Famous Players-Lasky: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Famous Players-Lasky Corporation''' estis usona kompanio de filmofarado kaj distribuado kreita la 19an de Julio, 1916, el la kunigo de la ''Famous Players Film Com...'
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 7: Linio 7:
==Notoj==
==Notoj==
<references/>
<references/>

[[Kategorio:Usonaj kinaj firmaoj]]
[[Kategorio:Usonaj kinaj firmaoj]]
[[Kategorio:Holivudo]]
[[Kategorio:Holivudo]]
[[Kategorio:Organizaĵoj fonditaj en 1916]]
[[Kategorio:malaperis en 1933]]

Kiel registrite je 15:30, 8 sep. 2018

Famous Players-Lasky Corporation estis usona kompanio de filmofarado kaj distribuado kreita la 19an de Julio, 1916, el la kunigo de la Famous Players Film Company de Adolph Zukor — origine formita de Zukor kiel Famous Players in Famous Plays — kaj la Jesse L. Lasky Feature Play Company.

La plinovigo, gvidita de la prezidanto Zukor, finfine rezultis en la aligo de ok filmoproduktaj kompanioj, kio faris la Famous Players-Lasky Corporation unu el la plej grandaj agentoj de la epoko de la mutaj filmoj. Famous Players-Lasky, sub la direktorado de Zukor, estis eble plej bone konata pro sia vertikala integrado de la kinindustrio kaj pro la praktikoj de blokomendado.

En Septembro 1927, Famous Players-Lasky estis reorganizita sub la nomo Paramount Famous Lasky Corporation, kio poste iĝis Paramount Pictures Corporation (nune divizio de Viacom).[1] La Fondaĵo Balaban and Katz Historical Foundation nune posedas la markon Famous Players.

Notoj

  1. "Famous Players-Lasky Corporation". SilentEra.com. [1] Alirita la 5an de Septembro 2018.