Alexander Wilson: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 40: Linio 40:
Wilson estas nuntempe konsiderata kiel la plej granda usona ornitologo antaŭa al [[Audubon]]. Ŝajne li renkontis kun Audubon en Louisville, Kentucky, en 1810, kio probable inspiris la plej junan ornitologon produkti sian propran libron kun birdobildoj, kvankam la tiama reago de Audubon estis ambigua.
Wilson estas nuntempe konsiderata kiel la plej granda usona ornitologo antaŭa al [[Audubon]]. Ŝajne li renkontis kun Audubon en Louisville, Kentucky, en 1810, kio probable inspiris la plej junan ornitologon produkti sian propran libron kun birdobildoj, kvankam la tiama reago de Audubon estis ambigua.


{{vivtempo|1766|1813|Wilson, Alexander}}
{{Vivtempo|Wilson, Alexander}}


[[Kategorio:Usonaj artistoj]]
[[Kategorio:Usonaj artistoj]]

Kiel registrite je 00:48, 26 sep. 2018

Alexander WILSON
Alexander Wilson 1766-1813
Alexander Wilson 1766-1813
Persona informo
Naskiĝo 6-a de julio 1766
en Paisley, Skotio
Morto 23-a de aŭgusto 1813
en Filadelfio, Usono
Tombo Gloria Dei (Old Swedes') Church vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco SkotlandoUsono vd
Subskribo Alexander Wilson
Profesio
Okupo Birdumisto kaj verkisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander WILSON (6an de julio 176623an de aŭgusto 1813) estis skotusona poeto, ornitologo, naturalisto kaj ilustristo.

Biografio

Wilson naskiĝis en Paisley, Skotio, kiel filo de neklera distilisto. En 1779 li estis lernolaboristo kiel teksisto. Lia tiama ĉefa intereso estis verki poezion, kaj liaj poemoj prikomentaj la maljustan traktadon de teksistoj fare de la dungintoj kaŭzis al li problemojn ĉe la aŭtoritatoj. En 1794 li translokiĝis al Usono, kie li iĝis instruisto kaj poste renkontis la faman naturaliston William Bartram kiu interesigis lin pri ornitologio. En 1802 Wilson decidis publikigi libron bildigante la nordamerikajn birdoj. Tiele li ege veturis, birdumis kaj pentris birdoj dum li kolektis abonantojn por sia libro. La rezulto estis la naŭvoluma American Ornithology (1808–1814), kun bildoj de 268 specioj de birdoj, 26 el kiuj ne estis antaŭe priskribataj. Li mortiĝis dum la verkado de la naŭa volumo, kiu estis kompletata kaj publikigata post lia morto fare de lia amiko George Ord.

Verko

Wilson estas nuntempe konsiderata kiel la plej granda usona ornitologo antaŭa al Audubon. Ŝajne li renkontis kun Audubon en Louisville, Kentucky, en 1810, kio probable inspiris la plej junan ornitologon produkti sian propran libron kun birdobildoj, kvankam la tiama reago de Audubon estis ambigua.