Nakhonsithamarat: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto urbo|regiono-ISO=TL}}
{{informkesto urbo|regiono-ISO=TH}}
'''Nakhonsithamarat,''' [[taje]] '''นครศรีธรรมราช''' estas universitata [[urbego]], provinca kaj distrikta ĉefurbo en suda [[Tajlando]]. [[Marco Polo]] konis la urbon ''Lo-Kag'', la [[portugaloj]] (kaj eŭropanoj) ''Ligor'', la [[ĉinoj]] ''Tung Ma-ling''. Loke nuntempe sufiĉas ''Nakhon Si'', la [[angloj]] dispartigas ĝin al ''Nakhon Si Thammarat''.
'''Nakhonsithamarat,''' [[taje]] '''นครศรีธรรมราช''' estas universitata [[urbego]], provinca kaj distrikta ĉefurbo en suda [[Tajlando]]. [[Marco Polo]] konis la urbon ''Lo-Kag'', la [[portugaloj]] (kaj eŭropanoj) ''Ligor'', la [[ĉinoj]] ''Tung Ma-ling''. Loke nuntempe sufiĉas ''Nakhon Si'', la [[angloj]] dispartigas ĝin al ''Nakhon Si Thammarat''.
[[Dosiero:กำแพงเมืองนครศรีธรรมราช.jpg|eta|maldekstre|<center>Urbomuro de Nakhonsithamarat]]
[[Dosiero:กำแพงเมืองนครศรีธรรมราช.jpg|eta|maldekstre|<center>Urbomuro de Nakhonsithamarat]]

Kiel registrite je 12:59, 11 aŭg. 2018

Nakhonsithamarat
Thesaban Nakhon • urbego • Thesaban Mueang • Sukhaphiban
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106 322  (2014) [+]
Loĝdenso 4 713 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 26′ N, 99° 58′ O (mapo)8.436256717861399.962971228454Koordinatoj: 8° 26′ N, 99° 58′ O (mapo) [+]
Areo 22,56 km² (2 256 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Nakhonsithamarat (Tajlando)
Nakhonsithamarat (Tajlando)
DEC
Nakhonsithamarat
Nakhonsithamarat
Situo de Nakhonsithamarat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nakhon Si Thammarat [+]
vdr

Nakhonsithamarat, taje นครศรีธรรมราช estas universitata urbego, provinca kaj distrikta ĉefurbo en suda Tajlando. Marco Polo konis la urbon Lo-Kag, la portugaloj (kaj eŭropanoj) Ligor, la ĉinoj Tung Ma-ling. Loke nuntempe sufiĉas Nakhon Si, la angloj dispartigas ĝin al Nakhon Si Thammarat.

Urbomuro de Nakhonsithamarat
Vojo en Nakhonsithamarat

Bazaj informoj

Situo

Nakhonsithamarat situas sur la orienta flanko de la Malaja Duoninsulo. Ĝi kuŝas proksime de la marbordo de la Golfo de Tajlando. Origine ĝi estis marborda havenurbo sur inundosava duno, sed la ŝlimigado movis la marbordon for. Hatjaj troviĝas je 168, Bankoko 596, Ĉiang Mai 1149 km-oj [1].

Nacia muzeo de Nakhonsithamarat

Historio

Nakhonsithamarat estas unu el la plej malnovaj urboj de Tajlando kaj estis la administra centro de suda Tajlando dum la plej granda parto de ĝia historio. Fondita supozeble en 775 fare de reĝo, ĝi estis la ĉefurbo de potenca ŝtato, kiu kontrolis duonon de la duoninsulo. La glora epoko okazis en la 13-a jarcento. Britaj, portugalaj kaj nederlandaj komercistoj en la 17-a jarcento faris viglan komercadon. La urbo apartenis al pluraj regnoj. Fine de la 19-a jarcento la regiono estis finfine plene absorbita en Tajlandon. En 1932 la urbo iĝis provinca ĉefurbo.

Ekonomio

Nakhonsithamarat kuŝas en riĉa terkultura regiono, kiu produktas rizojn, fruktojn, kokosojn kaj kaŭĉukojn. La haveno funkcias proksime de alia urbeto. En la areo oni minadas fosfatojn, ferojn, plumbojn, stanojn kaj tungstenojn.

Stacidomo de Nakhonsithamarat

Trafiko

Nakhonsithamarat havas fervojon kaj 3 ĉefvojojn.

Klimato

Nakhonsithamarat troviĝas en la tropika klimato. En la jaro pluvas resume 2496 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la 3 lastaj monatoj pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, laŭmonate la temperaturo ŝanĝiĝas inter 23-33 °C.

Vidindaĵoj

  • nacia muzeo kun artaj kolektaĵoj
  • urbomuro 2230 metrojn longa, menciita en 1278
  • budha templo kun stupao 74 metrojn alta
  • proksime Nacia parko

Fontoj