Piano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Bibliografio: 2017 + Isbn
Linio 268: Linio 268:
* [[Ĵazpiano]]
* [[Ĵazpiano]]
* [[Preparita piano]]
* [[Preparita piano]]
* [[Pianofestivalo Ruhr]]
* [[Pianofestivalo Ruhr]], [[Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 20:06, 8 sep. 2018

Piano
it.: Pianoforte
Pianeto
Pianego
Klasifikado
Kordinstrumento
Klavarinstrumento
Tonamplekso
Subkontra-A ĝis c5
Parencaj instrumentoj
Celesto, Zimbalono
Muzikistoj
Kategorio:Pianistoj

La Piano estas muzikinstrumento kiu apartenas al la grupo de la klavarinstrumentoj. Per klavaro oni movas trans speciala mekaniko martelojn, kiuj frapas sur kordojn kaj repuŝiĝas. Samtempe dampilo deiĝas de la kordoj kaj restas levitaj, ĝis oni maltenas la respektivajn klavojn.

Deveno de la vorto

La nomo piano estas mallongigo de la itala nomo „pianoforte“ kaj „fortepiano“ (de itala piano [ˈpi̯aːno] „plata, mallaŭta“ kaj forte [ˈfɔrte] „forta, laŭta“). Ĉi tiuj esprimoj akcentis, ke - kompare kun pli fruaj klavaristrumentoj inklude la klavicenon - fariĝis eble, per diversforta frapado sur la klavoj ludi laŭvole mallaŭte aŭ laŭte kaj subigi la terasdinamikon.

Konstruformoj kaj nomado

Pianoj nuntempe ekzistas laŭ du ĉefaj konstruformoj: koncertpiano (pianego, fortepiano, vostpiano) kaj pianeto (starpiano, kestopiano):

  • Pianego staras, samkiel klaviceno, libere en ĉambro aŭ salono; apognoĉoj, resonancplanko kaj kordaro paralelas al la planko
  • Je pianeto apognoĉoj, resonancplanko, kordaro kaj martelmekaniko (stativmekaniko) staras vertikale, tiel ke oni povas starigi ĝin spacoŝpare ĉe la muron

La nocio „piano“ estas supernocio por la variaj konstruformoj. La anglaj nomoj „grand piano“ aŭ „grand“ egalas la esperantan „pianego“ aŭ „koncertpiano“, „upright piano“ aŭ „upright" respektive „starpiano“. Historiaj konstruformoj de starpianoj estis liropianego, ĝirafpiano, ŝrankpiano, piramidpiano kaj harpopiano, dum kiam oni konstruis pianon kun kuŝanta kordaro ankaŭ kiel tablopiano, eĉ hodiaŭ kiel vostpianeto.

Pianego kaj pianeto havas multajn komunecojn kaj kelkajn gravajn diferencojn.

  • Komunecoj:
Ĉiuj konstrueroj (korpo, gisferoplato, resonancplanko, agordotrabo, klavaro, ludmekaniko, kordoj kaj pedaloj) troviĝas kaj ĉe pianego kaj ĉe pianeto.
Koncertpiano kaj pianeto estas plurĥoraj, t.s. escepte la baspozicion por ĉiu tono troviĝas du aŭ tri kordoj.
  • Diferencoj:
La soninstalaĵoj (gisferokadro, resonancplanko kaj kordoj) estas aranĝitaj horizontale ĉe pianego, vertikale ĉe pianeto. Tio havas jenajn sonajn konsekvencojn:
  1. Ĉe koncertpiano la sono disradias ekde la resonancplanko esence supren kaj malsupren. Malsupre ĝi estas reflektata kaj disdonata de la planko, supre ĝi estas aŭ dampita per la fermita kovrilo aŭ faskigite disradiata de la malfermita kovrilo. Ĉe pianeto la sono komence radias antaŭen kaj malantaŭen. Ĉe laŭkutima starigo la ĉambromuro rekte reflektas kaj rekondukas la malantaŭan parton sur la resonancplankon. La malantaŭan parton reflektas la kesto kun ludaparato kaj ludanto.
  2. Klavopremo kaŭzas suprenmovon de la malantaŭa parto de la klavobaskulo. Ĉe pianego tio ĵetegas la martelon supren kontraŭ la kordon. La pezo de la martelo estas rekte sentebla ĉe la klavo kaj ebligas diferencigan sonformadon. Ĉe pianeto la suprenmovo de la klavobaskulo devas estis transmisiata en antaŭenmovo de la martelo. Tio faras la kontakton al martelo iomete malrekta.
  3. La maldekstra pedalo flankenŝovas ĉe pianego la tutan ludaparaton kaj kaŭzas tiel ŝanĝon de la sonkoloro (unu kordo). Ĉe pianeto la maldekstra pedalo translokas la elirpoziciojn de la marteloj al la kordoj. Per tio la sono fariĝas iomete pli mallaŭta, sed ĝia koloro nur malmulte ŝanĝiĝas.
  4. La horizontala pozicio de la marteloj ĉe pianego subtenas la reiron de la martelo de la kordo per natura gravito. La ripetivo de klavo ĉe pianego, do la rapideco, per kiu oni povas ekfrapi unusaman klavon, estas pro tio pli alta ol ĉe pianeto.

Sistemo

Piano konsistas el jenaj eroj:

  • Kesto kaj apognoĉoj (el ligno): trabokonstruaĵo, sur kiu estas surgluitaj la resonancplanko kaj la agordotrabo
Akustikaj instalaĵoj
  • Kordoj (el metalo)
  • Resonancplanko (el malpeza ligno, kutime abio): plifortigas la svingaĵojn de la kordoj
  • Agordotrabo (el tre malmola ligno, kutime krucligno), en kiu enstaras la agordokejloj, sur kiuj estas volvitaj la kordofinaĵoj
  • Kadro (el gisfero, tamen ĝis 1880 pianetoj havis nurlignan kadron): „framo“, kiu enprenas la kordojn kaj ties streĉon (ja 16–25 t)
Ludmekaniko

Skema sistemo de koncertpiano

1 Gisfera kadro
2 Antaŭa kovrilo
3 Freto resp. prembastono
(antaŭa kordlimigo)
4 Dampilo
5 Malantaŭa kovrilo
6 Dampilobrako
7 Parto de la maldampaparato (ŝanceltabulo)
8 Parto de la maldampaparato (puŝilo)
9 Parto de la maldampaparato
10 Pedalstango
11 Pedalo
12 Ponto
13 Kordalkroĉilo
14 Gisferokadro
15 Resonancplanko
16 Kordo

Ekfrapmekaniko de koncertpiano

1 Klavo
2 Rampaliseto
3 Subtenolatero
4 Ekigilo
5 Puŝlameno
6 Martelkapsulo
7 Klinoŝraŭbo
8 Martelprenilo
9 Ripetlatero 10 Martelkapo
11 Kaptilo
12 Dampilobrako
13 Dampillevilo
14 Kulereto
15 Dampilo
16 Kordo
17 Gisferoplato
18 Agrafo
19 Agordokejlo
20 Agordotrabo

Klavaro

Klavaro kun klavoj surskribitaj laŭ la germana sistemo (la apuda teksto uzas la internacian sistemon)
La notoj sur klavaro

Oktavo konsistas el sep (nuntempe plejparte blankaj) antaŭaj aŭ malsupraj klavoj – (pli frue ofte el eburo, nuntempe plejparte tegitaj per plasto). Ili produktas la ĉeftonojn C, D, E, F, G, A, B. Tiuj ĉi egalas la C-maĵoran gamon. Inter ili troviĝas la kvin (nuntempe plejparte nigraj) duontonoklavoj – malantaŭaj aŭ malsupraj klavoj (ĉe altvaloraj instrumentojn ankaŭ nuntempe el ebono) C#/Db, D#/Eb, F#/Gb, G#/Ab, A#/Bb.

Pianetoj kaj pianegoj same kiel kelkaj elektronaj pianoj en ĝenerale disponas pri 88 klavoj (52 blankaj kaj 36 nigraj). La viena pianfabrikanto Bösendorfer fabrikas siajn plej grandajn koncertpianegojn kun eĉ pli granda tonamplekso, ĝis la 290-cm-koncertpianego „Imperial“ kun tonamplekso da ok oktavoj (subkontra-C ĝis c5). La argumento je vendado estas pli granda kunsono je premata maldampa (dekstra) pedalo; vere oni bezonas ĉi tiujn klavojn laŭ la retpaĝoj de la firmao Bösendorfer ĉe komponaĵoj de Bartók, Debussy, Ravel kaj Busoni.

Specialaj klavaroj estas la klavaroj laŭ la 6-plus-6-sistemo, ekzemple la novklavaro de Heinrich Josef Vincent. Ĉe ili estas du fingradoj ĉe po 6 tonaloj aŭ ĉe klavaroj kun tri au pli da vicoj la sama fingrado por ĉiuj 12 tonaloj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klavaro (muziko).

Pedaloj

La sonon oni povas influi per du aŭ tri pedaloj:

  • Dekstra pedalo, ankaŭ „laŭtpedalo“, „dampilolevilo“ „maldampopedalo“ , uzata ekz. en la 1-a movimento de la „Mondscheinsonate“ (sonato n-o 14) de Beethoven:
    la dekstra pedalo faras, ke ĉiuj dampiloj tuŝantaj la kordojn estas forlevitaj kaj tiel la tono povas plusoni post ekfrapado kaj malprenado de la klavo. Krome kunsvingas la nun maldampitaj kordoj de aliaj tonoj, kio donas al la piano pli plenan sonon.
    notacia instrukcio por ekigo de ĉi tiu pedalo
    notacia instrukcio por malpremado de ĉi tiu pedalo
  • Maldekstra pedalo, ankaŭ „mallaŭtpedalo“, „forŝovpedalo“ aŭ „unu kordo“:
    la maldekstra pedalo movas la martelojn de pianeto pli proksimen al la kordoj, tiel ke la forto, kiun povas evolui ĉiu martelo, estas malpli alta. Tio faciligas la ludadon de aparte mallaŭtaj pecoj. Ĉe pianego la tuta mekaniko estas dekstrenŝovata kelkajn milimetrojn, tiel ke la marteloj ne plu trafas ĉiujn tri kordojn de kordoĥoro, sed nur du resp. unu kordojn. Per tio ŝangiĝas ankaŭ la sonkoloro, ĉar nun ekzistas kordoj, kiuj estas svingigitaj ne per rekta ekfrapo, sed per resonanco. Krome je forŝovado aliaj lokoj sur la martelofelto trafas sur la kordojn. Ĉi tiujn lokojn pianagordisto intonacias (t.e. moligi per intonacipinglo aŭ malmoligi per fajlilo) ol la feltolokojn kiuj en normalpozicio ekfrapas la kordojn. La fabrikanto Fazioli ofertas pianegoversion kun du mallaŭtpedalojn, kiuj donas al pianisto la elekton inter „forŝovado“ kaj la pianopedalo laŭ pianetotekniko.
  • Meza pedalo, aŭ „moderiga pedalo“ aŭ „sostenutopedalo“:
    La meza (ne ĉiam ekzistanta) pedalo povas havi malsamajn funkciojn. Se pianeto havas mezan pedalon, plejofte temas pri moderigilo. Je ties ekigo feltostrio sin ŝovas inter martelojn kaj kordojn kaj klare mallaŭtigas la instrumenton. Ĉe kelkaj pianetoj tamen oni ne ekfunkciigas per pedalo, sed per ŝovebla butono aŭ turnebla levumilo, kiu troviĝas maldekstre de la klavaro aŭ sub ĝi. Precipe en la 1960-aj jaroj kelkaj fabrikantoj provizis la feltostrion kun nitoj, kiuj donis al piano tintan, klavicenecan sonon. Ĉar ĉi tiuj metalplatetoj tro ofte difektis kordojn kaj martelkapojn, tiu tekniko ne disvastiĝis. Se pianego havas mezan pedalon, kutime temas pri toneltena pedalo (ankaŭ sostenutopedalo). Ĉi tiu instalaĵo malhelpas la ĵus mallevitajn dampilojn refali. Ludanto do povas elteni unuopajn tonojn aŭ sonojn per sostenutopedalo, dum kiam ĉiuj aliaj dampiloj plue reagas sur la ludado kaj malprenado de la klavoj. Ĉi tiun pedalon – intertempe ankaŭ trovebla en pli grandaj kaj pli kostaj pianetoversioj – oni ĉefe bezonas en pianomuziko de la 20-a jarcento.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĉe kelkaj pianoj estis eĉ plu pedaloj, per kiuj oni povis celi variajn sonefektojn, t.n. ŝanĝojn“. Ekzemple per ili eblis meti striojn el papero, pergameno aŭ felto inter martelojn kaj kordojn kaj tiel generi variajn sonojn. Oni povis ankaŭ sonigi tiel tintilojn aŭ tamburojn („janiĉar“tirilo). Ĉe pli fruaj instrumentoj genuolevumiloj plenumis la taskojn, kiujn poste transprenis la pedaloj.

Mezuroj

La larĝeco de preskaŭ ĉiuj pianoj havas almenaŭ 135 cm kondiĉite per la larĝeco de klavaro de kutime 123 cm ĉe 88 klavoj. La alteco de klavaro situas je ĉ. 74 cm, mezurita ekde la planko ĝis la supra eĝo de blanka klavo. Ĉe totala alteco malpli ol 110 cm oni parolas pri „malgrandpianeto“. Foje ankaŭ la nombro de oktavoj estas malpliigita (ekz. al 6 2/3 oktavoj).

Songenerado

Apartaĵo de piano estas, ke la tonojn escepte la plej malsuprajn oktavojn ne generas unu, sed du ĝis tri idente agorditaj kordoj, t.n. kordoĥoro. Komence tio celis plifortigi la laŭtecon de piano; kondukis tamen al kompleksa pasado de la sono, kiu kunmetiĝas el tuja kaj posta sono.

Tuja sono

Tuja sono estas la laŭta, sed rapide malfortiĝa parto de la pianosono. Ĝi ekestas ĉefe pro la vertikalaj svingadoj de la kordoj, kiuj tiel disdonas sian svingenergion trans la ponto al la resonancplanko kaj kiel sono al la aero. Pro etaj malregulaĵoj de la martelo la kordoj de kordoĥoro estas ekfrapataj kun iomete malsama amplitudo kaj rapide disdonas, ĉar ili svingas en fazo, sian energion al la aero. Kiam tamen unu kordo retrankviliĝis, la kordoj de kordoĥoro eksvingas kiel konektitaj svingiloj kaj ĉefe interŝanĝas sian energion unu kun la alia, ĝis kiam ili pro dampado retrankviliĝas.

Posta sono

Posta sono estas la pli mallaŭta, anstataŭe pli longe sonanta parto de la pianotono. Ĝi ekestas precipe pro la ĉiam iomete impulsita horizontala svingado de la kordoj, kiuj povas fordoni sian energion nur malfacilege trans la ponto al la ĉirkaŭaĵo. La koresponda kordo ne estas dampata.

Ĉe uzado de la maldekstra pedalo ekde la komenco unu el la kordoj restas en trankvilo. La kordoĥoro kiel sistemo de konektitaj svingiloj tiam nur tre malrapide transdonas sian energion al la resonancplanko. Ĝi restas konservita al la sistemo longan tempon kaj kaŭzas mallaŭtan, tre longe daŭran tonon. Tio estas dezirata ĉe mallaŭtaj pecoj, ĉar la tono pli longe restas super la ĉirkaŭa laŭteco ol eblus nur kun tuja sono.

Agordo

Pianoj kutime estas egalŝtupe agordataj. Tio signifas, ke escepte la oktavoj ĉiuj aliaj intervaloj kompare kun la samaj, sed pure agorditaj intervaloj pli malpli sonas „malĝustaj“, do pli malpli ŝvebas . Ekzemple kvintoj estas ĉ. 2 cendojn (centonajn duontonojn) tro malvastaj (kvarto – kiu kompletigas kvinton al oktavo – sekve estas ĉ. cendojn tro vasta), malgranda tercio ĉ.16 cendojn tro malvasta, granda tercio ĉ. 14 cendojn tro vasta.

Nia aŭdado alkutimiĝis al tio, precipe al la ja tre „malĝustaj“ tercioj kaj sekstoj. Tia agordo havas la avantaĝon, ke oni povas tute libere moviĝi en la tonaro, kaj estas la baza kondiĉo por la dekdutonismo. Malavantaĝo estas, ke ebla tonalokarakteristiko estas tute nivelita.

Ĉe historiema koncertado oni ofte uzas historiajn, malegalŝtupajn agordojn.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Agordoj (muziko).

Ĉambroklimato

La ĉambroklimato de la starloko efikas sur reguligo, agordo kaj sono de piano kaj entute sur ĝia valorkonstanteco.

Precipe la atmosfera humideco devus esti kiel eble plej konstanta. Oni rekomendas relativan atmosferan humidecon inter 40 % kaj 70 %, ideale inter 50 % kaj 60 %. Valoroj sub 40 % sekvigas fortan sekiĝon de la ligno kaj estas nepre evitendaj, valoroj super 70 % favorigas rustiĝon ĉe metalpartoj, ekzemple la kordoj. Oni malrekomendas starlokon ĉe malbone izolitaj eksterenmuroj, en la proksimeco de hejtiloj aŭ sur hejtplankoj; ankaŭ trablova aero kaj rekta sunradiado estas evitendaj.

Pianoj ofte vojaĝas ĉirkaŭ la duona terglobo, antaŭ ol ili atingas la cellokon. Tio povas kaŭzi gravajn problemojn, ekz. se instrumento planita por la sufoka klimato de orienta Azio devas travivi la unuan malvarman kaj tiel sekan vintron en meza aŭ norda Eŭropo. Nuntempe grandaj kaj renomaj pianofabrikaj firmaoj kiel Yamaha produktas siajn instrumentojn destinitajn por la eksportadon Eŭropen aŭ Nordameriken en aparte klimatigitaj ĉambroj.

Se la aera humideco sinkas dum iomete longa tempospaco, la lignopartoj perdas sian malsekecon kaj kuntiriĝas. Tiam ekzistas la danĝero, ke agordokejloj kaj ŝraŭboj malfiksiĝas, la klavara kadrotrabaro kaj mekaniktrabaro deformiĝas (kio malutilas al la reguligo de klavaro kaj mekaniko), ke la rensonancplanko perdas sian volbaĵon (pro kio la agordaĵo sinkas kaj la sono malboniĝas) kaj eble eĉ ŝiriĝas. Se la aera humideco tamen dum iomete longa tempospaco kreskas, la volbaĵo de la rensonancplanko plifortiĝas, la agordaĵo supreniĝas, aksoj kaj klavoj blokiĝas kaj la sono obtuziĝas (ĉar la martelfelto enprenas malsekecon). Al tiaj problemoj ene de certaj limoj oni povas kontraŭstari per altvaloraj materialoj. Ankaŭ klavarkadroj kaj mekaniktrabaro el metalo eblas, tamen kunportas aliajn malavantaĝojn. Tavollignaj resonancplankoj preskaŭ ne reagas sur aera humideco, sed sonas klare pli malbona .

Historio

Ludwig Emil Grimm: Viro ĉe piano Klavier, 1826

Al la antaŭuloj de piano apartenas klaviceno, klavikordo samkiel diversaj specoj da klavarinstrumentoj. Jam en la 15-a jarcento estis projektita klavarinstrumento kun martelmekaniko.

Komence de la 18-a jarcento oni multe eksperimentis por konstrui klavarinstrumenton, kiu ebligis dinamikan (laŭtan kaj mallaŭtan) ludmanieron. La unua, al kiu tio sukcesis, estis Bartolomeo Cristofori, itala instrumentkonstruisto el Padovo, kiu ekde 1690 estis kompetenta pri la instrumentoj ĉe la kortego de Ferdinando de Medici (1663–1713) en Florenco. La inventarregistro de la muzikinstrumentoj el la jaro 1700 nomas „arpicembalo che fà il piano e il forte“ (klaviceno, kiu povas ludi laŭte kaj mallaŭte), kiu datiĝas en la jaro 1698 kaj povas esti rigardata kiel unua piano. Supozeble Cristofori konstruis pratipon jam en 1694. En 1711 la roma ĵurnalisto Scipione Maffei publikis artikolon en Giornale dei letterati d'Italia pri instrumento konstruita ĉ. 1709 fare Cristofori, kiun oni nomis „gravicembalo col piano e forte“ (klaviceno kun laŭto kaj mallaŭto).[1] La artikolo enhavis ekzaktan priskribon de la mekaniko, kiu poste inspiros la germanan orgenkonstruiston Gottfried Silbermann al konstruado de prapiano. La instrumentoj far Cristofori estis surprize maturaj. La mekaniko disponis pri mekanismo, je kiu la marteloj estis ĵetataj pere de puŝlamenoj kontraŭ la kordojn kaj tuj liberigis tiujn ĉi por libera svingado. La maldezirata refalo de la marteloj estis blokita. Dampiloj malebligis la plusonadon de la kordoj post malprenado de la klavoj. Ĉiujn dampilojn oni povis deigi per pedalo, tiel ke la kordoj povis plusonadi. Cristofori jam uzis duoblajn kordojn (po du kordojn por tono), por pligrandigi la sonvolumenon kaj ekde 1722 la unu kordo-mekanismon, per kiu oni povis flankenŝoveti la mekanikon, tiel ke martelo ekfrapas nur unu kordon kaj la sono pli mallaŭtiĝas. La instrumentoj ampleksis kvar oktavojn (nuntempaj plejparte 71/3, vd. supren sub klavaro). Malgraŭ la elstara kvalito de la instrumentoj ili ne trafis sur grandan resonancon, tiel ke Cristofori en 1726 ĉesis konstrui pianojn kaj ĝis la fino de sia vivo denove sin dediĉis al klavicenkonstruo. Entute li fabrikis preskaŭ 20 instrumentojn, el kiuj nuntempe ankoraŭ tri estas konservitaj. La plej malnova staras en Metropolitena Muzeo pri Artoj en Novjorko, unu el la jaro 1722 en la Muzikinstrumenta Muzeo en Romo kaj tria el la jaro 1726 en la instrumentokolekto de la Universitato Lepsiko.[2]

Pluaj evoluoj sekvis:

  • 1774Jean-Joseph Merlin evoluis mekanismon, per kiu oni povas plikapabligi klavicenon per martelfrapo de la kordoj, tiel ke oni povas uzi ambaŭ teknikojn en la sama instrumento
  • 1775Johann Andreas Stein inventis la bufromekanikon kaj igis per tio la pianon pli moduladokapabla kaj plensona.
  • 1820 – R. Wornum enkondukas per evoluado de unua pianeto la anstataŭigon de la tablopiano.
  • 1821Sébastien Érard evoluis la ripetmekanikon, kiu ebligas virtuozrapidan ludadon kaj rapidan ekfraposinsekvon.
  • 1826 – La martelkapoj ricevis feltotegaĵon.
  • 1830Sinkruca prikordigo: la kordoj ne plu ĉiuj kuŝas paralelaj, sed estas subdividitaj en du grupojn. La baskordoj ĉe pianego pasas ekde maldekstre antaŭe dekstren malantaŭen, ĉe pianeto ekde maldekstre supre dekstren malantaŭen. La kordoj de la mezpozicio ĉe pianego tamen pasas maldekstren malantaŭen, ĉe pianeto maldekstren malsupren kaj kuŝas sub resp. malantaŭ la baskordoj. Tio donas avantaĝojn por la statiko de la instrumento kaj ebligas je sama longeco resp. alteco de la instrumento pli longajn baskordojn. Malavantaĝo de ĉi tiu konstrumaniero povas estis sonaj rompiĝoj je la transiro de basa al meza pozicio.
  • 1866 – Carl Rönisch inventis la gisferan kadron, kiu alprenas la kordajn tirfortojn de ĝis 200 kN (analoge ĉ. 20 tunojn) kaj per tio donas al piano pli da stabileco.

Famaj fabrikantoj

Famaj pianoproduktantoj estas (laŭ alfabeta sinsekvo): Bechstein, Blüthner, Bösendorfer, Fazioli, Förster, Grotrian-Steinweg, Kawai, Pfeiffer, Pleyel, Sauter, Schimmel, Seiler, Steingraeber & Söhne, Steinway & Sons, kaj Yamaha.

Prezodiferencojn inter similampleksaj instrumentoj (ankaŭ inter diferencaj produktlinioj de unusama produktanto) kaŭzas pli longaj aŭ pli mallongaj, pli malpli aŭtomatizitaj produktprocezoj, produktado en alt- aŭ malalsalajraj landoj kaj diferencaj kvalitoj ekzemple de la sonligno aŭ de la felto.

En la jaro 2007 estis produktitaj ĉ. 450.000 pianetoj kaj pianegoj tutmonde. Ĉirkaŭ du trionoj devenis el orienta Azio, el Germanio – en la 19-a jarcento unu el la centroj de pianoproduktado - devenis malpli ol 10.000.[3]

Pianoludado

Historio de pianludado kaj historio de la klavarinstrumentoj pasas en streĉa, interŝanĝa ligiteco. La unuaj prapianoj kun bufromekankiko estis facile funkciigeblaj; malfone gravas la fingroludado, ĉar nek levado de la brakoj nek movado de la supra korpoparto estas celtaŭga; modele ludis ĉefe Wolfgang Amadeus Mozart kaj sia lernanto Johann Nepomuk Hummel. Ankaŭ la unuaj prapianoj kun puŝmekankiko postulis kaj ebligis nenian korpoagadon; modele ludis Ludwig van Beethoven kaj sia lernanto Carl Czerny. Tutmondan kaj daŭre efikan influon havis la pianisto, komponisto, eldonisto kaj pianokonstruisto Muzio Clementi kaj sia lernanto Friedrich Kalkbrenner.

Ĉ. 1830 la instrumentoj jam estis klare pli fortikaj. Per Frédéric Chopin, Franz Liszt kaj Sigismund Thalberg establiĝis fleksiĝeme kondukataj manartikoj, movoj el kubutoj kaj ŝultrartikoj, la pli malpli dozita uzado de maso kaj pezo samkiel la lud- kaj esprimmovoj de la supra korpo. Ĉi tiu „moderna“ maniero de pianludado ekde tiam estas praktikata diversgrade kaj teorie-metode perfektigata.

Laŭsisteme la pianludado sin klasifikas en improvizado (ludado de momentaj inventaĵoj) kaj literaturludado (ludado de komponita muziko laŭ notoj aŭ laŭ memoro).[4]

Pianludado ampleksas krom solista ludado akompanon de kantistoj kaj la kunagado en ĉambromuzikaj verkoj, ekz. dueta, tria, kvarteta kaj kvinteta ludadon, krome la ludadon kune kun orkestro (pianokonĉerto) (piano kiel orkestra instrumento).

Por la kunagado de du pianludantoj ekzistas du eblecoj: la ludado je kvar manoj sur unu instrumento kaj ludado sur du pianoj. La unua variaĵo laste sed ne balaste estas tre ŝatata en la hejmomuziko, la lasta variaĵo havas pli koncertan karakteron; analoga muzikaĵo estas komponata aŭ per la unua aŭ por la alia variaĵo.[5] Malpli oftas komponaĵoj por unu mano sola (kutime la maldekstra) aŭ por ses ĝis ok manoj.

La pianista laborkampo estas subdividebla en arta, distra kaj funkcia muziko. La tasko en arta, klasika muziko konsistas precipe en la laŭnota interpretado de komponaĵoj, dum kiam en ĵazo (kaj en bando kaj en bandego), distra kaj funkcia muziko (ekz. akompanado de silentfilmoj) gravas improvizado. Dum kiam en ĵazo inter la uzataj klavarinstrumentoj klare dominas la piano, en la popa kaj roka muzikoj ĉi tiu rolo transiris preskaŭ komplete al muzikila klavaro.

Oni lernas pianludadon aŭ meminstrue aŭ en pianolecionoj (private, ĉe muziklernejo aŭ ĉe konservatorio); instruilo estas ĉefe pianludinstrua notlibro. Profesia instruado okazas ĉe konservatorioj, muzikaj altlernejoj kaj artuniversitatoj.

Pianomuziko

Ekde ĉ. 1775[6] Muzio Clementi, Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart komponis verkojn, kiujn ili eksplicite destinas por piano, ne plu por klaviceno aŭ klavikordo. Ekde tiam preskaŭ ĉiuj gravaj komponsitoj sin dediĉis al pianomuziko.

Dum la viena klasikismo, ekde ĉ. 1780, la formo de la sonato estis aparte grava; multaj variaciocikloj ekestis; ĉefaj nomoj estis Haydn, Mozart kaj Beethoven. Dum la romantismo, ekde ĉ. 1830, la karakterpeco estis aparte grava; okulfrapas la komponado de multaj studaĵoj; ĉefaj komponistoj estis Chopin, Schumann Felix Mendelssohn Bartholdy, Franz Liszt kaj Johannes Brahms. La impresionismo ekde ĉ. 1892 dissolvas la tradiciajn formojn; ĉefaj komponistoj estas Debussy kaj Ravel. En la Nova Muziko, ekde 1909, pli kaj pli rolas la eksperimento; ekstremkaze la pianisto frapas neniun klavon, kiel en silentkomponaĵo de John Cage, konata sub la nomo 4'33", kaj en la komponaĵo Guero de Helmut Lachenmann, en kiu la surfaco de la klavoj estas frotetata per la ungoj, imitante tiel la guiron.

Ĝenroj kiel lido, Piantrio aŭ pianokonĉerto apartenas al voĉkanta, ĉambra resp. orkestra muziko.

Notacio

Pianovoĉo plejofte estas notita sur du notsistemoj, interligitaj per akolado kaj taktostrekoj. Ofte, sed ne ĉiam, en la malsupra liniaro staras basklefo kaj la pli malaltaj tonoj ludendaj de la maldekstra mano, en la supra liniaro sopranklefo kaj la pli altaj tonoj ludendaj de la dekstra mano.

Sub la notoj por la maldekstra kaj dekstra manoj povas stari fingradonombro (1 = dikfingro, 2 = montra fingro ktp.).

La uzadon de la pedaloj ofte decidas la muzikisto mem. La signo Ped. postulas la levadon de ĉiuj dampiloj, tiel ke la kordoj libere svingas; steleto postulas la mallevadon; temas do pri la uzo de la dekstra pedalo. La signo u. c. (una corda, ital. por „unu kordo“) demandas la forŝovadon de la mekaniko, tiel ke la marteloj ja nur ekfrapas unu aŭ du el tri samagorditaj kordoj; la signo t. c. (tre corde, ital. por „tri kordoj“) aŭ t. l. c. (tutte le corde, ital. por „ĉiuj kordoj“) postulas la finon de ĉi tiu ago; temas do pri la maldekstra pedalo de pianego. Por la meza pedalo de pianego ne ekzistas aparta signo; foje oni uzas sust. (sustain pedal, angle por „toneltena pedalo“) aŭ 3. Ped..

Impresionisma muziko foje uzas ne nur du, sed tri sistemojn por enmeti la kompleksan pianokomponaĵon pli supervideble; je la fino de sia „Preludo c#-minora op. 3 n-o 2“ Sergej Rachmaninoff lokis la plenmane ludendajn akordojn de ambaŭ manoj eĉ en kvar notliniarojn. En Nova Muziko foje tekstaj taskoj aŭ grafikaĵoj anstataŭigas la tradician notskribon.

Tipa por ĵazo estas la gvidpaĝo, sur kiu estas notitaj nur la teksto de kanto, la apartenaj akordsimboloj kaj plejofte ankaŭ la melodio; surbaze de ĉi tiuj informoj ĵazpianisto povas kaj soloe ludi kaj ankaŭ akompani.

Kultura graveco ekster muziko

Ankaŭ ekster muziko piano havas kulturan gravecon. Ekz. transporto de piano estas ofta temo en slapstikoj kaj desegnitaj filmoj, kiu ofte finiĝas per la ruiniĝo de la instrumento.

Notoj

  1. Scipione Maffei: Nuova invenzione d'un Gravecembalo col Piano e Forte aggiunte alcune considerazioni sopra gli strumenti musicali, in: Giornale de' Letterati d'Italia 5, Venedig 1711, S. 144–159.
  2. David Crombie: Piano. Evolution, Design and Performance. London 1995, ISBN 1-871547-99-7
  3. Kölner Stadt-Anzeiger, Ein Schlussakkord mit Wehmut von Johannes Schmitz, 28. Dezember 2007
  4. Roland Böckle: Freies Gestalten im Instrumentalunterricht. In Handbuch der Musikpädagogik (Band 2). Kassel/Basel/London 1993.
  5. New Grove Dictionary of Music and Musicians. London 1980. Artikel Piano duet.
  6. Diese Angabe sowie die folgenden Jahreszahlen: Harvard Dictionary of Music. London 1970. Artikel Piano music und Impressionism.

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Klavier » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 2303731 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)