Friederike Caroline Neuber: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:
''Meyers Großes Konversations-Lexikon'', Band 14. Leipzig 1908, p. 539´, kio relegeblas [http://www.zeno.org/nid/20007146892 tie ĉi interrete.]
''Meyers Großes Konversations-Lexikon'', Band 14. Leipzig 1908, p. 539´, kio relegeblas [http://www.zeno.org/nid/20007146892 tie ĉi interrete.]
{{vivtempo|1697|1760|Neuber, Karoline}}
{{vivtempo|1697|1760|Neuber, Karoline}}
{{Commonscat|Friederike Caroline Neuber}}
[[kategorio:Virinoj]]
[[kategorio:Virinoj]]
[[kategorio:Germanaj aktoroj]]
[[kategorio:Germanaj aktoroj]]

Kiel registrite je 17:47, 22 nov. 2018

Dosiero:DBP 1976 908 Friederike Caroline Neuber.jpg
Neuber sur uestgermana poŝtmarko de 1976

Friederike Caroline NEUBER (naskiĝinta la 9-an de marto 1697 en Reichenbach, mortinta la 30-an de novembro 1760 en Dresden-Laŭbegast) estis germana aktorino kaj teatra pionirino.

Vivo

Estante filo de advokato ŝi fuĝis kun la fianculo, la gimnaziulo Johann Neuber, en 1718 al la aktora grupo Spiegelberg'sche Schauspielertruppe en Weißenfels, poste al Haacke-Hofmannsche Truppe kiun novorganizis ŝin en 1725. Kun ĝi ŝi iris al Lepsiko. Estante trupestrino ŝi altiris la plej bonajn talentulojn kaj faris tiutempe malkutimajn kaj furoregajn aferojn. Imitante ideojn de Johann Christoph Gottsched ŝi sukcesis hejmigi la dramon laŭregulan sur germanaj scenejoj. La rolo de amuzisto arlekena, ĝis tiam ŝajne tro grava sur germanaj scenejoj, fare de ŝi detronigitis en 1737. En 1740 ŝi sekvis vokon al Sankt-Peterburgo revenonte baldaŭ al Lepsiko. Ŝi ekkverelis kun Gottsched kaj perfortiĝis malfondi sian societon. Eĉ post novorganizo en 1744 ĝia ekzisto daŭris nur ĝis 1750.

En 1753 ŝi denove intencis ekaktori en Vieno, sed vane. Retiriĝinte komplete disde la teatro ŝi mortis en malriĉeco. En Laubegast artemuloj starigis por ŝi monumenton en 1776 kiu renovigitis en 1852 kaj 1877.

Graveco

La apero de Neuber (germanlingve ŝi konatiĝis kiel Neuberin), de energia kaj klerita virino, estis vera turniĝpunkto en la historio de germana aktoradarto. Doni rajton sian decan al la laŭnorma dramoarto ŝi aŭtomate ankaŭ revoluciigis la ludkvaliton kaj zorgis krome pri plibonigo de kostumoj kaj muziko teatra. Ŝi verkis »Deutsches Vorspiel« (1734) kiu aperis en nova eldono en 1897 en Lepsiko.

Literaturo

  • Reden-Esbeck: Karoline Neuber und ihre Zeitgenossen, Lepsiko 1881

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 539´, kio relegeblas tie ĉi interrete.