Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 17: Linio 17:
{{projektoj|wikisource=Aŭtoro:Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko}}
{{projektoj|wikisource=Aŭtoro:Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko}}


=== Eksteraj ligiloj ===
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.esperanto.net/literaturo/noveloj/01.html ''En la tombo''] ([http://eo.wikisource.org/wiki/En_la_tombo en Vikifontaro])
*[http://www.esperanto.net/literaturo/noveloj/01.html ''En la tombo''] ([http://eo.wikisource.org/wiki/En_la_tombo en Vikifontaro])
*[http://www.esperanto.org/Ondo/R-borovk.htm Recenzo pri ''En la tombo'']
*[http://www.esperanto.org/Ondo/R-borovk.htm Recenzo pri ''En la tombo'']

Kiel registrite je 12:59, 12 nov. 2018

Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko
Persona informo
Aliaj nomoj Enbe el Odeso
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1863 (1863-08-15)
en Krimeo
Morto 7-an de februaro 1913 (1913-02-07) (49-jaraĝa)
en Simferopolo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Q104451612
Patrino Q104451624
Edz(in)o Antonina Justinovna Borovko-Ĉajkovskaja
Infano Nina Borovko-Langlet
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 1058
vdr

Nikolaj Afrikanoviĉ BOROVKO (ruse Николай Африканович Боровко) (naskiĝis 1863 en Zastavne (Volina gubernio, Ukrainio), mortis 1913 en Simferopolo (Krimeo, Ukrainio) estis unu el la unuaj pioniroj de la Esperanto-movado en Rusio.

Li ricevis militistan edukon, sed la aresto kaj ekzilo en Zajsan (Siberio) interrompis lian karieron. Plue li laboris nur kiel privata instruisto kaj ĵurnalisto. Borovko iĝis esperantisto en la ekzilo en la unuaj jaroj de Esperanto-movado (en 1889). Post la ekzilo, li loĝis en Odeso kaj tie vigle partoprenis la propagandon de Esperanto.

Li tradukis na La ŝtona gasto de Puŝkin (1895), kunlaboris en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia kaj redaktis Jarlibron Esperantistan (Uppsala, 1897). En 1988 Herbert Mayer, direktoro de Esperantomuzeo en Vieno retrovis kaj publikigis la novelon (20 paĝan) En la Tombo, redaktitan en la jaro 1892. Tiu novelo estas unu el la plej fruaj prozaj literaturaĵoj en Esperanto.

Laŭ demando de Borovko, Zamenhof skribis al li en 1895 (?) sian faman leteron pri la deveno de Esperanto.

En 1895, edziĝinte kun la esperantistino Antonina Ĉajkovskaja, Borovko transloĝiĝis Peterburgon kaj tie daŭrigis sian Esperanto-agadon. Post eksiĝo de F. Kanaloŝŝy-Lefler, Borovko estis elektita prezidanto de la Societo Espero 1896-1897. En 1911-1912 Borovko energie disputis kontraŭ Gaston Moch por fonetika skribado de propraj nomoj en Esperanto.

Li estas bopatro de Valdemar Langlet, kiu estis edzo de Nina Borovko-Langlet.

Pseŭdonimo de Borovko estis Enbe.

La rakonton "En la tombo" tradukis en la ukrainan Viktor Pajuk (Ĉas i Podiji, 2005, n-ro 15).

Eksteraj ligiloj