Popido: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Franeg (diskuto | kontribuoj)
→‎Aliaj vortaj ŝanĝoj: Fiksis mi malbonan transitivecon de verbo.
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-biologisto +biologo)
Linio 78: Linio 78:
:Ekzemple: ''sciat-ci?'' (ĉu vi scias?)
:Ekzemple: ''sciat-ci?'' (ĉu vi scias?)


* Anstataŭ grek- aŭ latin-devenaj sciencaj vortoj, oni uzu kutimajn vortkunmetaĵojn (''vivêsciencist'' anstataŭ "biologisto").
* Anstataŭ grek- aŭ latin-devenaj sciencaj vortoj, oni uzu kutimajn vortkunmetaĵojn (''vivêsciencist'' anstataŭ "biologo").
* Propraj nomojn, krom pure Esperantaj (ekz: Rusio, Parizo, Afriko ktp), ne dekliniĝas aŭ deriviĝas.
* Propraj nomojn, krom pure Esperantaj (ekz: Rusio, Parizo, Afriko ktp), ne dekliniĝas aŭ deriviĝas.



Kiel registrite je 20:54, 24 nov. 2018

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Popido
idiomo
Esperanto
Denaskaj parolantoj verŝajne neniu
Fremdlingvo / dua lingvo por nekonata sed verŝajne ege malmulte
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en nenie
Reguligita de neniu
Lingvaj kodoj
Angla nomo Popido
Specimeno
Ni sjus naskiĵit liberas. Ni sjus vat nas propras pensês ed ides. Oni devat traktaj same ni sjus.
— Unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
vdr

Popido (la "Popola Idiomo") estas variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (vera nomo, Kamiel Vanhulle), kun kromnomo Manuel Popido, kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom kaj Gavaro (do entute, tri "sociolektoj"). Halvelik ne vere volis krei novan internacian lingvon, sed provis doni al Esperanto la "esprimeblecon de iu dialekto", t.e. malpli prestiĝa variaĵo de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo aŭ malklerulo.

La aŭtoro decidis ne tro tuŝi la vortaron kaj la gramatikon. Tial plejparto el la ŝanĝoj rilatas al finaĵoj, vortetoj kaj tabelvortoj.

Diferencoj inter Esperanto kaj Popido

Literumado

  • Popido konservas la saman alfabeton krom "w", kiu anstataŭas "ŭ". Nova litero "ê" /ə/ (ŝvao) estas enkondukita.
  • Konsonantparoj KV, KZ kaj BS fariĝas respektive KW, GZ kaj PS (akwê, egzempl, apsolute). Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.

Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj

1-regulo

Artikolo "la" fariĝas lo kaj plurale los (ne deklinaciebla).

2-regulo

Substantivoj perdas la finaĵon "o" sen apostrofado. Por belsoneco kiam estas vorto-fina konsonanto-sinsekvo malfacile prononcebla, oni povas aldoni "ê" ("patro" fariĝas patrêpatêr). Por formado de la multenombro oni aldonas "s". Akuzativo "n" ekzistas sed estas ne deviga ĉar la vortordo estas SVO (subjekto - verbo - objekto). Kiam vorto estas plurala kaj akuzativa, la akuzativa "n" antaŭeniras la pluralon (los ĉevalêns).

3-a regulo

Adjektivoj finiĝas per "a" (senŝanĝe). Multenombron kaj akuzativon oni formas kiel por substantivoj.

4-a regulo

Senŝanĝe krom unu, dek, cent, mil kaj miliono kiuj fariĝas respektive won, diks, ĉend, milje, miljun. Estas ne klare ĉu "miljun" estas nedeklinaciebla numeralo aŭ ĉu ĝi povas ricevi pluralon kaj/aŭ akuzativon.

5-a regulo

Pronomoj restas senŝanĝe krom "ili", kiu fariĝas zi (verŝajne el la angla "they" aŭ la germana "sie"). (La duapersona singulara pronomo estas ĉiam ci. Estu uzata sole plurale vi. ) La posesivaj adjektivoj estas jenaj: ma, ca, la, ŝa, ĝa, ona, na, va, za, sa.

6-a regulo

La verbaj finaĵoj estas aj, at, it, ot, ut, u (anstataŭ respektive "i", "as", "is", "os", "us", "u"). La participaj finaĵoj fariĝas and, ind, ond, ad, id, od.

Ekzemple: li manĝat (li manĝas); ni venot (ni venos); zi sit trinkandas (ili estis trinkantaj; vidu sube koncerne la ŝanĝon de la verbo esti)

11-a regulo

Kunmetitajn vortojn oni formas kiel kutime jen sen kunliga vokalo, jen per streketo, jen per kunliga vokalo "ê".

Senŝanĝaj reguloj

  • 7, 8, 9, 10, 12, 13, 14, 15
  • La 16-a regulon oni ne vere bezonas ĉar plejparto el la substantivoj estas skribitaj senpere de finaĵo.

Aliaj gramatikaj diferencoj

  • Verboj "esti" kaj "havi" fariĝas pli mallongaj: saj kaj vaj.
Ekzemple: mi sat (mi estas); zi vut (ili havus)
"ki-" iĝas k
"ti-" iĝas t
"i-" iĝas hi
"nen-" iĝas ni
"ĉi-" iĝas sj
alj- estas enkondukita kiel plenrajta kaj respondas al la neoficiala "ali"-serio de Esperanto.
Finaĵoj ("-u", "-el", "-al","-es" ktp) restas senŝangaj.
Ezemple: tu vir (tiu viro); sjes propraĵ (ĉies propraĵo); kus vars vendat-ci? (kiujn varojn vi vendas?)
  • Aŭ-vortoj malaperas: "antaŭ" fariĝas ante, "hieraŭ" farigas hiere ktp. Sed "aŭ" fariĝas o.
  • Por ne okazigi konfuzon, kelkaj sufiksoj estas modifitaj: -adz ("-ad"), -idj ("-id"), -iĵ ("-iĝ"), -indz ("-ind") kaj ("-ĉj").
  • Oni kiel eble plej ofte evitu mal-vortojn kiam ekzistas samsignifa neologismo (mava prefere ol malbona).
  • Oni uzu ĉu malpli ofte. Anstataŭe, oni kunligu verbon kun ĝia subjekto per streketo.
Ekzemple: sciat-ci? (ĉu vi scias?)
  • Anstataŭ grek- aŭ latin-devenaj sciencaj vortoj, oni uzu kutimajn vortkunmetaĵojn (vivêsciencist anstataŭ "biologo").
  • Propraj nomojn, krom pure Esperantaj (ekz: Rusio, Parizo, Afriko ktp), ne dekliniĝas aŭ deriviĝas.

Aliaj vortaj ŝanĝoj

Krom la ĉi-supre menciitaj ŝanĝoj, la jenaj vortoj ŝanĝiĝas:

  • bonvolu - mi petas: ples
  • ĉar: bikos
  • Fraŭlo - Fraŭlino: Mastrê - Mamzel
  • ĝis: til
  • jam: ŝon
  • jes: da
  • kaj: ed
  • ke: as
  • multe: muĉe
  • ne: nej
  • rapide: preste
  • sata: sjata (por ne konfuzi kun la verbo saj)
  • sed: mo
  • Sinjoro - Sinjorino: Sir - Sirin
  • tamen: toĥ
  • tre: muj
  • ve: laz
  • voto: vjoto (por ne konfuzi kun la verbo "vaj")

Ĉiu alia vorto el PIV estas senŝanga, krom la nemalhaveblaj ortografiaj ŝanĝoj.

Specimenoj

La Espero
Lo esper
Tiu traduko ne plene respektas la ritmon sed nur celas montri specimenon de Popido
En lo mondên venit nova sent,
Tra lo mond irat forta vok;
Per flugils de facila vent
Nun de lok flugu ĝi al lok.
Nej al glav sangên soifanda
Ĝi tirat lo homa famili:
Al lo mond eterne militanda
Ĝi promesat sankta harmoni.
Sub lo sankta signê de lo esper
Kolektiĵat pacas batalandês,
Ed preste kreskat lo afer
Per labor de los esperandês.
Forte starat murs de jarmiljes (aŭ jarmiljeês)
Inter los popols divididas;
Mo dissaltot los opstinas bars, (PS anstataŭ BS)
Per lo sankta am disbatidas.
Sur newtrala lingva fundament,
Komprenande won lo alia,
Los popols farot en konsent
Won granda rond familia.
Na diligenta kolegar
En labor paca nej laciĵot,
Til lo bela sonĝ de lo homar
Por eterna ben efektiviĵot.
Na Patr
Na Patr, ku sat en lo ĉiel,
sankta su Ca nom,
venu Ca reĝec, su Ca vol,
kel en lo ĉiel, tel anke sur lo ter.
Donu al ni hodie na sjutaga pan
ed pardonu al ni nas ŝuldês
kel ni anke pardonat al nas ŝuldandês;
nej konduku ni en tentên,
mo liberigu ni el mavo.
Amen

Ceteraĵoj

En la libro pri Popido, estas kelkaj eraroj fare de la aŭtoro mem pri sia propra lingvo.

Li ankaŭ proponis Normlingva Esperanto, kio rilatus al la neceso realproprigi al Esperanto la literojn kiuj al ĝi "mankas" (y, w, x, q), celante plibone reprezenti la terminologion sciencan de deveno greko-latina. Per tiuj projektoj, li provis disigi la ĉiutagan Esperanton (Popidon) de la scienca Esperanto.

Referencoj