Reĝistro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8: Linio 8:
* '''Internaj reĝistroj''' neatingeblaj por la programistaj komandoj (sed necesaj por plenumo de tiaj komandoj).
* '''Internaj reĝistroj''' neatingeblaj por la programistaj komandoj (sed necesaj por plenumo de tiaj komandoj).
* '''Datumaj reĝistroj''' uzeblaj por manipuli nombrajn valorojn, [[bitĉeno]]jn, [[skribsigno]]jn ktp.
* '''Datumaj reĝistroj''' uzeblaj por manipuli nombrajn valorojn, [[bitĉeno]]jn, [[skribsigno]]jn ktp.
* '''Adresreĝistroj''' entenas [[Ĉefmemoro|ĉefmemorajn]] adresojn kaj estas uzataj en komandoj kiuj atingas la ĉefmemoron malrekte (per [[referenco]] aŭ deŝovo aŭ indico).
* '''Adresreĝistroj''' entenas [[Ĉefmemoro|ĉefmemorajn]] adresojn kaj estas uzataj en komandoj kiuj atingas la ĉefmemoron malrekte (per [[referenco]] aŭ [[Deŝovo (relativa adreso)|deŝovo]] aŭ indico).
* '''Universalaj reĝistroj''' taŭgas kaj por la uzoj datumaj, kaj por la uzoj adresaj.
* '''Universalaj reĝistroj''' taŭgas kaj por la uzoj datumaj, kaj por la uzoj adresaj.
* nurlegaj '''konstantaj reĝistroj''' (entenantaj konstantojn).
* nurlegaj '''konstantaj reĝistroj''' (entenantaj konstantojn).

Kiel registrite je 05:03, 27 nov. 2018

En komputado reĝistro[1][2][3] (aŭ registro[4]) estas peco de la interna memoro de komputila procesoro, ofte havanta la kapaciton de unu memorvorto, uzata por diversaj specialaj celoj (precipe por teni la kurantan valoron de operando aŭ ĝian adreson). Disde ĉelo de la ĉefmemoro la reĝistroj diferencas per pli rapida kaj lakona atingeblo; tamen la nombro de reĝistroj kutime estas negranda. Simpla mikroprocesoro eventuale povas havi unu solan aritmetikan reĝistron; ordinara procesoro kiajn oni uzas en personaj komputiloj, dekkelk; dum la procesoro de servilo povas posedi kelkcent reĝistrojn.

Klasifiko

Unu karakterizaĵo estas la nombro de bitoj, kiujn reĝistro povas enteni; ekz-e «8-bita reĝistro», «32-bita reĝistro» ktp.

Procesoro kutime havas plurajn specojn de reĝistroj por diversaj uzoj:

  • Uzulajn reĝistrojn povas uzi (legi, valorizi) komandoj de uzula programo.
  • Internaj reĝistroj neatingeblaj por la programistaj komandoj (sed necesaj por plenumo de tiaj komandoj).
  • Datumaj reĝistroj uzeblaj por manipuli nombrajn valorojn, bitĉenojn, skribsignojn ktp.
  • Adresreĝistroj entenas ĉefmemorajn adresojn kaj estas uzataj en komandoj kiuj atingas la ĉefmemoron malrekte (per referencodeŝovo aŭ indico).
  • Universalaj reĝistroj taŭgas kaj por la uzoj datumaj, kaj por la uzoj adresaj.
  • nurlegaj konstantaj reĝistroj (entenantaj konstantojn).
  • Vektorreĝistroj (por ekz-e la SIMD-komandoj).
  • Specialaj reĝistroj, indikantaj staton de la rulado, inter ili la reĝistro entenanta la adreson de tuj plenumota komando (IP, angle Instruction Pointer), stakmontrilon, flagreĝistro (entenas interalie bitĉenon pri la rezultoj de ĵusaj komandoj aritmetikaj) ktp.

Notoj

  1. La artikolo «reĝistro» en la Komputada Leksikono.
  2. La artikolo «reĝistro» en ReVo.
  3. Vd en «Komputeko», p. 72.
  4. [1] «registro» en komputila vortaro.