Halina Gorecka: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto homo}}
'''Halina GORECKA''' estas sovetia kaj [[Rusio|ruslanda]] esperantistino. Ŝi naskiĝis en [[Kazaĥstano]], ricevis matematikan kleron en la [[Urala Ŝtata Universitato]] ([[Sverdlovsk]], nun [[Jekaterinburg]]). Gorecka oficis kiel inĝeniero pri komputado en granda projekta firmao kaj nun (2009) estas eldonisto.
'''Halina GORECKA''' estas sovetia kaj [[Rusio|ruslanda]] esperantistino. Ŝi naskiĝis en [[Kazaĥstano]], ricevis matematikan kleron en la [[Urala Ŝtata Universitato]] ([[Sverdlovsk]], nun [[Jekaterinburg]]). Gorecka oficis kiel inĝeniero pri komputado en granda projekta firmao kaj nun (2009) estas eldonisto.


Linio 17: Linio 18:
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Halina Gorecka en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Halina Gorecka en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)


{{bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Gorecka, Halina}}
{{Vivtempo|Gorecka, Halina}}


[[Kategorio:Esperantistoj de Rusio]]
[[Kategorio:Rusiaj esperantistoj]]
[[Kategorio:FAME-premiitoj]]
[[Kategorio:FAME-premiitoj]]

Kiel registrite je 07:26, 13 nov. 2018

Halina Gorecka
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1959 (1959-11-06) (64-jaraĝa)
en Kazaĥio
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Kaliningrado
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Urala Federacia Universitato
Familio
Edz(in)o Aleksander Korĵenkov
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Halina GORECKA estas sovetia kaj ruslanda esperantistino. Ŝi naskiĝis en Kazaĥstano, ricevis matematikan kleron en la Urala Ŝtata Universitato (Sverdlovsk, nun Jekaterinburg). Gorecka oficis kiel inĝeniero pri komputado en granda projekta firmao kaj nun (2009) estas eldonisto.

Gorecka lernis Esperanton en 1979. Poste ŝi movadumis kiel sekretario kaj prezidanto de la Sverdlovska Esperanto-Klubo, prezidanto de la Urala Esperanto-Komitato kaj de la Urala Esperantista Societo (UES), vicprezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU) (1994-1995) kaj estis la unua redaktoro de Bulteno de REU. Ŝi estis organizanto de multaj renkontiĝoj kaj konferencoj en Uralo kaj peranto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj reprezentanto de Monda Turismo en Ruslando. Gorecka ankaŭ estis ĵuriano en Belartaj Konkursoj de UEA. Ekde 1982 senŝanĝa direktanto de la Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) kaj de la Urala libro-servo (ULS). Ruslanda peranto de pluraj esperantaj gazetoj. Verkis multajn artikolojn kaj recenzojn en la esperanta kaj landa gazetaro. Oficiala eldonanto de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo de Esperanto. Eldonis kun la edzo (Aleksander Korĵenkov) pli ol 70 librojn kun diversaj eldonmarkoj (Sezonoj k.a.). Redaktoro de Ruslanda Esperantisto kaj de Ekzakte.

Pro sia agado, ŝi kune kun sia edzo ricevis en 2010 la FAME-premion.

Verkoj (elekto)

  • Katalogo de esperantaj kaj interlingvistikaj libroj eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio, kompilis Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. 3-a eldono Jekaterinburg: Sezonoj 1999, 26 p. (Kolektiva Esperanto-Biblioteko) (1-a eld. 1991)

Literaturo

Eksteraj ligiloj