Stano Marček: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
multaj redaktetoj per AWB
e Bot: anstataŭigas alidirektilon
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto esperantisto
{{Informkesto homo
| nomo = Stano Marček
| nomo = Stano Marček
| dosiero = Stano Marček en aprilo 2004.jpg
| dosiero = Stano Marček en aprilo 2004.jpg
Linio 11: Linio 11:
| loko de morto =
| loko de morto =
| verkis =
| verkis =
| aliaj aktivecoj = vidu tekste
| aliaj aktivaĵoj = vidu tekste
| akademiano =
| akademiano =
| denaska esperantisto =
| denaska esperantisto =
| esperantiĝis en =
| esperantistiĝis en =
}}
}}
'''Stano MARČEK''', oficiale '''Stanislav MARČEK''' (naskiĝis la [[5-a de januaro|5-an de januaro]] [[1953]] en [[Slovakio]]) estas [[Slovakoj|slovaka]] [[Esperantistoj|esperantisto]], instruisto, [[Eldonejo|eldonisto]], membro de [[Akademio de Esperanto]] kaj laŭreato de [[Premio Deguĉi]].<ref name="deguĉi-gk">{{Citaĵo el la reto
'''Stano MARČEK''', oficiale '''Stanislav MARČEK''' (naskiĝis la [[5-a de januaro|5-an de januaro]] [[1953]] en [[Slovakio]]) estas [[Slovakoj|slovaka]] [[Esperantistoj|esperantisto]], instruisto, [[Eldonejo|eldonisto]], membro de [[Akademio de Esperanto]] kaj laŭreato de [[Premio Deguĉi]].<ref name="deguĉi-gk">{{Citaĵo el la reto

Kiel registrite je 08:24, 25 sep. 2018

Stano Marček
Stano Marček en aprilo 2004
Stano Marček en aprilo 2004
Persona informo
Naskonomo Stanislav Marček
Naskiĝo la 5-an de januaro 1953
en Martin
Lingvoj Esperantoslovaka
Nacieco slovaka
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • eldonisto • manaĝero • ĵurnalisto
Verkoj Esperanto per rekta metodo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Stano MARČEK, oficiale Stanislav MARČEK (naskiĝis la 5-an de januaro 1953 en Slovakio) estas slovaka esperantisto, instruisto, eldonisto, membro de Akademio de Esperanto kaj laŭreato de Premio Deguĉi.[1]

Profesia vivo

Marček studis pri aparataj kaj aŭtomatigaj teĥnikoj. Post studado li laboris en paperoproduktado, tapetoproduktado kaj celulozoproduktado kaj gvidis fakon pri elektroniko.[2]

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj li laboris kiel manaĝero de sukcesa Ĉeĥoslovakia roka muzika grupo Team. Krom aliaj aferoj li prizorgis eldonon de ilia unua albumo ankaŭ en Esperantlingva versio kaj preparis Esperantan turneon.[2]

Agado en Esperanta movado

Marček eklernis Esperanton kiel 12-jaraĝa en bazlernejo. En sia junaĝo li aktivis en la slovakia junulara esperanto-movado kaj gvidis kursojn de Esperanto. Li fondis, gvidis kaj aligis al TEJO organizon Junaj Esperantistoj en Slovakio (JES),[2] kiu poste malfondiĝis, sed en 2003 estis fondita ĝia posteulo, Slovakia Esperanta Junularo.

Ekde 2010 li estas prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.[3]

Stano Marček estas membro de Akademio de Esperanto.[4]

Redaktado de gazetoj kaj revuoj

Marček laboras kiel redaktoro de Juna Amiko (gazeto de ILEI), Esperanto aktuell (gazeto de Germana Esperanto-Asocio) kaj ekde 2013 helpas pri Esperantisto Slovaka (organo de Slovakia Esperanta Federacio), kiun li redaktis en 1985-1995.

Antaŭe li estis redaktoro de la revuoj Esperanto (2002-2013) (organo de UEA), Esperantista Vegetarano (1982-1997) kaj Heroldo de Esperanto (2000-2001) kaj kunlaboris kun Monato.[2]

Eldona agado

Marček posedas propran eldonejon en kiu li eldonas eldonaĵojn de si mem kaj de aliaj aŭtoroj.

Al lia verkaro apartenas fama lernolibro Esperanto per rekta metodo kiu en majo 2016 estis tradukita jam al 38 lingvoj. Li aŭtoras ankaŭ kolektojn de krucvortenigmoj, instru-amuzaj libroj, sonlibroj kaj metodikaj materialoj. Al la slovaka li tradukis kaj eldonis libron La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński, redaktis kaj eldonis la libron Bona Espero, idealo kaj realo de la sama aŭtoro.[2]

Instruado

En 1977 li akiris diplomon de instruisto de Esperanto kun aprobo por gvidi kursojn laŭ asociaj ekzamenoj ĉe Eduard Vladimír Tvarožek kaj Magda Šaturová-Seppová. Li gvidis kursojn de diversaj niveloj dum SET-Lanĉov kaj InPaSem en Ĉeĥio, SELKO, Somera Esperanto-Studado (SES) en Slovakio, Someraj E-kursoj en Finnlando, Pollando, Germanio, Francio (TAKE/IKEF), Svislando (KCE, La Chaux-de-Fonds), Hispanio (Internacia Semajno), Nov-Zelando (Oceania Kongreso) kaj aliaj. En 1982 organizis kaj direktoris Internacian Junularan Kursejon en Bardejov, Slovakio.[2]

Lia lernolibro Esperanto per rekta metodo estis tradukita al 34 lingvoj (en 2014). Ĝi estas disponebla por aliaj instruistoj kun aldona instrua materialo, kiel priskribitaj bildoj, sonregistrita modela elparolo kaj muzika albumo Kantoj por kursoj por engaĝigi lernantojn.[2]

Premioj

Pro sia agado estis Marček plurfoje premiita per diversaj premioj.

Pro „instruado de Esperanto, informado pri Slovakio en esperantista medio“ li estis en 2008 deklarita Esperantisto de la jaro en Slovakio.[5] En 2010 li estis enlistigita en Panteono de Edukado.net.[6]

En 2014 laŭ decido de estraro de UEA estis al li aljuĝita Premio Deguĉi, konata ankaŭ kiel „esperantista pacpremio“ pro „longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro lia ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj“. Solena transdono ne okazis dum publika aljuĝo, dum la 99a Universala kongreso, pro malĉeesto de Marček,[1] sed dum KAEST 2014 kun transdono de la premio de Stefan MacGill.[7]

Persona vivo

Stano Marček estas edziĝinta, patro de unu filino (naskiĝinta en 1980) kaj unu filo (naskiĝinta en 1983).

Verkoj

  • DVD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Ampleksa 8-leciona lernomaterialo kun koloraj bildoj, stereaj sonoj kaj printeblaj tekstlibretoj por la lernantoj. Stano Marček. Martin: La aŭtoro, 2006. Taŭga por per-komputila aŭ TV/DVD-aparata instruado kaj grandekrana projekciado. Taŭga distrilo por E-kluboj.
  • 107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. 27 cm. ISBN 9788089312061. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj.
  • KD 107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj. Kompaktdisko kun printeblaj kaj projekcieblaj krucenigmoj en jpg- kaj pdf-formatoj. Kun permeso de la aŭtoro printi aŭ projekcii la krucenigmojn (por kursanoj aŭ klubanoj), resp. por represi ilin en Esperantaj gazetoj. La aŭtoro rezignis pri la aŭtoraj rajtoj.[mankas fonto]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Universala Esperanto-Asocio (2014-08-03). N-ro 551 (2014-08-03) Premio Deguĉi al Stano Marček. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2015-01-08.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Stano Marček en Panteono de Edukado.net
  3. Organizácie a kluby en esperanto.sk
  4. Membroj kaj korespondantoj de Akademio de Esperanto
  5. Esperantisto de jaro, Ago de jaro en vikio.esperanto.sk
  6. Paĝo de Stano Marček en Panteono de Edukado.net
  7. Programo de KAEST 2014

Eksteraj ligiloj