Antonio Caetano Coutinho: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
plivikiigo
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 22: Linio 22:
{{EdE|C}}
{{EdE|C}}


{{vivtempo|1879|1970|Coutinho, Antonio Caetano}}
{{Vivtempo|Coutinho, Antonio Caetano}}
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 23:08, 25 sep. 2018

Antonio Caetano COUTINHO [antonjŭ kaetanŭ koŭtinjŭ] (naskiĝis en 1879 kaj mortis en la 15-a de februaro 1970, en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila farmaciisto kaj esperantisto. Li tradukis la verkon "Unuaj Lecionoj" de Théophile Cart kaj estis membro de la Lingva Komitato de 1905.

Coutinho lernis Esperanton en 1898, varbite de la unua esperantisto brazila, la supera juĝisto D-ro Jacome Martins Baggi de Araujo. La broŝuron "Unuaj lecionoj" de Cart li tradukis portugalen, kaj la tradukon eldonis Hachette en Parizo. Jam en 1905 li estis elektita en la Lingvan Komitaton. Multon li verkis en Esperanto, precipe por "Brazila Esperantisto", kies direktoro li estis. "Esperantaj prozaĵoj" prezentas belan tradukon lian. "Antologio de brazilaj rakontoj" estas grandparte reviziita de li.

En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

En 1950 UEA aklamis lin Honora Membro. Diplomita pri farmacio, li plenumis la oficon de fakdelegito. Centojn da kursoj per korespondado de Brazila Esperanto-Ligo li zorgeme gvidis (Esperanto 6/1970 (775), p. 98).

Tradukoj

Literaturo

  • 1970: Antonio Caetano Coutinho (1879-1970). [Nekrologo kun foto] en: Esperanto 6/1970 (775), p. 98