Vinessa Shaw: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Biografio: plibonigadeto per AWB
Dosiero:Vinessa Shaw 2013.png
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Vinessa Shaw 2013.png|thumb|Vinessa Shaw]]
'''Vinessa Shaw''' (naskiĝis la [[19-an de julio]] [[1976]] en [[Los Angeles]]) estas usona aktorino.
'''Vinessa Shaw''' (naskiĝis la [[19-an de julio]] [[1976]] en [[Los Angeles]]) estas usona aktorino.



Kiel registrite je 22:40, 16 okt. 2018

Vinessa Shaw

Vinessa Shaw (naskiĝis la 19-an de julio 1976 en Los Angeles) estas usona aktorino.

Biografio

Vinessa Shaw, filino de aktorino Susan Damante-Shaw, debutis en la hororfilmo Home Sweet Home en 1981. Ŝi studis en Barnard College, sed ne finis ĝin. Pro ŝia rolo en la sporta komedio Ladybugs (1992), ŝi estis nomumita en 1993 por Young Artist Award. Pro la ludo en fantazia komedio Hocus Pocus (1993) - en kiu ŝi ludis kun Bette Midler kaj Sarah Jessica Parker -, ŝi estis denove nomumita por Young Artist Award en 1994. Same okazis pro la ludoj en televioda serio McKenna (1994) kaj pro gastorolo en televida serio Murder, She Wrote en 1994.

En la aventrua filmo Coyote Summer (1996), Shaw estis unu ĉefrolanto. En Eyes Wide Shut de Stanley Kubrick (1999), ŝi ludis la prostituinon Domino. Pli grandan rolon havis ŝi kun Aaron Stanford kaj Kathleen Quinlan en la hororfilmo The Hills Have Eyes (2006). En la milita dramo Badland (2007), ŝi formis la edzinon de veterano (Jamie Draven), kiun li murdis.

Vinessa Shaw aktivis ankaŭ kiel fotomodelo. Ŝia fratino Natalie Shaw estas same aktorino.

Filmografio (elekto)

  • 1981: Home Sweet Home
  • 1992: Ladybugs
  • 1993: Hocus Pocus
  • 1994: McKenna (televida serio)
  • 1996: Coyote Summer
  • 1998: L.A. Without a Map
  • 1999: Eyes Wide Shut
  • 2000: The Weight of Water
  • 2001: Corky Romano
  • 2002: 40 Days and 40 Nights
  • 2004: Melinda and Melinda
  • 2006: The Hills Have Eyes
  • 2007: 3:10 to Yuma
  • 2007: Badland
  • 2008: Two Lovers
  • 2008: Stag Night