Jan Kefer: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 27: Linio 27:
{{Bibliotekoj}}
{{Bibliotekoj}}


{{Vivtempo|1906|1941|Kefer, Jan}}
{{Vivtempo|Kefer, Jan}}


[[Kategorio:Astrologoj]]
[[Kategorio:Astrologoj]]

Kiel registrite je 08:14, 26 sep. 2018

Jan Kefer
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1906 (1906-01-31)
en Nový Bydžov
Morto 3-an de decembro 1941 (1941-12-03) (35-jaraĝa)
en Koncentrejo Flossenbürg
Tombo Malvazinky Cemetery
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo • Examination Board for Teachers at Secondary Schools of Charles University
Memorigilo Jan Kefer
Familio
Edz(in)o Dagmar Keferová
Infano Reginald Kefer
Okupo
Okupo ĵurnalisto • astrologo • hermeticist • tradukistobibliotekistoredaktoro • muzikologo
vdr

Jan Kefer (naskiĝis la 31-an de januaro 1906 en Nový Bydžov, mortis la 3-an de decembro 1941 en Flossenbürg) estis ĉeĥa astrologo, hermetikisto kaj publicisto.

Biografio

Li estis unusola filo de Ludwik kaj Bogumiła. Frekventis gimnazion en Prago sub gvido de jezuito Jaroslav Ovečka. Post abiturientiĝo en 1924 komencis novicadon en monaĥejo Strahov, sed baldaŭ ĝin forlasis kaj komencis studi filozofion kaj muzikan estetikon en Karola Universitato.

Post studoj praktikis astrologion, teŭrgion kaj alkemion. Li ankaŭ aliĝis al Asocio Universalia, grupiĝanta ĉeĥajn hermetikistojn. En ĝi li estis komence sekretario, poste prezidanto kaj redaktoro de ligita kun la asocio revuo Logos. Li postlasis plurajn verkojn pri astrologio kaj hermetikismo. Li tradukis al la ĉeĥa lingvo verkojn de Bardo Thödol kaj Eliphas Lévi kaj laboris kiel bibliotekisto en Nacia Muzeo en Prago kaj biblioteko de Strahova Monaĥejo.

La 18-an de junio 1941 estis arestita de Gestapo kaj enprizonigita en malliberejo Pankrác (kvartalo Nusle). Li ricevis proponon aliĝi al la astrologia skipo de Adolf Hitler, sed rifuzis. Sendita al koncentrejo en Flossenbürg, kie laboris en ŝtonminejo. Mortis pro pneŭmonito.

Jan Kefer estis edziĝinta (en 1935 nuptis Dagmara Moosova), havis filon Reginald.

Publikaĵoj

  • 1935: Syntetická magie (Sinteza magio)
  • 1935: Theurgie - soukromý tisk
  • 1937: Theurgie magické evokace - lóžový tisk
  • 1939: Praktická astrologie aneb umění předvídání a boje proti osudu
  • 1940: Encyklopedie zapomenutého vědění (du kajeroj aperis)
  • 1940: Astrologická diagnostika (Astrologia diagnozo) (unu kajero aperis)

Bibliografio