Confédération Générale du Travail: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:
{{Francaj sindikatoj}}
{{Francaj sindikatoj}}


[[Kategorio: Sindikatoj]]
[[Kategorio: Francaj sindikatoj]]

Kiel registrite je 14:25, 14 nov. 2018

La Confédération Générale du Travail (CGT), kio en Esperanto signifas Konfederacio Ĝenerala de la Laboro (KĜL), estas sindikata alianco en Francujo, kiu subtenas la politikon de la Franca Komunista Partio.

Historio

La sindikato estis kreata kadre de la laborista movado fine de Septembro 1895 sekve de kongreso, en kiu kunfandiĝis du socioj reprezentantaj laborantojn. En la jaroj de fin de siècle ĝis la komenco de la Unua Mondmilito la CGT estis la ununura sindikata federacio organizata en la franca respubliko. Ĝi havis reformeman, pli dekstran kaj revolucieman, pli maldekstran flankoj. En 1921 la sindikato partiĝis: La moderaj sindikatistoj restis en la CGT kaj la ĝistiamaj maldekstruloj de CGT kreis novan sindikaton nomitan Confédération Générale du Travail Unitaire (CGTU), en Esperanto: Konfedercio Ĝenerala de Unueca Laboro (KĜUL). Sed en 1934 CGTU realiĝis al CGT pro la komuna batalo kontraŭ la ekstremaj dekstruloj. En la tempo de la Reĝimo de Vichy ĉiuj sindikatoj estis malpermesataj, sed CGT sekrete reformiĝis subtenante la rezistencon kontraŭ la diktatoreco.

Ankaŭ post la Dua Mondmilito CGT estas unu de la plej gravaj sindikatoj en Francujo, kvankam ĝi ne plu havas monopolon similan al tiu, kiun ĝi havis dum la komenca tempo de ĝia ekzisto. En 1950 ĝi ankoraŭ estis elektata de 56,5% da voĉoj en la socia baloto, sed ĝi pli kaj pli perdis potencon, kaj en 1980/1 ĝiaj voĉoj nur estis 34,6% de la tuta voĉaro.[1]

Hodiaŭa Signifo

En la sociaj elektoj de la francaj sindikatoj de 2008, CGT akiris 34,0% da voĉoj kaj do estas la plej forta sindikato laŭ voĉoj.[2] Laŭ la nombro da membroj, tamen, ĝi nur estas la dua plej granda sindikato kun 700 000 anoj post la Confédération française démocratique du travail (CFDT) havanta 800 000 membrojn.

Referencoj

  1. Schild, J.; Uterwedde, H.: Frankreich. Politik, Wirtschaft, Gesellschaft. 2-a eldono: Aprilo 2006. Publikigita en 1997. Ligilo: http://books.google.de/books?id=iYjtWvO_AHMC&pg=PA248&lpg=PA248&dq=cgt+frankreich&source=bl&ots=18vViPnjVP&sig=4N59LlficYCvKa_7RSpyyv4AeEU&hl=de&sa=X&ei=6ZA1U-TYN42HswaFuoHYDA&sqi=2&ved=0CGwQ6AEwCQ#v=onepage&q=cgt%20frankreich&f=false. Vidita la 28-an de Marto 2014.
  2. cgt.fr: Elections prud’homales 2008. Consultez les résultats. Publikigita la 5-an de Decembro 2008. Ligilo: http://www.cgt.fr/spip.php?page=article_dossier1&id_article=35428. Vidita la 28-an de Marto 2014.