Koncentrejo Dachau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de Kozyra (diskuto); restarigis al la lasta versio de RG72
Etikedo: Amasmalfaro
Linio 10: Linio 10:
|Titolo=<center>koncentrejo Dachau en [[Germanio]]
|Titolo=<center>koncentrejo Dachau en [[Germanio]]
}}
}}
[[dosiero:Dachau wachtower b 1945-04.jpg|eta|<center>gardoturo B de la koncentrejo, aprile 1945]]
[[dosiero:Dachau watchtower b 1945-04.jpg|eta|<center>gardoturo B de la koncentrejo, aprile 1945]]
La '''koncentrejo Dachau''' {{prononco|DAĥaŭ}} - [[germane]] ''Konzentrationslager Dachau'', mallonge '''KZ Dachau''', ekzistis inter la 22-a de marto 1933 ĝis la liberiĝo de la tie malliberigitoj fare de la 7-a, "eŭropa", unuego de la [[usona armeo]] la 29-an de aprilo 1945. La [[naziismo|nazia]] reĝimo de [[Adolf Hitler]] ĝin starigis jam malmultajn semajnojn post akaparo de la potenco en Germanio. Estis la unua seninterrope aktiva [[nazia koncentrejo]] kaj tial iĝis unu el la plej konataj [[koncentrejo]]j de la diktatura reĝimo. Per sia aktiva periodo de pli ol 12 jaroj ĝi funkciis pli ol duoble longan tempon ol la plej multaj [[Listo de naziaj koncentrejoj|pli postaj naziaj koncentrejoj]].

Kiel registrite je 11:19, 28 okt. 2018

Koncentrejo Dachau (Germanio)
Koncentrejo Dachau (Germanio)
DEC
gardoturo B de la koncentrejo, aprile 1945

La koncentrejo Dachau [DAĥaŭ] - germane Konzentrationslager Dachau, mallonge KZ Dachau, ekzistis inter la 22-a de marto 1933 ĝis la liberiĝo de la tie malliberigitoj fare de la 7-a, "eŭropa", unuego de la usona armeo la 29-an de aprilo 1945. La nazia reĝimo de Adolf Hitler ĝin starigis jam malmultajn semajnojn post akaparo de la potenco en Germanio. Estis la unua seninterrope aktiva nazia koncentrejo kaj tial iĝis unu el la plej konataj koncentrejoj de la diktatura reĝimo. Per sia aktiva periodo de pli ol 12 jaroj ĝi funkciis pli ol duoble longan tempon ol la plej multaj pli postaj naziaj koncentrejoj.

La instalaĵo situis proksimume 20 kilometrojn nordokcidente de Munkeno. Unue ĝi servis al malliberigo de politikaj kontraŭuloj de la nazia sistemo. Heinrich Himmler, en 1933 la Reichsführer SS kaj policestro de Munkeno, ordonis ĝian konstruon oriente de la urbo Dachau sur la areo de eksa municia fabrikejo.

Post la disbato de la konkurenca nazia organizaĵo SA en 1934 kadre de la nokto de la longaj tranĉiloj, Himmler planis pligrandigon de la koncentrejo. En 1937 komencis la pligrandigaj konstrulaboroj. La organiza strukturo estis modelo por multaj aliaj pli postaj naziaj koncentrejoj. La reĝimo prezentis ĝin kiel "modelan koncentrejon", ekzemple per plibeligitaj fotoj.

En la koncentrejo edukiĝis kaj trejniĝis la gardistoj kaj funkciigistoj de pli postaj amasmurdaj koncentrejoj. La koncentrejo Dachau mem ne estis ekstermejo, kvankam en neniu alia nazia koncentrejo neniom da homoj murdiĝis individue pro politikaj motivoj.

Post la pogromoj de novembro 1938 pli kaj pli malliberiĝis ankaŭ judoj kaj aliaj persekutitoj, kaj post la komenciĝo de la Dua Mondmilito aldoniĝis homoj el la nazie okupitaj regionoj de orienta Eŭropo. Kiel "modela koncentrejo" la ejo estis la unua loko en Nazia Germanio, en kiu SS-komandisto estis la sola decidanto kaj ĉiu ĝenerala juro ne validis: kreiĝis "ŝtato en ŝtato", en kiu arbitre kaj sen ajna atento de homaj rajtoj aŭ naciaj leĝoj malliberiĝis, persekutiĝis kaj murdiĝis homoj.

El la sume almenaŭ 200 000 malliberigitoj en Dachau surloke mortis proksimume 41 500.[1] Multaj pliaj tamen fortransportiĝis al la ekstermejoj kaj tie mortis.

propaganda foto: koncentrejo Dachau, malliberuloj dum la nomalvoko la 28-an de junio 1938
propaganda foto: Heinrich Himmler (dua de maldekstre) kaj – apud li – Rudolf Heß (dua de dekstre) dum inspektado de la koncentrejo en 1936
  1. informo pri la surlokaj murditoj per la nuna koncentreja memorejo