam inter 1878 kaj 1919 la Oranĝerio estis en muzea uzo. Hodiaŭ ĝi apartenas, kune kun la Otto-Dix-domo al la muzearo Kunstsammlung Gera.
Kolektoj
La kolektoj pri pentraĵoj kaj grafikaĵoj konsistas el artaĵoj de la 16-a jarcento ĝis hodiaŭ. La gapkolekto en la norda alo montras elektitajn pecojn de sakrala arto de la Mezepoko kaj verkojn de Lucas Cranach la maljuna ĝis Otto Dix. Altvaloraĵoj de ĉi tiu kolekto estas:
- Kraftsdorfer-altaro (ĉ. 1470)
- altaro de Hirschfeld (ĉ. 1500) de la skulptisto Peter Breuer
- krucumtabulo de Posterstein, kiun pentris Lucas Cranach la maljuna en 1516/17
- verkoj de Jan van Kessel, Pieter de Neyn, Frans Hals (17-a jarcento)
- skoloj de München kaj Düsseldorf (19-a jarcento): i.a. Hugo Paul Harrer, Franz von Defregger, Heinrich Bürkel
Responsante pri la artistaj tradicioj de Eosta Turingio la muzeo konservas gravajn verkojn de la lokaj pentristoj familioj Reinhold kaj Fischer (el la 19-a jarcento), de la artista rondo ĉirkaŭ Otto Dix (Kurt Günther, Alexander Wolfgang, Eriĉ Drechsler, Paul Neidhardt; Hermann Paschold, Paŭl Weiser) kiel ankaŭ la postlasitaĵojn de la Bauhaus-ano Kurt Schmidt, kiu faris por la Bauhaus-scenejo la t.n. Mekanikan baleton. Krome apartenas al la kolektoj volumena grafikaĵaro, kolekto de manpentraĵoj de GDR kaj - de post la komenco de la 1990-aj jaroj - la kolekto Multiple. La sudan alon oni uzas por specialaj, nedaŭraj ekspozicioj.
Literaturo
- Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 71