Petro De Smedt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Poligloto
e Kategorio Poliglotoj
Linio 54: Linio 54:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1934]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1934]]
[[Kategorio:Muzikistoj laŭ instrumentoj, ĝenroj kaj landoj]]
[[Kategorio:Muzikistoj laŭ instrumentoj, ĝenroj kaj landoj]]
[[Kategorio:Poliglotoj]]

Kiel registrite je 16:50, 10 nov. 2018

Petro De Smedt
Naskiĝo 4-an de majo 1934
en Dendermonde
Nacieco flandro
Sukcesis kiel vortaristo
Artista nomo Petro Desmet'
vdr

Pierre DE SMEDT, esperantigite de li mem al Petro DE SMEDTPetro DESMET' (naskiĝis la 4-an de majo 1934 en Sint-Gillis, nun distrikto de Dendermonde) estas belga (flandra) filologo, komputila lingvisto, Esperanto-vortaristo, muzikisto (kariljonisto) kaj matematikisto. Lia edzino estis japana universitata profesoro[1]. En Esperantio li estas ĉefe konata pro lia studo pri la tradukoj en Esperanto de la verkaro de la fama flandra poeto Guido Gezellle kaj pro la "Nederlanda Bibliografio" pri la tradukoj en Esperanto de la nederlandlingva literaturo inter 1902-1972.

Profesia vivo

De Smedt kiel junulo akiris la diplomon de bakalaŭro en la sciencoj kaj matematiko kaj poste instruis dum kelkaj jaroj. Ekde 1965 ĝis 1985 li laboris kiel direktoro pri poroficeja kapabligo en komputilfirmao en Bruselo. Ĉar li tre interesiĝas pri muziko, kaj precipe pri kariljonoj, li enskribis sin en la fama kariljon-lernejo de Meĥleno, sukcesis, kaj poste iĝis kariljonisto de la urboj Aalst kaj Dendermonde ĝis 1999. Intertempe li studis orientan filologion en la universitato de Gento kaj ĝeneralan filologion kaj komputilan lingvistikon en la universitato de Antverpeno kaj en tiuj ĉi fakoj magistriĝis.

Petro De Smedt kaj Esperanto

En 2004 aperis lia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands (dudirekta nederlanda-esperanta) riĉa je esprimtradukoj, la ĝis nun plej detala tiuspeca Esperanto-vortaro de la nederlanda. ISBN 90-77066-12-8.

En 2005 sekvis "Zakwoordenboekje" (poŝvortareto), Esperanto - Nederlands, Nederlands - Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 123 p. ISBN 90-77066-16-0).

Samjare kaj sameldoneje aperis lia nederlanda traduko de la Fundamento de Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 135 p. ISBN 90-77066-19-5).

Lia "Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo" kun enkonduko de William Auld (Dendermonde 1972, 239 p.) ĝis hodiaŭ estas la baza kaj gvida referenc-verko pri la temo

Li estas kunaŭtoro (kune kun Jozefo Horvath) de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2012, 800 p. ISBN 978-9077066-48-5).

De Smedt verkis plurajn artikolojn [2] pri bibliografiaj, terminologiaj kaj vortaraj temoj, ekzemple en Heroldo de Esperanto kaj en la nederlanda kaj germana naciaj Esperanto-periodaĵoj. Li estas regula kunlaboranto de la magazino Monato.

Poligloto

Li verkas kaj parolas sep lingvojn inter alie la japanan kaj ĉinan, pristudis dek lingvojn kaj komprenas ĉirkaŭ 30 lingvojn[1].

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Esperanto, Info-Post, OLV College Halle, p. 14, 14-a jarkolekto, n-ro 3, januaro 1990.
  2. ekzemple 1977 : La tradukita nederlanda literaturo (en : Esperanto Vandaag)