Stanisław Ignacy Witkiewicz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas alidirektilon
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 24: Linio 24:


{{ĝermo|polo}}
{{ĝermo|polo}}
{{vivtempo|1885|1939|Witkiewicz, Stanisław Ignacy}}
{{Vivtempo|Witkiewicz, Stanisław Ignacy}}
[[Kategorio:Polaj pentristoj]]
[[Kategorio:Polaj pentristoj]]
[[Kategorio:Polaj verkistoj]]
[[Kategorio:Polaj verkistoj]]

Kiel registrite je 00:00, 26 sep. 2018

Stanisław Ignacy Witkiewicz
Pola verkisto kaj pentristo
Pola verkisto kaj pentristo
Persona informo
Aliaj nomoj Witkacy • Stanisław Ignacy Witkacy
Naskiĝo 24-an de februaro 1885
en Varsovio, Pollando
Morto 18-an de septembro 1939
en Jeziory, Pollando
Mortokialo ĝismorta sangoperdo
Lingvoj pola
Loĝloko Sankt-PeterburgoVarsovioZakopaneLvivoKrakovoParizo • Lovran • Londono • Srilanko • Moskvo • Velyki Ozera • Katowice
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoRusia Imperio
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow
Subskribo Stanisław Ignacy Witkiewicz
Familio
Patro Stanisław Witkiewicz
Patrino Maria Witkiewiczowa
Edz(in)o Jadwiga Witkiewiczowa
Amkunulo Jadwiga Janczewska
Okupo
Okupo dramaturgofilozofoverkistofotisto • pentristo • poeto • artoteoriisto • arthistoriisto
Verkoj Q9351396
TTT
Retejo http://witkacy.eu
https://witkacologia.eu/
vdr

Stanisław Ignacy WITKIEWICZ [vitKJEviĉ], konata sub la pseŭdonimo Witkacy (naskiĝis la 24-an de februaro 1885 en [Varsovio]], mortis la 18-an de septembro 1939 en Jeziory, Pollando) estis pola filozofo, verkisto, pentristo, fotisto kaj poeto.

Vivo

Li estis filo de Stanisław Witkiewicz kaj Maria Pietrzkiewicz, naskiĝis en Varsovio en nobelara familio. Dato de lia naskiĝo estas duba - laŭ oficialaj dokumentoj li naskiĝis la 24-an de marto, la saman daton oni enskribis en dokumentojn dum la bapto. Tamen la familio kaj Witkiewicz mem festis sian naskiĝdatrevenon la 24-an de februaro.

Li neniam vizitadis lernejon, pri lia klerigo okupiĝis la patro, invitanta hejmen la plej bonajn profesorojn. Danke al la patro, juna Stanisław Ignacy tre interesiĝis pri arto kaj literaturo, estis homo sendependema kaj ofte ribelema kontraŭ patraj konsiloj.

Liaj amikoj estis inter alie Leon Chwistek - fama pentristo kaj matematikisto de Lviva Universitato, Tadeusz Szymberski - intermilita poeto kaj Bronisław Malinowski - mondfama antropologo kun kiu Witkiewicz vojaĝis al Trobriand-insuloj kiel fotisto. Per la vojaĝo Malinowski volis lin konsoli post sinmortigo de Jadwiga Janczewska, la fianĉino de Witkiewicz.

Post reveno de Aŭstralio, Witkiewicz servis en cara armeo, en regimento, kiu antaŭe subpremis polajn ribelojn en la jaroj 1830 kaj 1863. Li batalis dum la 1-a mondmilito kaj estis vundita dum sturma atako al aŭstraj trupoj. Post la Oktobra Revolucio, kiun li travivis en Peterburgo, li revenis al Pollando. Spertoj de la revolucio profunde influis liajn verkojn - pesimismajn respegulojn de la bolŝevika revolucio kaj de naskiĝo de naziismo en Germanio. Forton kaj sorton de "blinda popolamaso", gvidantan de lertaj demagogoj, Witkacy priskribis en siaj dramoj (ekz. en Ŝuistoj).