Kalle Kniivilä: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
786r (diskuto | kontribuoj)
ligiloj iom ĝenas la legado, do nur vere gravaj jaroj. eksteraj ligiloj evitindas en la artikolteksto, do kompromiso. mi ne certas ĉu ĉiu libro indas havi artikolon; devas esti sufiĉe grava. unuaj neesperantaj titoloj kun citaĵmarkoj, aliaj kun kursivo. esperantisto profesio, hmm, sed ne eblas ŝanĝi ĉi tie, wikidata-a. vortaro "esperantisto" kun malgranda unaĵo.
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 32: Linio 32:
* [http://www.kansanuutiset.fi/ Kansan Uutiset]
* [http://www.kansanuutiset.fi/ Kansan Uutiset]


{{Vivtempo|1965||Kniivila, Kalle}}
{{Vivtempo|Kniivila, Kalle}}


[[Kategorio:Finnaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Finnaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 20:13, 28 sep. 2018

Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä en 2016
Kalle Kniivilä en 2016
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1965 (1965-01-22) (59-jaraĝa)
en Joensuu, Finnlando
Lingvoj Esperantofinnasveda
Ŝtataneco SvedioFinnlando
Familio
Edz(in)o Maria Sandelin
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalistoverkisto
TTT
Retejo https://www.kniivila.net/
Esperanto
Verkis en Esperanto Homoj de Putin, Krimeo estas nia, Idoj de la imperio
vdr

Kalle KNIIVILÄ (naskiĝis la 22-an de januaro 1965[1] en Joensuu, Finnlando) estas ĵurnalisto kaj finna esperantisto loĝanta en Lund[1], Svedio.

Ekde 1997 li laboras kiel ĵurnalisto ĉe la plej granda gazeto de la urbo Malmö en suda Svedio, «Sydsvenska Dagbladet». Pli frue li laboris kiel ĵurnalisto ĉe la finna gazeto «Kansan Uutiset» en Finnlando kaj en Sovetio/Rusio.

Esperanton li eklernis en 1982. Li redaktis Kvinpinto-n kaj verkis artikolojn por Monato en siaj fruaj esperantistaj jaroj[2]. Dum la jaroj 1993–1997 li redaktis la oficialan gazeton de TEJO, TEJO tutmonde. En 1995 li membris en la Loka Kongresa Komitato de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo kaj tie respondecis pri informado. En la jaroj 1997–1998 li estis komisiito pri informado ĉe UEA kaj en 1998–2000 estrarano de UEA pri informado.

Ekde printempo 2003 li redaktas la retan bultenon Libera Folio, kiun li fondis kune kun István Ertl. En 2008 li estis elektita vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Li forlasis la estraron de TEĴA lige kun ĝia renovigo en 2011.

En oktobro 2012 Kniivilä kun du kolegoj el Sydsvenska Dagbladet ricevis prestiĝan svedan premion pri loka ĵurnalismo[3].

Libroj en Esperanto

Fontoj

Eksteraj ligiloj