Ben Turpin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 21: Linio 21:


{{Bibliotekoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Turpin, Ben}}


[[Kategorio:Usonaj aktoroj]]
[[Kategorio:Usonaj aktoroj]]
[[Kategorio:Mutaj filmoj]]
[[Kategorio:Usonaj komikistoj]]
[[Kategorio:Aktoroj de mutaj filmoj]]
[[Kategorio:Vodevilaj artistoj]]

Kiel registrite je 14:28, 2 sep. 2018

Ben Turpin
Persona informo
Naskonomo Bernard Turpin
Naskiĝo 19-an de septembro 1869 (1869-09-19)
en Nov-Orleano
Morto 1-an de julio 1940 (1940-07-01) (70-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortokialo korinfarkto
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo filmaktoro • komikisto
vdr

Bernard "Ben" Turpin (19a de Septembro, 1869[1] – 1a de Julio, 1940) estis usona komikisto kaj aktoro, plej bone rememorata pro sia laboro en mutaj filmoj. Liaj personaj trajtoj estas grimaco kun okulkrucigo kaj plaĉo al vigle fizike aktivega komedio. Turpin laboris kun elstaraj artistoj kiaj Charlie Chaplin kaj Laurel kaj Hardy, kaj li estis parto de la teamo de la studio de Mack Sennett. Oni konsideras lin kiel la unua filmita "viktimo" de la sceno de tortofrapo. Kiam venis la sonkino, Turpin decidis retiriĝi, investinte profite en terenoj, kvankam li annkoraŭ faris fojajn kameojn.

Li ekkarieris en vodevilo, burlesko kaj cirkoj. Li bazigis sian komikecon sur la grimaco kun okulkrucigo, pri kio oni rakontas multajn anekdotojn, pri nevola strabismo, pri deziro ne kuraci ĝin, pri asekurkontrakto por eviti ties kuracon ktp. Alia trajto en lia aspekto estis dika densa liphararo. Li komencigis sian karieron ĉe Essanay. Charlie Chaplin venis al Essanay en 1915 kaj tiam Turpin iĝis duaranga en duopo kun li, sed tiu teamo ne bone funkciis kaj finfine Chaplin foriris al Kalifornio, dum Essanay ne tiom bone prosperis. Turpin foriris al Vogue kaj poste al Mack Sennett kie li bone sukcesis laŭlonge de la 1920-aj jaroj.

Elektita filmaro

  • Madame Double X (1914)
  • A Night Out (1915)
  • A Clever Dummy (1917)
  • A Small Town Idol (1921)
  • Molly O (1921)
  • The Shriek of Araby (1923)
  • The College Hero (1927)
  • The Love Parade (1929)
  • Make Me a Star (1932)
  • The Law of the Wild (1934)
  • Saps at Sea (1940)

Notoj

  1. Lia naskodato estis referencita kiel 19a de Septembro, 1869, sed ankaŭ aliaj jaroj estis uzitaj en variaj momentoj fare de lia Holivuda reklammaterialo. En la usona censo de 1900 li uzis la jaron "1869", kaj ankaŭ lia mortatestilo uzis "1869", kaj ankaŭ ĉi tie oni uzos tiun jaron. Encyclopædia Britannica erare listigas la naskojaron kiel "1874". La nekrologo de The New York Times mencias alternativajn jarojn kiel fabrikaĵoj. Lia mortatestilo listigis lian naskon kiel "September 19, 1869" kaj listigas la denaskan nomon de la patrino kiel "Buckley". The Internet Movie Database listigis lian naskon ĝuste kiel "September 19, 1869".