Kvinto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e anstataŭigis bildon per komuneja bildo
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono
Linio 29: Linio 29:
[[Kategorio:Intervaloj]]
[[Kategorio:Intervaloj]]


{{ĝermo-muziko}}
{{Ĝermo|muziko}}

Kiel registrite je 23:27, 11 sep. 2018

Kvinto (de la latina vorto quintum = la kvina) estas intervalo de iu noto al la kvina de diatona gamo.

Variaĵoj


Ekzemploj de kvintaj intervaloj

La kvinto ekzistas en tri variaĵoj:

  • la perfekta kvinto (a), kies intervalo konsistas el tri plentonoj kaj unu duontono, plej oftas. Ĝi estas la intervalo de toniko al dominanto - kaj en melodioj maĵoraj kaj en minoraj ĝi estas domina intervalo.
  • la diminuita kvinto (b), kies intervalo konsistas el du plentonoj kaj du duontonoj, kiel izolita intervalo por multaj aŭskultantoj sonas malharmonia").
  • la aŭgmentita kvinto (c) konsistas el kvar plentonoj kaj note nur skribeblas helpe de la antaŭsigno dieso. Ĝia sono samas al tio de eta seksto.

Kunteksto

La grandeco de la muzikaj intervaloj estas la kvanto da notoj kiu estas inter ambaŭ ekstremoj, kalkulante ankaŭ la ekstremojn. Do, se oni havas:

C-D-E-F-G, estas kvin notoj inter C kaj G, do oni povas diri ke la intervalo inter C kaj G estas kvinto.

Matematike

Matematike la rilato inter la frekvenco de du notoj de kvinto estas 3/2. Ekzemple: Se C noto estas 523 Hz, G estas 523*3/2= 784 Hz.

Aŭdaj ekzemploj

Vidu ankaŭ