Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:
* ICOMOS -principoj por la protektado kaj la konservado / restarigo de pentroartaj muraĵoj;
* ICOMOS -principoj por la protektado kaj la konservado / restarigo de pentroartaj muraĵoj;
* Rekomendo 898 ([[1980]]) rilate al la memorigaj monumentoj de kiuj la funebra heredaĵo.
* Rekomendo 898 ([[1980]]) rilate al la memorigaj monumentoj de kiuj la funebra heredaĵo.

== Referencoj ==


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
(angla, franca) [https://www.icomos.org/fr/ Oficiala retejo de ICOMOS]
(angla, franca) [https://www.icomos.org/fr/ Oficiala retejo de ICOMOS]
== Referencoj ==
<references />
[[Kategorio:Internaciaj organizaĵoj]]
[[Kategorio:Internaciaj organizaĵoj]]
[[Kategorio:Unesko]]
[[Kategorio:Unesko]]

Kiel registrite je 17:26, 20 nov. 2018

ICOMOS-logo.
ICOMOS-logo.

La ICOMOS (La Internacia Konsilio sur Monumentoj kaj Ejoj) estas internacia NRO kiu okupiĝas pri la konservado de kulturaj monumentoj kiel ekzemple konstruaĵoj, historiaj urboj, kulturaj pejzaĝoj kaj arkeologiaj trovejoj.

ICOMOS estis fondita en 1965 kaj estas sbudividita en naciaj komitatoj. Ĝi formas reton de spertuloj en la kampo de historio, arkeologio, antropologio kaj urba planado. Ekzistas pli ol 7000 membroj en pli ol 110 landoj. La ĉefsidejo troviĝas en Parizo.

ICOMOS estas unuavice konata kiel konsulta instanco por UNESKO en la kampo de la kultura heredaĵo kiu troviĝas jam aŭ estas nomata por troviĝi sur la monda heredaĵo-listo. Alia grava aktiveco estas la akcelo de la publika intereso pri la konservado de monumentoj, ekzemple organizante ĉiujare la Internacian Tagon de Monumentoj (la 18-a de aprilo). Ĝi ankaŭ antaŭenigas la interŝanĝon de scioj inter internaciaj fakuloj kaj donas trejnadon kaj konsilojn.

ICOMOS instigas lokajn homojn, individue aŭ kolektive, pripensi la gravecon de la kultura heredaĵo en ilia vivo kaj komunumoj. Ĝi ankaŭ instigas antaŭenigi la konscion pri ĝia diverseco kaj vundeblo kaj la necesajn klopodojn por ĝia konservado kaj protekto[1].

ICOMOS estas partnero en la Internacia Komitato de la Blua Ŝildo, kiu funkcias por protekti la kulturan heredaĵon de la mondo minacata pro militoj kaj naturaj katastrofoj.

Listo de la ĉartoj adoptitaj de la ĝenerala asembleo de la ICOMOS

  • 1964 : Internacia ĉarto pri la konservado kaj la restarigo de monumentoj kaj ejoj (Ĉarto de Venecio);
  • Eŭropa ĉarto por la arkitektura heredaĵo (oktobro 1975)
  • Ĉarto de historiaj ĝardenoj (Ĉarto de Florenco);
  • Internacia ĉarto por la protektado de historiaj urboj (Ĉarto de Vaŝingtono) kiel kompletigo de la Ĉarto de Venecio.
  • Internacia ĉarto por la mastrumado de arkeologia heredaĵo[2]
  • Konvencio pri la protektado de subakva kultura heredaĵo (1996);
  • Internacia ĉarto de la kultura turismo (en rilato al daŭrebla turismo)
  • Sekvendaj principoj por la konservado de historiaj strukturoj en ligno;
  • Ĉarto de la konstruita heredaĵo.
  • Ĉarto ICOMOS, principoj por la analizo, la konservado kaj la restarigo de la strukturoj de arkitektura heredaĵo;
  • ICOMOS -principoj por la protektado kaj la konservado / restarigo de pentroartaj muraĵoj;
  • Rekomendo 898 (1980) rilate al la memorigaj monumentoj de kiuj la funebra heredaĵo.

Eksteraj ligiloj

(angla, franca) Oficiala retejo de ICOMOS

Referencoj

  1. (franca) Patrimoine Culturel & Tourisme Durable (Kultura heredaĵo & daŭrebla turismo), ICOMOS, alirite la 20-an de novembro 2018.
  2. (angla) Ĉartoj de ICOMOS