La Praktiko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm ''Enciklopedio de Esperanto''/L] en sia originala formo en la Interreto
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm ''Enciklopedio de Esperanto''/L] en sia originala formo en la Interreto
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/enciklopedio-de-esperanto-1933.pdf ''Enciklopedio de Esperanto''] en elŝutebla versio (PDF).
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/enciklopedio-de-esperanto-1933.pdf ''Enciklopedio de Esperanto''] en elŝutebla versio (PDF).
*[http://aleph18.onb.ac.at/F/KN2D1YDIJAJ84Y394Ĉ85HVIG2H7P8YY3TFAKE19TK8CTU4PE5-78007?func=full-set-set&set_number=021672&set_entry=000036&format=999 Jarkolektoj] de "La Praktiko" en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
<!--*[http://aleph18.onb.ac.at/F/KN2D1YDIJAJ84Y394Ĉ85HVIG2H7P8YY3TFAKE19TK8CTU4PE5-78007?func=full-set-set&set_number=021672&set_entry=000036&format=999 Jarkolektoj] de "La Praktiko" en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]] ne funkcias -->
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Kelkaj artikoloj] el "La Praktiko" en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "praktiko" en la kampo "Fonto")
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Kelkaj artikoloj] el "La Praktiko" en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "praktiko" en la kampo "Fonto")
* [http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/4033 Du rete legeblaj numeroj] de "La Praktiko"
* [http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/4033 Du rete legeblaj numeroj] de "La Praktiko"

Kiel registrite je 19:57, 18 aŭg. 2018

La Praktiko, 'La gazeto, kiu instruas kaj amuzas' aperis de 1932 ĝis 1941 kaj, kiel La Gazeto de la Mondpopolo, de 1946 ĝis 1970.

Antaŭ la milito ĝi aperis monate kaj havis 12-16 paĝojn en formato 31x24 cm. La eldoninto estis la Internacia Cseh-Instituto en Hago (Nederlando) kaj la redaktoro Andreo Cseh. La tiamaj konstantaj rubrikoj estis: Lernu per la eraroj!; Al la venko; La mondo ridas; La mondo estas interesa; Informoj; Konkursoj; Grafologio; Korespondu. Ĝi enhavis multajn fotojn pri la Esperantista vivo. Ĉar la Esperanto-gazetaro en aliaj eŭropaj landoj en la 1930-aj jaroj pli kaj pli mutiĝis dum La Praktiko eltenis ĝis 1941, ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas interesa fonto pri la historio de la Esperanto-Movado en tiu epoko. Tiel ekzemple ĝi raportis en 1936 sub la titolo: "La germana registaro kontraŭ Esperanto": »La germanregna ministro Hess .. malpermesis al ĉiuj membroj de la nacisocialista partio .. aparteni al iu artlingva organizaĵo. .. La entrepreno "Heroldo de Esperanto" intencas transiri en alian landon ..« (La Praktiko 1936/5 (53), p. 11, 1-a kol.).

En 1946, Universala Ligo transprenis la eldonadon de la gazeto. Ĝi reaperis kun la antaŭa celo, instigi al praktikado de Esperanto, ligi al la Movado kaj doni facilajn legaĵojn "post la kurso". Aldone, ĝi nun celis disvastigi mondfederismon, kion indikis ankaŭ ĝia nova subtitolo "La gazeto de la mondpopolo".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj