Pola Esperanto-Junularo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
→Estraro: +nova estraro 2018–2019 |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 15: | Linio 15: | ||
== Estraro == |
== Estraro == |
||
[[Dosiero:Estraro de PEJ 2015.jpg|eta|La Estraro de PEJ en 2015]] |
[[Dosiero:Estraro de PEJ 2015.jpg|eta|La Estraro de PEJ en 2015]] |
||
{{ĉefartikolo| |
{{ĉefartikolo|Estraro de PEJ}} |
||
Elektita dum la PEJ-kunveno okazinta en Lublino |
Elektita dum la PEJ-kunveno, okazinta en Lublino de la 20-a ĝis la 22-a de aprilo 2018<ref>{{Citaĵo el la reto|titolo=Nova Estraro de PEJ|URL=http://pej.pl/eo/2018/04/22/estraro-2018-19/|alirdato=2018-04-22|aŭtoro = Tobiasz}}</ref> |
||
* |
* {{Priskribo|#FFAAAA|[[Tomasz Szymula]]: prezidanto;}} |
||
* |
* {{Priskribo|#C37DE8|[[Romualda Jeziorowska]]: vicprezidanto;}} |
||
* |
* {{Priskribo|#66CC77|[[Tobiasz Kubisiowski]]: sekretario;}} |
||
* |
* {{Priskribo|#FFCC77|[[Piotr Hołda]]: kasisto}} |
||
== Kunlaboraj rilatoj == |
== Kunlaboraj rilatoj == |
||
Linio 43: | Linio 43: | ||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
* [[ |
* [[Estraro de PEJ]] |
||
* [[Pola Studenta Esperanto-Komitato]] – historia dua landa sekcio de TEJO en Pollando |
* [[Pola Studenta Esperanto-Komitato]] – historia dua landa sekcio de TEJO en Pollando |
||
Kiel registrite je 13:41, 26 aŭg. 2018
Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn esperantistojn loĝantajn en Pollando. Ĝi estas la Junulara Sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj la Landa Sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la 15-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo kaj akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO en 1959. En sia nuna formo ĝi estis establita en la jaro 2004.
La ĉefa aranĝo de PEJ estas Junulara E-Semajno (JES), organizata kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento. PEJ-anoj renkontiĝas ankaŭ en la ĉiujaraj PEJ-kunvenoj kaj ekde 2012 en la PEJ-semajnfinoj, kiuj okazas ĉiun duan monaton en iu urbo de Pollando.
Celoj
PEJ okupiĝas ĉefe pri:
- popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj junuloj
- subtenado de junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
- organizado de trejnaj kaj integrigaj aranĝoj por la membroj
- kunlaboro kun eksterlandaj junularaj Esperanto-organizaĵoj
Estraro
Elektita dum la PEJ-kunveno, okazinta en Lublino de la 20-a ĝis la 22-a de aprilo 2018[1]
- Tomasz Szymula: prezidanto;
- Romualda Jeziorowska: vicprezidanto;
- Tobiasz Kubisiowski: sekretario;
- Piotr Hołda: kasisto
Kunlaboraj rilatoj
Kun Varsovia Vento
PEJ multe kunlaboras kun la klubo Varsovia Vento. Ili inter alie kunorganizis la jenajn renkontiĝojn:
- 61-a IJK – Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005)
- Ago-Semajno – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ĝis 2008/2009)
- Humura Esperantista Libera Aranĝo, komence de majo
Kun GEJ
- Junulara E-Semajno (JES) – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ekde 2009/2010)
Kun EK MASI kaj SKEJ
Kune kun la E-klubo el Moskvo EK MASI kaj SKEJ ĝi organizis someran instrutendaron Slava Esperanto-Studado (SES) en Slovakio (2007). Krom tio estis organizita ankaŭ Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš en fino de la jaro 2008.
Kun ĈEJ kaj GEJ
- 65-a IJK – Internacia Junulara Kongreso en Liberec, Ĉeĥio (2009)
- Aktivula renkontiĝo en Dresdeno, Germanio (28.10–30.10.2011)[2]
Referencoj
- ↑ Tobiasz. Nova Estraro de PEJ. Alirita 2018-04-22.
- ↑ Aktivula Renkontiĝo de ĉeĥa, germana kaj pola junularoj
Vidu ankaŭ
- Estraro de PEJ
- Pola Studenta Esperanto-Komitato – historia dua landa sekcio de TEJO en Pollando