Agostino Cornacchini: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 10: Linio 10:


{{Bibliotekoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{vivtempo|1686|1754|Cornacchini, Agostino}}
{{Vivtempo|Cornacchini, Agostino}}


[[Kategorio:Italaj barokaj skulptistoj]]
[[Kategorio:Italaj barokaj skulptistoj]]

Kiel registrite je 07:16, 26 sep. 2018

Agostino Cornacchini
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1686 (1686-08-27)
en Pescia
Morto 1-an de januaro 1754 (1754-01-01) (67-jaraĝa)
en Romo
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
vdr

Agostino CORNACCHINI (Pescia, 27-a de aŭgusto de 1686 - Romo, 1754) estis itala pentristo kaj skulptisto, aktiva ĉefe en Romo.

En 1697 li translokiĝis al Florenco, kie li studis kun Giovanni Battista Foggini. En 1712 li translokiĝis al Romo kie laboris en la Baziliko Sankta Petro de Vatikano, kie li kreis la rajdan statuon de Karolo la Granda (1720-1725). Li realigis aliajn verkojn en la katedralo de Orvieto, en Ancona, Pistoia kaj la Baziliko de Superga en Torino. Lia estas ankaŭ la busto el marmoro de la kardinalo Luigi Omodei konservita en la navo de la baziliko de Santi Ambrogio e Carlo al Corso.

La hungara kardinalo Michele Federico Althann mendis al li la skulptaĵon de Sankta Johano Nepomuka aktuale en la Ponto Milvio en Romo. En lia naskiĝurbo, oni atribuas al li la ŝtuparon de la preĝejo de Sanktaj Stefano kaj Nikolao.

Bibliografio

Jane Turner, The Dictionary of Art. 7, pp. 860–861. New York, Grove, 1996. ISBN 1-884446-00-0 (angle)