Ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 35: Linio 35:


== Rilataj temoj ==
== Rilataj temoj ==
* [[Germana okupo de Ĉeĥoslovakio]]
* [[Forpelo de ĉeĥoj el Sudetio en la jaro 1938]]
* [[Forpelo de ĉeĥoj el Sudetio en la jaro 1938]]
* [[Elmigrado]]
* [[Elmigrado]]

Kiel registrite je 01:45, 1 dec. 2018

Transporto de ellandigitaj ĉeĥaj germanoj post la dua mondmilito

Deviga ellandigo de germanoj estas unu el markigoj por amasaj deportadoj de la germana loĝantaro el Ĉeĥoslovakio, precipe el teritorio de Sudetio, kiu okazis post la dua mondmilito en la jaroj 1945 - 1946.

Diversaj markigoj

Plimulto de loĝantoj kaj politikistoj de Ĉeĥio, same kiel nuntempa ĉeĥa kaj iama komunista historiografio, uzas terminojn forŝovoellandigo. La ellandigitaj germanoj, kies parolisto prezentiĝas precipe Sudetgermana samlandana unuiĝo (ger. Sudetendeutsche Landsmannschaft), parolas pri forpelo (ger. Vertreibung). La kaŭzo de tiu ĉi duebleco estas, ke nuntempe neke en la ĉeĥa nek en la germana ekzistas por tiuj ĉi deportadoj sensigna markigo: kiu parolas pri la ellandigo, estadas aŭtomate markata kiel ties pledanto, kiu pri forpelo, kiel ties kritikisto. Por pleneco necesas aldoni, ke en la angla oni uzas por deportadoj esprimon transfer (tiun ĉi esprimon uzas ankaŭ deklaro de Potsdam), sed kiu ne havas en la ĉeĥa en tiu ĉi kunteksto respondantan ekvivalenton - sole proksimume respondas al ĝi esprimo transŝovo. La ĉeĥa-germana deklaro uzas vortokunigon "postmilita forpelo, samkiel ankaŭ deviga ellandigo" (en la germana versio de la teksto „Vertreibung sowie zwangsweise Aussiedlung“).

La estiĝo de ideo de la ellandigo kaj ties realigo

La ideo de amasa transporto de loĝantaro estiĝis jam post la unua mondmilito; la solvon de komplika nacieca konsisto kaj el ili fontantaj gravaj konfliktoj kaj nesuperblaj antagonismoj, precipe en Mez-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo devis alporti "simpligo de la nacieca konsisto". Unu el la unuaj, kiu propagis tiun ĉi disponon, estis ekz. franca sociologo Bernard Lavergne. Tiu ĉi metodo estis vere uzita, nome dum solvado de interrilatoj inter Grekio kaj Turkio sur Balkano. Sed temis pri escepta solvo en la intermilita Eŭropo. La problemoj de komplika nacieca konsisto estis prefere solvitaj per sistemo de la t.n. ŝirmo de minoritatoj (dispono de versajla konferenco).[1]

La kontraŭgermanaj humoroj kreskis en ĉeĥoslovakan kontraŭnaziisman rezistmovadon ankaŭ en plimulto de la ĉeĥa socio iom post iom en la paso de la milito kaj la germana okupacio de la ĉeĥaj landoj kaj ili kulminis en majo de 1945, kiam plua ĉeĥa-germana kunvivado ŝajnis neebla. En la ĉeĥa rezistmovado la ideo de totala forŝovo aperis senpere post Heydrich-periodo en la jaro 1942 kaj tiu ĉi sinteno jam ne estis ĝis fino de la milito reviziita.[2] Por plifortigo de la kontraŭgermanaj humoroj senpere antaŭ la fino de milito kontribuis plej multe finaj operacoj sur la ĉeĥa teritorio, kiujn gvidis germana kampa marŝalo Schörner, kaj ankaŭ reveno de arestitoj el koncentrejoj komune kun iompostioma senvualigo de la germanaj militkrimoj dum la dua mondmilito[2].

Ekzila registaro


Argumentoj


Paso


Nombro de la ellandigitaj sudetaj germanoj


La plej grandaj masakroj de germanoj somere de 1945


Punigo de krimuloj

Leĝaro


Notoj

  1. Jan Křen: Odsun Němců ve světle nových pramenů. In: Češi, Němci, odsun. Diskuse nezávislých historiků. Praha. Academia. 1990. ISBN 80-200-0276-6, str. 14-15
  2. 2,0 2,1 Milan Hübl: „Češi, Slováci a jejich sousedé“, str.78-9, Naše vojsko, Praha 1990, 1.vydání, ISBN 80-206-0279-8 (shrnutí studie Václav Kurala: „Deutsche Besetzung und Tschechische Reaktion 1939-1945. Ein Beitrag zur Vorgeschichte der Aussiedlung.“ Součást sborníku Jan Křen, Václav Kura, Detlef Brandes: „Integration oder Ausgrenzung. Deutsche und Tschechen 1890-1945“, Brehmen 1985)

Rilataj temoj

Referencoj

sekvoj de la ellandigo
apologie vysídlení
kritiko de la ellandigo