Dieter Rooke: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 8: Linio 8:
Dieter Rooke vivis en kooperativo en [[Oensingen]], [[Svislando]]. Inter septembro [[2012]] kaj sia emeritiĝo jaron poste li vivis kun sia ĉina edzino en la Esperanto-Domo [[KCE]] en [[La Chaux-de-Fonds]], [[Svislando]]. En novembro [[2013]] Dieter Rooke translokiĝis kun sia edzino al [[Interlaken]], en [[kantono Berno]].
Dieter Rooke vivis en kooperativo en [[Oensingen]], [[Svislando]]. Inter septembro [[2012]] kaj sia emeritiĝo jaron poste li vivis kun sia ĉina edzino en la Esperanto-Domo [[KCE]] en [[La Chaux-de-Fonds]], [[Svislando]]. En novembro [[2013]] Dieter Rooke translokiĝis kun sia edzino al [[Interlaken]], en [[kantono Berno]].


{{vivtempo|1948||Rooke, Dieter}}
{{Vivtempo|Rooke, Dieter}}
[[Kategorio:Svisaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Svisaj esperantistoj]]
[[Kategorio: Germanaj esperantistoj]]
[[Kategorio: Germanaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 23:37, 28 sep. 2018

Dieter Rooke kiel gasto en familio Bélisle en La Chaux-de-Fonds. Fotis en 2013 Mireille Grosjean

Dieter ROOKE ([DI:ter RO:ke] laŭ prononco en la normgermana, naskiĝis en 1948) estas germana esperantisto loĝanta en Svislando. Li esperantistiĝis en 1982, kaj en 1999 aliĝis al Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (nuntempe estas ĝia sekretario) kaj al SAT, ĉar en ĝi ekzistas komunisma frakcio. Dieter Rooke estas dumviva membro kaj de UEA, kaj de SES. Li aktivis en la Esperanta Civito kiel senatano de la ruĝa frakcio, kaj kontribuas al la enhavo de Internaciisto per primarksisma kurso kaj per porokazaj raportoj pri politikaj eventoj. De 1993 ĝis 2002 Dieter Rooke estis estrarano de Esperanto-Societo Zuriko. Krome li membris en LF-koop kaj membras en Monda Asembleo Socia (MAS). Li estis membro de Kultura Centro Esperantista (KCE) en La Chaux-de-Fonds. Li apartenas al la estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kiel sola ne-profesia ĵurnalisto, kaj aldone funkcias kiel kasisto de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO). Aldone li estas membro de tutsvisa ĥoro, estrata de Elisabeth de Mestral.

Dieter Rooke partoprenis multajn Universalajn Kongresojn, la lastan en Rejkjaviko (Islando), kaj aliajn E-aranĝojn. Korespondas kun radiostacioj de Havano, Pekino, kaj Varsovio. Li aktivas interrete, kaj fojfoje kontribuis al Vikipedio.

Dieter estas patro de denaska esperantisto, Ciril Läng, nun 35-jara.

Dieter Rooke vivis en kooperativo en Oensingen, Svislando. Inter septembro 2012 kaj sia emeritiĝo jaron poste li vivis kun sia ĉina edzino en la Esperanto-Domo KCE en La Chaux-de-Fonds, Svislando. En novembro 2013 Dieter Rooke translokiĝis kun sia edzino al Interlaken, en kantono Berno.