Georgo K. Davidov: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{informkesto homo}} |
|||
[[Dosiero:Georgo Davidov 1910.jpg|thumb|Georgo Davidov ĉ. 1910]] |
|||
[[Dosiero:Georgo_Davidov.jpg|thumb|right|Poŝtkarto de Davidov kun reklamo pri lia giganta Esperanto-kolekto]] |
|||
'''Georgo K. DAVIDOV''' (naskiĝis [[1879]] en [[Armavir]] ([[Norda Kaŭkazio]])) estis [[rusia esperantisto]], [[armeno]]. |
'''Georgo K. DAVIDOV''' (naskiĝis [[1879]] en [[Armavir]] ([[Norda Kaŭkazio]])) estis [[rusia esperantisto]], [[armeno]]. |
||
Kiel registrite je 08:35, 2 nov. 2018
Georgo K. Davidov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1878 (145-jaraĝa) en Armavir |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 4337 |
Georgo K. DAVIDOV (naskiĝis 1879 en Armavir (Norda Kaŭkazio)) estis rusia esperantisto, armeno.
Al Esperanto li aliĝis en 1892. En 1903 li venis al Saratov (Ruslando) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905-1907 Davidov subtenis multajn Esperanto-gazetojn, eldonis propagandajn broŝurojn kaj sigelmarkojn kaj esperantigis kelkajn literaturaĵojn el kaŭkazaj lingvoj.
Plej konata li estas pro sia unika Esperanto-biblioteko, por kiu li penis akiri ĉion presitan en aŭ pri Esperanto. En Berlin 1908 kaj en Wolfenbüttel 1911 estis eldonita kompleta katalogo de la biblioteko de Davidov. La biblioteko de Davidov mem perdiĝis post la oktobra revolucio en la frua epoko de Sovetunio.
Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de Davidov pri eldonitaj Esperanto-lernolibroj, originala kaj tradukita Esperanta literaturo ("titolaroj") kaj pri Esperanto-gazetaro.
Tradukoj
- V. Papazjan: Morituri te salutant, armena rakonto. Budapeŝto: Nagy, 1907. 13 paĝoj (Esperanta Universala Biblioteko 2.)
- A. Agaronjan: Guteton da lakto, armena rakonto. Budapeŝto: Nagy, 1907. 10 paĝoj (Esperanta Universala Biblioteko 3.)
- La jukagiroj, etnografia skizo. Budapeŝto: Nagy, 1908. 8 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 5.)
- Ĉerkesaj rakontoj. Budapeŝt: Nagy, 1908. 8 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 6.)
- Ajcatur, armena fabelo. Budapeŝto: Nagy, 1908. 14 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 9.)
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Georgo Davidov en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Georgo Davidov en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Plano 1914 eldoni kvin broŝurojn pri Esperanto kaj Blinduloj, Vegetarismo, Kristanoj Unuiĝoj, Pacifismo, Virinoj