Kosmopolitismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 28: Linio 28:
=== Filozofiaj radikoj ===
=== Filozofiaj radikoj ===


[[File:Waterhouse-Diogenes.jpg|thumb|Diogeno]]
Kosmopolitismo estas respurebla ĝis la fondinto de la cinikisma movado en la antikva Grekio, [[Diogeno la Cinika|Diogeno de Sinopo]] (ĉ. 412 a.K.). Pri Diogeno oni diris: "Demandite, de kie li devenas, li respondis: "'Mi estas mondcivitano' (greke ''kosmopolitês'')".<ref>[[Diogenes Laertius]], ''[[Lives and Opinions of Eminent Philosophers|The Lives of Eminent Philosophers]]'', Book VI, passage 63; enrete [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=D.+L.+6.2.63&fromdoc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0257 en la greka] kaj [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0258%3Abook%3D6%3Achapter%3D2 en la angla] en la [[Perseus Project]].</ref> En la antikva Grekio, la plej larĝa bazo de socia identeco estis tiutempe aŭ la unuopa civito aŭ la grekoj (helenoj) entute. La stoikistoj, kiuj poste prenis la ideon de Diogeno kaj disvolvis ĝin al plenampleksa koncepto, kutime substrekis, ke ĉiu homo loĝas kaj en sia loka kaj en la homara komunumo.<ref name="Nussbaum">Nussbaum, Martha C. (1997). Kant and Stoic Cosmopolitanism, en la ''Journal of Political Philosophy'' vol. 5, n-ro 1, p. 1–25</ref> Ofta komprenmaniero pri la stoikisma kosmopolitismo funkcias laŭ la cirkla identeco-modelo de [[Hieroklo]], kiu uzas la bildon de samcentraj cirkloj, ĉe kiuj la unua ĉirkaŭas la propran personon, kaj la postaj la tujan familion, la pli larĝan familion, la lokan grupon, la civitanaron, la samlandanaron, la homaron. La tasko de mondcivitanoj tiam fariĝas "iel tiri la cirklojn al la centro, farante ĉiujn homojn similaj al niaj samurbanoj, ktp."<ref name="Nussbaum"/>
Kosmopolitismo estas respurebla ĝis la fondinto de la cinikisma movado en la antikva Grekio, [[Diogeno la Cinika|Diogeno de Sinopo]] (ĉ. 412 a.K.). Pri Diogeno oni diris: "Demandite, de kie li devenas, li respondis: "'Mi estas mondcivitano' (greke ''kosmopolitês'')".<ref>[[Diogenes Laertius]], ''[[Lives and Opinions of Eminent Philosophers|The Lives of Eminent Philosophers]]'', Book VI, passage 63; enrete [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=D.+L.+6.2.63&fromdoc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0257 en la greka] kaj [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0258%3Abook%3D6%3Achapter%3D2 en la angla] en la [[Perseus Project]].</ref> En la antikva Grekio, la plej larĝa bazo de socia identeco estis tiutempe aŭ la unuopa civito aŭ la grekoj (helenoj) entute. La stoikistoj, kiuj poste prenis la ideon de Diogeno kaj disvolvis ĝin al plenampleksa koncepto, kutime substrekis, ke ĉiu homo loĝas kaj en sia loka kaj en la homara komunumo.<ref name="Nussbaum">Nussbaum, Martha C. (1997). Kant and Stoic Cosmopolitanism, en la ''Journal of Political Philosophy'' vol. 5, n-ro 1, p. 1–25</ref> Ofta komprenmaniero pri la stoikisma kosmopolitismo funkcias laŭ la cirkla identeco-modelo de [[Hieroklo]], kiu uzas la bildon de samcentraj cirkloj, ĉe kiuj la unua ĉirkaŭas la propran personon, kaj la postaj la tujan familion, la pli larĝan familion, la lokan grupon, la civitanaron, la samlandanaron, la homaron. La tasko de mondcivitanoj tiam fariĝas "iel tiri la cirklojn al la centro, farante ĉiujn homojn similaj al niaj samurbanoj, ktp."<ref name="Nussbaum"/>



Kiel registrite je 08:23, 5 dec. 2018

Kosmopolitismo estas la ideologio, laŭ kiu ĉiuj homoj apartenas al unu komunumo bazita sur kundividata moralo. Tio kontrastas kun komunumismaj teorioj kaj precipe kun la ideologioj de patriotismo kaj naciismo. Ano de la ideo de kosmopolitismo en iu ajn el ties formoj nomiĝas kosmopolito. Tia persono estas iu kun pli forta sento de aparteno al la homaro ol al nacia aŭ regiona identeco.

Kosmopolita komunumo povas baziĝi sur inkluziveca moralo, kundividata ekonomia rilato aŭ politika strukturo, kiu enprenas diversajn naciojn. Ekzemple, Kwame Anthony Appiah proponas la eblon de kosmopolita komunumo, en kiu individuoj el diversaj lokoj (fizikaj, ekonomiaj ktp.) eniras interrilatojn de reciproka respekto malgraŭ iliaj malsamaj kredoj (religiaj, politikaj ktp.).[1]

Diversaj urboj kaj lokoj en la nuntempo kaj pasinteco estis identigitaj kiel "kosmopolitaj", kio ne signifas, ke ĉiuj aŭ la plej multaj enloĝantoj konscie akceptas tiun filozofion. Okazas, ke oni nomas lokojn "kosmopolitaj" simple pro tio, ke etne, kulture kaj/aŭ religie diversfonaj homoj proksime al si loĝas kaj interagas. Oni nomas "kosmopolita" individuan guston por kulturoj aliaj ol la propra devenkulturo, ekzemple ĉe vojaĝanto aŭ terglobe konscia persono. Oni kelkfoje uzas la terminon ankaŭ kiel sinonimon de "monduma" aŭ "malnaiva".

Origine, kosmopolitismo sugestas la establon de kosmopolomonda ŝtato, kiu inkluzivus la tutan homaron. Kosmopolitismo poste komencis asociiĝi kun paco kaj harmonio inter nacioj. Ekde la 19-a jc., kosmopolitismo estas ankaŭ politika projekto heredita de la klerismo, laŭ kiu nur universalaj principoj kiel homaj rajtoj kaj demokratio povas esti fundamento de politika komunumo.

Etimologio

La vorto devenas de la malnov-greka κοσμοπολίτης, t.e. kosmopolitês derivita el κόσμος, kosmos, t.e. "mondo", "universo" or "kosmo", kaj πολίτης, "politês", t.e. "civitano" aŭ "urbano". En la aktuala uzado ĝi difiniĝas kiel "mondcivitano".[2][3]

Difinoj

Difinoj de kosmopolitismo kutime ekiras de la greka etimologio de "mondcivitano". Tamen, kiel Appiah atentigas, "mondo" en la origina senco signifis "kosmo" aŭ "universo", ne la Tero, kiel la nuntempa uzado premisas.[4] Unu difino, kiu traktas tiun demandon, troviĝas en lastatempe aperinta libro pri la politika tutmondiĝo:

Kosmopolitismo difineblas kiel tergloba politiko, kiu, unue, projektas sociecon de komuna politika engaĝigo inter ĉiuj homoj trans la terglobo, kaj, due, proponas, ke tiu socieco estu aŭ etike aŭ organize privilegiita super aliaj formoj de socieco.[5]

Filozofie

Vd. ankaŭ: [Tutmonda justeco]

Filozofiaj radikoj

Diogeno

Kosmopolitismo estas respurebla ĝis la fondinto de la cinikisma movado en la antikva Grekio, Diogeno de Sinopo (ĉ. 412 a.K.). Pri Diogeno oni diris: "Demandite, de kie li devenas, li respondis: "'Mi estas mondcivitano' (greke kosmopolitês)".[6] En la antikva Grekio, la plej larĝa bazo de socia identeco estis tiutempe aŭ la unuopa civito aŭ la grekoj (helenoj) entute. La stoikistoj, kiuj poste prenis la ideon de Diogeno kaj disvolvis ĝin al plenampleksa koncepto, kutime substrekis, ke ĉiu homo loĝas kaj en sia loka kaj en la homara komunumo.[7] Ofta komprenmaniero pri la stoikisma kosmopolitismo funkcias laŭ la cirkla identeco-modelo de Hieroklo, kiu uzas la bildon de samcentraj cirkloj, ĉe kiuj la unua ĉirkaŭas la propran personon, kaj la postaj la tujan familion, la pli larĝan familion, la lokan grupon, la civitanaron, la samlandanaron, la homaron. La tasko de mondcivitanoj tiam fariĝas "iel tiri la cirklojn al la centro, farante ĉiujn homojn similaj al niaj samurbanoj, ktp."[7]

Modernaj kosmopolitaj pensantoj

La kosmopolitisma filozofio ricevis fortan impulson en la epoko de la renesanca humanismo kaj klerismo. Kant ŝajne adoptis la stoikismajn ideojn. En sia eseo de 1795, Al Eterna Paco, li starigas ius cosmopoliticum (kosmopolitan juron/rajton) kiel principon de universala gastigado.

Tria apero de kosmopolitismo post la Dua mondmilito estis, kiam reage al la Holokaŭsto kaj aliaj amasmurdoj, la nocio de krimoj kontraŭ la homaro iĝis ĝenerale akceptata kategorio en la internacia juro. Tio klare montras la aperon kaj la akcepton de nocio de individua respondeco respektive la tutan homaron.

En la postkolonia rilataro disvolviĝis en la 80-aj jaroj, ĉefe sub la influo de literatursciencistoj, kultursciencistoj kaj sociologoj kiel Bruce Robbins, Timothy Brennan, Kwame Anthony Appiah, Arjun Appadurai, James Clifford und Ulrich Beck, "nova" kosmopolitisma diskurso. Tiu ne plu apogiĝas nur al la ideo pri unuiĝinta homaro, sed provas atingi sintezon el partikularismaj kaj universalaj motivoj.

Filozofiaj kosmopolitistoj estas moralaj universalistoj: ili kredas, ke koncerne ĉiujn homojn, kaj ne nur koncerne samlandanojn aŭ samcivitanojn, validas la samaj moralaj normoj. La limoj inter nacioj, ŝtatoj, kulturoj aŭ socioj estas sekve morale sen rilateco. Vaste citata ekzempla nuntempa kosmopolito estas Kwame Anthony Appiah.

La kosmopolita aŭtoro Demetrius Klitou argumentas en The Friends and Foes of Human Rights, ke kosmopolitismo estas granda amiko kaj necesa elemento de la homrajta movado. Klitou argumentas ankaŭ, ke kosmopolita "homara identeco" tiom necesas por la triumfo de homaj rajtoj, kiom eŭropa identeco por la politika Eŭropa Unio.

Kelkaj filozofoj kaj kleruloj argumentas, ke la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kiuj estiĝas en la nuntempa unika historia momento de estiĝanta tutplaneda civilizacia fazo, kreas latentan eblon, ke estiĝos kosmopolita identeco de tutteraj civitanoj kaj ke formiĝos tuttera civitana movado. Tiuj objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kiuj estiĝas dum la tutplaneda fazo, inkluzivas pli bonan komunikado-teknikon, kosmonaŭtikon, la tutmondan varmiĝon kaj aliajn ekologiajn minacojn, novajn tutterajn instituciojn, la graviĝon de transnaciaj konzernoj kaj la integriĝon de merkatoj, kiun oni ofte nomas ekonomia tutmondiĝo, la estiĝon de terglobaj NRO-oj kaj transnaciaj sociaj movadoj kiel la Monda Socia Forumo, ktp. La tutmondiĝo, kiu estas pli ofta termino, kutime referencas pli mallarĝe al la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj ne entenas nocie la pli vastajn kulturajn, sociajn, politikajn, naturmediajn, demografiajn, valorsistemajn kaj sciorilatajn transformiĝojn, kiuj okazas.

Nuntempaj kosmopolitaj pensantoj

Politika kaj sociologia kosmopolitismo

Ulrich Beck (nask. 1944-05-15) estas sociologo, kiu elmetis la novan koncepton de kosmopolita kritika teorio en rekta opozicio kontraŭ la tradicia politiko de la nacia ŝtato. La teorio de la nacia ŝtato vidas potencrilatojn nur inter malsamaj ŝtataj agantoj, kaj ekskludas tergloban ekonomion aŭ subordigas ĝin al la modelo de la nacia ŝtato. La kosmopolitismo vidas la tergloban kapitalon kiel eblan minacon al la nacia ŝtato kaj situigas ĝin interne de meta-potenca ludo, en kiu tuttera kapitalo, ŝtatoj kaj la civila socio estas la ludantoj. Gravas distingi inter la kosmopolitismo de Beck kaj la ideo de monda ŝtato. Por Beck, la trudo de unika monda ordo devas esti konsiderata hegemonia en la plej bona kazo kaj etnocentrisma en la plej malbona.

Aliaj aŭtoroj imagas kosmopolitan mondan ordon, kiu preteriras la hodiaŭan koncepton de naciaj ŝtatoj. Tiuj akademiuloj argumentas, ke vere kosmopolita identeco de la tergloba civitano enradikiĝos kaj malgravigos la naciajn identecojn. La formiĝo de tergloba civitana movado kondukus al la establo de demokatiaj tutteraj institucioj, kreante spacon por tutteraj politikaj diskurso kaj decidoj, kio siavice refortigus la ideon de civitaneco sur la tuttera nivelo.

La nocio kosmopolitismo en la "socialismaj" ŝtatoj

La nocio kosmopolitismo estis konotaciita pejorative en ĉi tiuj ŝtatoj, kaj dum iuj epokoj oni aplikis la terminon antisemitisme. Kosmopolitismo estis rigardata kiel ideologio de la burĝaro, kiu en sia aktuala formo estas reakcia, kontraŭnacia kaj imperiisma. Oni klare diferencigis inter ĝi kaj la pozitive konotaciita socialisma internaciismo.

Kosmopolitismo kontraste kun multkulturismo

Estas granda diferenco inter la du nocioj. La kosmopolitismo premisas, ke ĉiu estas libera fari kulturajn elektojn laŭ sia bontrovo, kontraste kun la multkulturismo, kiu valorigas la konservon de la persona devenkulturo. La multkulturismo supozas, ke la diversaj kulturoj kapablas pace apudesti unu la alian je longa daŭro. Okaze de migrado al nova loko, la devenkulturo de la individuo kunmigras kun li aŭ ŝi.

Kritiko je kosmopolitismo

Kelkaj kritikantoj de la kosmopolitismo, ekzemple komunumistoj kaj naciistoj, opinias, ke nacia aparteno gravas por la identeco de homo, kaj ke kosmopolitismo senigas homojn je grava elemento de socia vivplenumiĝo kaj apartenado. Kritikantoj de la morala kosmopolitismo argumentas, ke lojaleco al sia lando estas virto.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Anthony Appiah, Kwame (1997). “Cosmopolitan Patriots”, Critical Inquiry 23 (3), p. 617–39. doi:10.1086/448846. 
  2. κοσμοπολίτης. A Greek–English Lexicon ĉe The Perseus Project..
  3. cosmopolitan. cosmopolite. Online Etymology Dictionary.
  4. Kwame Anthony Appiah, Cosmopolitanism: Ethics in a World of Strangers, W.W. Norton, New York, 2006, p. xiv.
  5. James, Paul. (2014) Globalization and Politics, Vol. 4: Political Philosophies of the Global (angle). London: Sage Publications, p. x.
  6. Diogenes Laertius, The Lives of Eminent Philosophers, Book VI, passage 63; enrete en la greka kaj en la angla en la Perseus Project.
  7. 7,0 7,1 Nussbaum, Martha C. (1997). Kant and Stoic Cosmopolitanism, en la Journal of Political Philosophy vol. 5, n-ro 1, p. 1–25