Uzanto:Narvalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Protektita Vikipediisto:Narvalo [edit=autoconfirmed:move=autoconfirmed]
e {{Vikipediisto|Administranto}}
Linio 1: Linio 1:
{{Vikipediisto|Administranto}}
[[Dosiero:Hu.gif|left|58px|]][[dosiero:cxapodenarvalo.JPG|100px|right|thumb|mia basbala ĉapo kun brodita verda stelo kaj surskribo]]Mi estas hungaro kaj interesiĝas pri [[naturscienco]]j (ĉefe [[agrikulturo]], [[biologio]] kaj [[kosmoesploro]]), [[historio]], loĝas en la ĉefurbo de [[Hungario]], [[Budapeŝto]].
[[Dosiero:Hu.gif|left|58px|]][[dosiero:cxapodenarvalo.JPG|100px|right|thumb|mia basbala ĉapo kun brodita verda stelo kaj surskribo]]Mi estas hungaro kaj interesiĝas pri [[naturscienco]]j (ĉefe [[agrikulturo]], [[biologio]] kaj [[kosmoesploro]]), [[historio]], loĝas en la ĉefurbo de [[Hungario]], [[Budapeŝto]].
[http://en.wikipedia.org/w/index.php?title=Special:Newpages&limit=250&offset=0 novaj anglaj]
[http://en.wikipedia.org/w/index.php?title=Special:Newpages&limit=250&offset=0 novaj anglaj]

Kiel registrite je 11:56, 7 jul. 2006

Vikipedia emblemo Administranto
Mi estas Administranto de la Vikipedio. (kontrolu)
Dosiero:Cxapodenarvalo.JPG
mia basbala ĉapo kun brodita verda stelo kaj surskribo

Mi estas hungaro kaj interesiĝas pri natursciencoj (ĉefe agrikulturo, biologio kaj kosmoesploro), historio, loĝas en la ĉefurbo de Hungario, Budapeŝto.

novaj anglaj germanaj hungaraj artikoloj lastaj 250 redaktoj en la hungara

Mi verkis la jenajn elstarajn artikolojn Aŭtomobilo, Basbalo, Fero, Inkaa imperio (parte), Narvalo, Projekto Apollo, Saŭno, Vajango, Vercors (montomasivo)(duone) kaj milojn pluajn (kontrolu la nomojn narvalo, razilklingo kaj IP 62.68.169.218)

Miaj gvidlinioj estas la lingvouzo de verkaĵoj, retejoj en Esperantio kiel Esperanto (gazeto), Ĝangalo (retportalo) Monda diplomatio Monato Radio Polonia, ĉina retejo alia ĉina retejo.

Personaĵoj

Dosiero:Pezoden.JPG
Idiota narvalo,
ne gapu, tuj iru sporti
pezo de narvalo (kg) tempo rimarko
3-4 1971 nask.
73 1989 abituro
78 1995 diplomiĝo
83 novembro de 2003 eklaboro en Vikipedio
90 februaro de 2006 eko de pli da sporto, familio;
malpli da vikipedio
85 nedifinita unua celo

Mi parolas hungare, germane (mi havas germanajn grandvortarojn, tiel mi povas per ili kompreni eĉ neoftajn vortojn). Mi parolas iomete ruse, angle sed mi kuraĝe tuŝas la vortarojn eĉ ĉe tiuj. Mia praavo vizitis iam Usonon, nome Phoenixville-on en Pensilvanio, en Konteo Chester (Pensilvanio).

Mi havas PIV-on kun Suplemento (1987), Bildvortaro-n, kemiajn, matematikajn, biologiajn ktp. fakeldonaĵojn, kiuj helpas mian tradukan laboron.

Mi havas ankaŭ la Krause-vortaron Germana-Eo kaj kompreneble ĉiun eblan hungaran vortaron.

Mi aĉetis diĝitan fotilon la 24-n de novembro de 2004. Eble mi alŝutos kelkajn fotojn pri Hungario.

  • Tipo:Mercury E-350 V
  • 3,2 megapikseloj
  • 3-obla optika zomo
  • 4-obla cifereca zomo
  • 128 MB memorilo

La kvalito de la 120-eŭra maŝino ne estas kontenta: vidu suban foton pri malnova hungara porko, en la fono staras miaj infanoj.

Dosiero:Mangalica-porko.jpg
hungara mangalica-porko

Mi aĉetis (18-an de julio 2005) skanilon kaj akiris:)) programon de bonega optika signorekono kun rekono de la ĉapelitaj literoj (Esperanto estas elektebla lingvo por tekstorekono).

Fine de novembro mi abonis ADSL-on, kiu bone funkcias, sed miaj infanoj ekde januaro de 2006 pli kaj pli ofte ludas sur la reto, komputilo. Tiel mi malrapide saniĝis el vikipedio-dependismo je komenco de 2006:).

Mi havas kajeron, en kiun mi notas la interesajn nomojn, aferojn, pri kiuj mi devus redakti, verki. Se mi havus 100 horojn en unu tago...

Mi kaj vikipedio, kiel mi vidas

  • Nacia Vikipedio ne havas sencon, ĉar la nivelo neniam atingas la nivelon de prestiĝaj leksikonoj. La grandajn surpaperajn leksikonojn verkas la lingva (nacia) scienca elito, tiel ĝi ne estas superebla. Oni ne forgesu, ke baldaŭ aperos kompletaj bibliotekoj, danke al Guglo kaj la naciaj registaroj.
  • Pro la supre skizitaj mi taksas tro temporaba kaj kosta (eĉ kiam oni devas aĉeti novajn okulvitrojn:)) la laboron en naciaj vikipedioj kaj preskaŭ tute neglektas ilin (krom se mi tradukas ion el ili).
  • Esperanta Vikipedio havas sencon, ĉar mankas iu ajn leksikono en la Lingvo. Tiel mi tre volonte laboras en ĝi. Kelkfoje tiu (fizike) senmova laboro minacas eĉ mian korpopezon:), sed mi decidis ŝanĝi tiun sanominacan situon.
  • Esperanta Vikipedio bedaŭrinde neniam atingos altan kvaliton pro la malalta nombro de kontribuantoj kaj la nesufiĉa kono de la lingvo kaj la sciencaj branĉoj (tio validas eĉ je mi).
  • Laŭ mia taksado, ne ĉiam toleros la anglalingvanoj, ke ili kunkolektas la monon por la funkciado de la projekto kaj aliaj - kiel ni- nur ĝuas senkoste la Vikipedion. Pli kaj pli kreskas la nombro de vikipedioj kun 10-20 kontribuantoj (kiel la hungara) kaj alŝutas per optika signorekono aŭ per simpla kopiado (el nekopirajtaj fontoj). Tiu enorma kresko (ofte per sensencaj artikoloj) kaj la proporcia malkresko de la angla vikipedio kaŭzos streĉojn en la financado.
  • Se por la jara funkciigo de vikipedio necesas 1 miliono da usonaj dolaroj kaj la averaĝa donaca monsumo estas 10.000 USD, tiam oni devas donaci ĉiun kvaran tagon. Fine de 2005 jam montriĝas la financaj limoj de la projekto. La monpeta alvoko en la angla vikipedio daŭre restis ĉiupaĝe. raporto pri monkolekto
  • Laŭ rekono de Jimbo, vikipedion verkas ĉ. 1000 aktivaj vikipediistoj(rimarko: ĉefe junuloj kaj informatikistoj (ret-dependuloj, (vidu kiom da homoj voĉdonis ĉe la dua plej granda vikipedio? )). Tion pruvas faktoj eĉ en la hungara Vikipedio.
  • Vikipedio ne estas demokratia, ĉar proporcie abundas junuloj, informatikistoj, kiuj ofte ne volas akcepti ĝeneralajn lingvajn kutimojn, sed celas altrudi novajn. La proporcio de balotemaj junuloj, rethavuloj tie ĉi ne egalas al ilia proporcia nombro en Esperantio.
  • Ŝajnas, ke ne homoj sed robotoj kreas en ĉiu vikipedio milojn de sengravaj artikoloj. Ĉu baldaŭ robotoj transprenas la regadon?
  • Antaŭ finiĝo de la projekto mi savos la tutan enhavon.
  • Finfine, mi daŭre redaktas - se mi havas tempon - kaj ne malaperas sen adiaŭo kiel kelkaj malĝentiluloj.

Vikipedio=Ĉu kopi-alŝuta ĉampionado de kelkaj fervoruloj kaj fanatikuloj?

Ĉar lastatempe plimultas sensencaj ĝermoj, ĝermetoj kaj robotaj aldonoj de artikoloj, mi jam tute neglektas nombron, longon de artikoloj. Narvalo 09:59, 1. Jun 2006 (UTC)

Kritikaj retpaĝoj