Operaco Tannenberg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 31: Linio 31:
* [http://www.jean-maridor.org/francais/gliwice.htm La Station de Radiodiffusion de Gleiwitz (Gliwice) - L'Opération TANNENBERG] ([[france]])
* [http://www.jean-maridor.org/francais/gliwice.htm La Station de Radiodiffusion de Gleiwitz (Gliwice) - L'Opération TANNENBERG] ([[france]])


[[Kategorio:Bataloj de la dua mondmilito|Tannenberg]]
[[Kategorio:Bataloj kaj operacoj de la dua mondmilito|Tannenberg]]
[[Kategorio:Masakroj en Pollando]]
[[Kategorio:Masakroj en Pollando]]
[[Kategorio:Pollando en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Pollando en la Dua mondmilito]]

Kiel registrite je 15:40, 3 dec. 2018

Operaco Tannenberg (germane Unternehmen Tannenberg, litere "Entrepreno T.") estis la kodnomo de eksterma agado kontraŭ la pola intelektularo dum la dua mondmilito, kiel parto de la Generalplan Ost ("Ĝenerala Plano Oriento").

La 20an de oktobro 1939 - ekzekuto de poloj en la Operaco Tannenberg

La nazia listo por tiu operaco Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj enhavis pli ol 61 mil de polaj aktivuloj, intelektuloj, aktoroj, oficiroj ktp., kiuj estis arestitaj aŭ amase ekzekutitaj. Tiun listigon helpis membroj de germana malplimulto vivanta en Pollando. Inter ili estis klerikoj, politikistoj, reprezentantoj de kulturo kiel sciencistoj kaj artistoj, entreprenistoj, ribelantoj en Grandpolujo kaj ribelantoj en Silezio, plebiscitaj agantoj en Varmio kaj Mazurio kaj Supra Silezio, membroj de la Asocio de Poloj en Germanio, Naci-Demokrata Partio kaj Pola Okcidenta Asocio.

La germanoj de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) gvidas polajn instruistojn por la ekzekuto en la "valo de morto" en la kvartalo Fordon apud Bydgoszcz
Ludolf von Alvensleben, la gvidanto de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) en okupita okcidenta Pollando en Bydgoszcz, 1939
La amas-ekzekuto en Piaśnica (la Masakro de Piaśnica) fare de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz)
La germanoj de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) ekzekutas polojn en Leszno en okcidenta Pollando en Grandpolio (la 21an de oktobro 1939)

Genezo

La plano estiĝis en majo 1939 je persona ordono de Adolf Hitler. Je ties ordono speciala unuo tiam nomita Tannenberg estis kreita de Reichssicherheitshauptamt (RSHA, "Ĉefa Oficejo pri Sekurigo de la Reich"). Ĝi komandis nombron da oficiroj de Gestapo, Kripo kaj Sicherheitsdienst (SD), nomitaj Einsatzgruppen der Sicherheitspolizei und des SD, kiuj estis teorie subordigitaj de la lokaj komandantoj deWehrmacht. Ilia tasko estis aresto de poloj antaŭe kunskribitajn en la naziajn listojn.

Komence, en aŭgusto 1939, oni arestis kaj murdis 2.000 polajn aktivulojn de malplimultaj organizoj en Germanio. La dua parto de la murdado okazis ekde la 1-a de septembro 1939 kaj finiĝis en oktobro. Dum tiu periodo oni murdis almenaŭ 20 mil homojn en 760 amasekzekutoj faritaj kaj de specialaj unuoj, Einsatzgruppen, kaj de la normalaj unuoj de Wehrmacht. Krom tiuj, speciala formacio, Selbstschutz, estis kreita, kaj ties oficiroj, igante la militon gerilo, respondis por multe da amasmurdoj. Pro ilia malbona reputacio tiu formacio estis malfarita de la nazaj aŭtoritatoj mem post la septembra agado.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj