István Agh: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 22: Linio 22:
[[Kategorio:Transilvaniaj hungaroj]]
[[Kategorio:Transilvaniaj hungaroj]]


{{Vivtempo|1709|1786|Agh Istvan}}
{{Vivtempo|Agh Istvan}}

Kiel registrite je 05:12, 26 sep. 2018

Ne miskomprenu kun István Ágh!

István AGH [iŝtvAn Ag], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Agh István estis hungara pastro, unitariisma episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis sepsiszentkirályi.

István Agh [1] naskiĝis en 1709 en Transilvanio en Sepsiszentkirály (nuntempa Sâncraiu (Ilieni) en Rumanio). Li mortis la 22-an de januaro 1786 en Kluĵo.

Biografio

István Agh frekventis unitariisman altlernejon en Kolozsvár, poste li plulernis en Nederlando inter 1734 kaj 1737. Li ekinstruis en kolegio en Kolozsvár en 1738, dume li verkis lernolibrojn. En 1754 li iĝis eklezia notario. Li estis elektita episkopo en 1758. Li edziĝis trifoje, resume li havis 4 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj

  • ’’Institutiones Metaphysicae’’
  • ’’Conpendium Phisicae usum Auditorum incipientum’’ (1764)
  • ’’Institutio geographica’’
  • ’’Grammatica Hebraica’’
  • ’’Ünnepi, vasárnapi és halotti prédikációk’’

Fontoj