Albin Friedrich Richard Möbusz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Informkesto, multaj redaktetoj per AWB
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 34: Linio 34:
{{EdE|M}}
{{EdE|M}}


{{vivtempo|1871|1934|Möbusz, Albin Friedrich Richard}}
{{Vivtempo|Möbusz, Albin Friedrich Richard}}


[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 23:37, 25 sep. 2018

Albin Friedrich Richard Möbusz
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1871 (1871-01-08)
en Dresdeno
Morto 21-an de septembro 1934 (1934-09-21) (63-jaraĝa)
en Lubeko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistopedagogo
vdr

Albin Friedrich Richard Möbusz (pseŭdonimo Amo) (naskiĝis la  8-an de januaro 1871(nun 1871-01-08) en Dresdeno, mortis la 21-an de septembro 1934 (63‑jara) en Lübeck[1]) estis germana pedagogo, direktoro de reallernejo en Lubeko kaj la dua prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

Vivo

Möbusz promociiĝis en 1897 en Lepsiko per studo "Über den Darmkanal der Anthrenus-Larve nebst Bemerkungen zur Epithelregeneration" kaj per ĝi akiris akademian gradon de "doktoro". Li publikigis plurajn pedagogiajn artikolojn kaj i.a. "Lernolibron de la kemio kaj mineralogio por mezaj kaj popolaj lernejoj" (1926). Li kunaŭtoris kolekton de studoj "La pedagogio de la nuntempo" por la klerigo de geinstruistoj (1912) kaj verkis festlibron okaze de la centjariĝo de la kleriga seminario por instruistoj en Lubeko "Hundert Jahre Lehrerbildung" (Cent jaroj de klerigado de instruistoj) (1907).

Volapuko kaj Esperanto

Möbusz iam eklernis la planlingvon Volapuko. Esperantisto li estis de 1901 (laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934). Li faris multajn propagandajn paroladojn, gvidis multajn kursojn kaj fondis grupojn en la nordgermanaj urboj Lübeck, Flensburg, Schleswig, Kiel kaj Eutin. Möbusz estis dua prezidanto de GEA de 1909 ĝis 1912, prezidanto de la iama Nordalbinga Esperanto-Ligo de 1912 ĝis 1921 kaj prezidanto de la Lubeka Esperanto-Socio de 1908.

Li estis la motoro malantaŭ la 6-a Germana Esperanto-Kongreso de 1911 en Lubeko kaj eldonis festlibron aperinta okaze de la kongreso "Das Esperanto - ein Kulturfaktor" (Esperanto - kulturfaktoro), kiu okazis kadre de la 7-a Germana Esperanto-Kongreso de 1913 en Dancigo.

Verkoj pri Esperanto (elekto)

Möbusz krome verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto en german-lingvaj gazetoj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj