Futbalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6: Linio 6:
| disciplinoj =
| disciplinoj =
| konkurso1 = [[Futbala Mondpokalo]] (FIFA World Cup)
| konkurso1 = [[Futbala Mondpokalo]] (FIFA World Cup)
| konkursojaro1 = unuafoje en [[Futbala Mondpokalo 1930|1930]]
| konkursojaro1 = unuafoje en [[Futbala Mondpokalo 1930|1930]] (viroj)
| konkurso2 = [[Somera Olimpiko|Olimpika turniro]]
| konkurso2 = [[Somera Olimpiko|Olimpika turniro]]
| konkursojaro2 = unuafoje en [[Somera Olimpiko 1900|1900]]
| konkursojaro2 = unuafoje en [[Somera Olimpiko 1900|1900]]

Kiel registrite je 21:52, 10 nov. 2018

Futbalo
futbala ludo
futbala ludo
speco de sporto • teama sportoolimpika sporto • spektakla sporto • pilkosporto
sporta industrio
Fakoj
<mankas>
Kulminaj konkursoj
Futbala Mondpokalo (FIFA World Cup) unuafoje en 1930 (viroj)
Olimpika turniro unuafoje en 1900
Internacia federacio
Nomo: Federacio Internacia de Futbalo (FIFA)
Fondita: 21-an de majo 1904
TTT: www.fifa.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Futbalo
vdr
Tablofutbalo

Futbalo (aŭ asocia piedpilkadopiedpilkadopiedpilkludo) estas sporto el la familio de la piedpilkadoj, kaj estas la plej internacie konata kaj praktikata sporto el tiu familio. Tial oni ofte uzas "piedpilkado" sinekdoke por "futbalo".

Ĝi estas ludata sur ortangula kampo inter du dekunuhomaj teamoj. La celo estas enigi la pilkon, ne uzante la brakojn (jen per la kapo, jen per la brusto, sed ĉefe per la piedoj), en la golejon defendatan de golulo de la kontraŭa teamo.

Laŭ studo farita de la Federacio Internacia de Futbalo (FIFA), publikigita en 2001, oni taksas pli ol 240 milionoj la nombron da homoj kiuj ofte ludas futbalon en pli ol 200 landoj tutmonde. En multaj partoj de la mondo — ĉefe en Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko — futbalo elvokas egajn pasiojn kaj ludas gravan rolon en la vivo de fervoruloj, lokaj komunumoj, kaj eĉ nacioj. Pro tiu entuziasmo, oni ofte diras, ke ĝi estas la plej populara teamsporto tutmonde.

Historio

Futbalpilko uzita dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.

Fruaj formoj de futbalo

En la 2-a jarmilo a.K. oni ludis en Ĉinujo futbalsimilan ludon nomitan cùjū 蹴鞠 (prononcu "cuĝü": "cù 蹴" = puŝi perpiede; "jū 鞠" = pilko). Ne plu estas konataj la tiamaj reguloj de la ludo. Tamen oni certas, ke ĝi utilis al militista trejnado de la soldatoj. En la dinastio Zhou la ludo disvastiĝis en la popolo kaj per reguloj oni provis limigi krudecon kaj perforton. La pilko estis kudrita el ledpecoj kaj plenigita de plumoj aŭ bestharoj. De la dinastio Qin ĝis la dinastio Sui pli kaj pli ŝatiĝis futbalo. Inter la jaroj 220 kaj 680 oni inventis aerplenigitan pilkon kaj difinis futbalajn regulojn kiel golejojn, golprotektistojn, ktp. Ĉirkaŭ 100 jarojn poste la ludo preskaŭ tute forgesiĝis.

El la antikva Grekujo konserviĝis bildoj de futbalo sur reliefoj kaj vazoj, ĉefe el Sparto, kie fizika trejnado estis alte taksata. Ankaŭ la antikvaj Romianoj pilkoludis, simile al la ĉina cùjū por soldata trejnado.[1]

Mezepoko

Futbalo en Florenco en la 17-a jarcento

En la frua mezepoko oni ludis en Anglujo praan formon de la nuna futbalo. Tiam du vilaĝoj provis enirigi la pilkon en la vilaĝan pordegon de la kontraŭuloj. La ludkampo ĉiam situis inter du vilaĝoj, eĉ se la distanco inter ili estis plurkilometrojn granda.

Pro la malkovro de Ameriko la eŭropanoj kontaktiĝis kun la mezamerika pilkoludo, kiu havis longan tradicion el diversaj kulturoj kaj parte religian aŭ justican funkcion kaj estis ludataj en imponaj stadioj.

La rekta praulo de la ludo estis unuafoje menciita en 1175 en Anglio, laŭ kiu la junuloj marŝis sur apudurban kampon je la fasta mardo por ludi per pilko. La angla vorto football aperas unuafoje en 1486. La ludo ne havis regulojn, difinitan areon, tiel oni ofte ludis per golejoj troviĝantaj je 4–5 km. Pro la perforteco de la ludo, malpermesis ĝin Eduardo la 2-a en 1304 kaj poste aliaj reĝoj ripete. Ĉar la futbalo travivis ĉiun malpermeson, Jakobo la 1-a jam instigis en 1603 por la ludo.

Kvankam Anglujo estas konata kiel patrujo de futbalo, ekzistis batalludoj similaj al la pilkopuŝado ankaŭ en Francujo kaj Italujo. Ekde la 15-a jarcento oni ludis en Florenco ege krudan piedpilkoludon, la Calcio Storico ("futbalo historia"). Scaino skribis en 1555: "Al la kuranto, kiu trakuras la kampon kun la pilko enmane, iuj fortuloj preparu la vojon, por ke li kuru senĝene. Se tamen granda amaso atakus lin, li malrapidu kaj ... puŝu la pilkon, kaj tion li povos fari pli rapide per puŝo de la piedo ol per iu ajn alia maniero, ĉar tia puŝo estas pli sekura."

19-jarcentaj radikoj de la nuntempa futbalo

La unua internacia ludo okazis en Glasgow en la jaro 1872 (gazeta desegnaĵo)

La unuaj futbalkluboj fondiĝis en ĉ. 1820, Anglio.

En 1848 studentoj de la Universitato de Kembriĝo verkis la unuajn futbalreguloj. Laŭ tiuj skipo konsistis el 15 ĝis 20 ludantoj. En la jaro 1857 kriketo-ludantoj kreis la unuan oficialan futbalklubon de la mondo, la FC Sheffield.

Oni konsideras nuntempe Anglujon la patrujo de futbalo interalie, ĉar fondiĝis en 1863 en Londono la The Football Association (FA), la unua moderna futbala asocio, kiu kreis kompletan regularon kaj evoluigis la sporton.

En 1870 la FA limigis la nombron de ludantoj al dek unu. Unu jaron poste la asocio malpermesis al ĉiu ludanto, krom la golulo tuŝi la pilkon permane. En 1872 oni difinis la grandecon de la pilko. Per tiuj reguloj futbalo distanciĝis pli kaj pli de la tiam multe pli disvastiĝinta rugbeo.

En 1872 okazis la unua oficiala internacia ludo en Glasgovo inter Skotlando kaj Anglujo (rezulto 0:0). Samjare okazis ankaŭ la unua nacia konkurso, la FA Cup. Du jarojn poste estiĝis la arbitracianto, kiu gvidis kiel la ludon senpartie.

Mezuroj de futbalkampo

Reguloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reguloj de futbalo.

La ĝeneralaj reguloj de futbalo sur libera kampo estas jenaj: oni ludas sur ortangula libera kampo. Ĉe profesia futbalo la surfaco konsistas el razeno, malofte el malmola surfaco, sed pli kaj pli ofte el artefarita razeno.

La longecoj de la mallongaj flankoj (golejlinioj) estu inter 45 kaj 90 metroj, tiuj de la longaj flankoj (flanklinioj) inter 90 kaj 120 metroj (kutimaj mezuroj estas 68 metroj je 105. Tiuj longecoj estas ekde 2008 devigaj ĉe internaciaj ludoj[2]). La ludkampo estas limigita de blankaj linioj, kutime el kalko. Ĉiu linio estu maksimume dek du centimetrojn larĝa.

Meze de la mallongaj flankoj staras po unu golejo, kiu konsistas el du fostoj, ligitaj per trabo. La distanco inter la enaj flankoj de la fostoj estu 7,32 metroj. La malsupra parto de la trabo estu je 2,44 metroj de la grundo. La golejoj havu retojn por kapti la pilkon kaj montri sukcesan golon.

La pilko estu ronda kaj el taŭga materialo, kiel ekzemple ledo.

Taktiko

taktika poziciigo 3-2-3-2, ruĝe la atakantoj, blue la defendantoj, grize la golisto

Parto de la ludtaktiko estas la planita kunludado de la diversaj skipanoj, poziciigo sur la ludkampo kaj laŭvica defendo kaj atako. La taktiko dependas de la forto de la kontraŭa skipo, de la ludevoluo kaj de interŝanĝo de skipanoj pro vundiĝo aŭ malpermesiĝo.

La anoj de skipoj havas diversajn funkciojn kaj poziciojn sur la kampo kaj ĉefe defendantoj klopodas malpermesi la liberan aliron de kontraŭaj atakantoj, dum avanuloj klopodas aliri proksime de la kontraŭa golejo por fari golon. Plej verŝajne avanuloj estas plej popularaj futbalistoj, dum foje goluloj povas "savi la vivon" de matĉoj kaj ĉampionadoj, ekzemple kaze de preskaŭ fina kontraŭa golklopodo aŭ postfinaj punŝotoj.[3]

Internacia federacio

Kontinentaj konfederacioj

Turniroj

por viraj teamoj

por virinaj teamoj

kaj kiel ekzemplo por monda turniro por neplenkreskuloj

Landaj ligoj

Famaj ludistoj

Brazila poŝtmarko de 1969 rememoriga de la milo da goloj fare de Pelé; kiu aparte siatempe iel apogis esperanton.
Dosiero:DFB-Pokal 2007 Nürnberg.jpg
La pokalo de la DFB

Futbala terminaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Suetonio: De Vita Caesarum Liber II – Divus Augustus 83.1.3. Exercitationes campestres equorum et armorum statim post civilia bella omisit et ad pilam primo folliculumque transit. („Tuj post la civitanaj militoj li (Aŭgusto Cezaro) ĉesigis la rajdan kaj armilan trejnadon kaj turniĝis unue al ludoj per grandaj kaj malgrandaj pilkoj.“ – Ĉu tamen la pilkoj estis puŝitaj perpiede ne menciiĝis.
  2. IFAB legt Torlinien-Technologie auf Eis“, raporto de la Fifa pri la kunveno de IFAB, dum kiu estis decidita la mezuroj.
  3. Rekomendinda termino ĉe Tibor Újlaky-Nagy, vidu ĉe Referencoj
  4. el Tibor Újlaky-Nagy, La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 [www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf] citita en Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 14.
  5. same

Referencoj

  • Tibor Újlaky-Nagy, La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 [www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf]

Bibliografio

  • Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 13-15.

Eksteraj ligiloj



in van Persie]]

Futbala terminaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. el Tibor Újlaky-Nagy, La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 [www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf] citita en Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 14.
  2. same

Referencoj

  • Tibor Újlaky-Nagy, La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 [www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf]

Bibliografio

  • Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 13-15.

Eksteraj ligiloj