Alonso Guerrero Pérez: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto homo}} '''Alonso Guerrero Pérez''' (Mérida (Badajoz), 12a de novembro 1962)<ref>[https://geneall.net/es/name/212277/al...'
 
Linio 3: Linio 3:


==Biografio==
==Biografio==
Li naskiĝis en Mérida en 1962, filo de María de los Dolores Pérez Díaz kaj Juan Francisco Guerrero, sed edukiĝis en [[Almendralejo]] ([[Provinco Badajoz|Badajoz]]), studis [[beletroj]]n kaj iĝis instruisto de [[mezlernejo]]. Lia literatura kariero startis per prezentado al diversaj literaturaj premioj. En 1982 li jam ricevis la prestiĝan "Premio Felipe Trigo" de [[Villanueva de la Serena]] (Badajoz) pro novelo ''Tricotomía'', kaj en 1987 la Premion ''Navarra de Novela'' per ''Los años imaginarios''.
Li naskiĝis en Mérida en 1962, filo de María de los Dolores Pérez Díaz kaj Juan Francisco Guerrero, sed edukiĝis en [[Almendralejo]] ([[Provinco Badajoz|Badajoz]]), studis [[beletro]]jn kaj iĝis instruisto de [[mezlernejo]]. Lia literatura kariero startis per prezentado al diversaj literaturaj premioj. En 1982 li jam ricevis la prestiĝan "Premio Felipe Trigo" de [[Villanueva de la Serena]] (Badajoz) pro novelo ''Tricotomía'', kaj en 1987 la Premion ''Navarra de Novela'' per ''Los años imaginarios''.


En la 1990-aj jaroj koincidis du personaj cirkonstancoj: en la profesia etoso, krom la laboro kiel instruisto, li dediĉis sin al verkado, sed li malrapide publikigis. Eksperimenta romano tiuepoko estis ''Los ladrones de libros'' (1991). Aliflanke, en la privata tereno la 7an de aŭgusto 1998<ref>[https://www.elmundo.es/especiales/2004/04/espana/bodareal/ella_perfil.html en «Especial El Mundo sobre la Boda Real.»] Alirita la 19an de decembro 2018.</ref> Alonso Guerrero edziĝis al [[Letizia Ortiz]], kiu poste estos Princino Letizia kaj poste Reĝino de Hispanio. Ili interkonatiĝis kiam ŝi estis lernantino kaj li instruisto en mezlernejo Ramiro de Maeztu de [[Madrido]]. Ili geedziĝis en la Urbodomo de Almendralejo,<ref>[https://www.elmundo.es/cronica/2004/445/1082981184.html en El Mundo -Mi Semana- ] Alirita la 19an de decembro 2018.</ref> post dekjara fianceco kaj komuna vivo. Letizia kaj Alonso divorcis post nur unu jaro, en 1999.
En la 1990-aj jaroj koincidis du personaj cirkonstancoj: en la profesia etoso, krom la laboro kiel instruisto, li dediĉis sin al verkado, sed li malrapide publikigis. Eksperimenta romano tiuepoko estis ''Los ladrones de libros'' (1991). Aliflanke, en la privata tereno la 7an de aŭgusto 1998<ref>[https://www.elmundo.es/especiales/2004/04/espana/bodareal/ella_perfil.html en «Especial El Mundo sobre la Boda Real.»] Alirita la 19an de decembro 2018.</ref> Alonso Guerrero edziĝis al [[Letizia Ortiz]], kiu poste estos Princino Letizia kaj poste Reĝino de Hispanio. Ili interkonatiĝis kiam ŝi estis lernantino kaj li instruisto en mezlernejo Ramiro de Maeztu de [[Madrido]]. Ili geedziĝis en la Urbodomo de Almendralejo,<ref>[https://www.elmundo.es/cronica/2004/445/1082981184.html en El Mundo -Mi Semana- ] Alirita la 19an de decembro 2018.</ref> post dekjara fianceco kaj komuna vivo. Letizia kaj Alonso divorcis post nur unu jaro, en 1999.

Kiel registrite je 23:03, 19 dec. 2018

Alonso Guerrero Pérez
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1962 (1962-11-12) (61-jaraĝa)
en Merido
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Letizia Ortiz
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Alonso Guerrero Pérez (Mérida (Badajoz), 12a de novembro 1962)[1] estas hispana verkisto kaj instruisto pri hispanaj lingvo kaj literaturo. Krom fikcion, li verkis eseon, literaturan kritikon kaj ĵurnalismon.[2]

Biografio

Li naskiĝis en Mérida en 1962, filo de María de los Dolores Pérez Díaz kaj Juan Francisco Guerrero, sed edukiĝis en Almendralejo (Badajoz), studis beletrojn kaj iĝis instruisto de mezlernejo. Lia literatura kariero startis per prezentado al diversaj literaturaj premioj. En 1982 li jam ricevis la prestiĝan "Premio Felipe Trigo" de Villanueva de la Serena (Badajoz) pro novelo Tricotomía, kaj en 1987 la Premion Navarra de Novela per Los años imaginarios.

En la 1990-aj jaroj koincidis du personaj cirkonstancoj: en la profesia etoso, krom la laboro kiel instruisto, li dediĉis sin al verkado, sed li malrapide publikigis. Eksperimenta romano tiuepoko estis Los ladrones de libros (1991). Aliflanke, en la privata tereno la 7an de aŭgusto 1998[3] Alonso Guerrero edziĝis al Letizia Ortiz, kiu poste estos Princino Letizia kaj poste Reĝino de Hispanio. Ili interkonatiĝis kiam ŝi estis lernantino kaj li instruisto en mezlernejo Ramiro de Maeztu de Madrido. Ili geedziĝis en la Urbodomo de Almendralejo,[4] post dekjara fianceco kaj komuna vivo. Letizia kaj Alonso divorcis post nur unu jaro, en 1999.

Post tiu epoko liaj publikaĵoj akceliĝis: El hombre abreviado kaj El durmiente (1998), Fin del milenio en Madrid (1999), De la indigencia a la literatura kaj El edén de los autómatas (2004), Doce semanas del siglo XX (2007), kaj Un palco sobre la nada (2012). En le fako eseo aperis La muerte y su antídoto (2004). Ekde kiam iĝis publika la engaĝiĝo de Letizia Ortiz kun la tiam Princo de Asturio Felipe de Borbón kaj ĉefe ekde ilia nupto en majo 2004, lia vivo agitiĝis pro instituciaj, politikaj kaj ĉefa amaskomunikilaj premoj, el kiuj li apartiĝis ĝis la redakto kaj publikigo de El amor de Penny Robinson (2018).

Literatura analizo

Los ladrones de libros disvolvigas intrigon rande de l superrealismo: ŝtelista bando specializiĝas en rabado al librovendejoj el kiuj ili kunportas grandajn kvantojn de libroj pogrande, kiuj poste estas stokitaj en fantomeca kampardomo. La roluloj estas plej diversaj kaj ĉefa stila trajto estas abundo de metaforoj, komparoj kaj similaj, eĉ gregerioj.

Tute male, El amor de Penny Robinson apenaŭ uzas literaturigon kaj limiĝas al rakonto de la etoso de amaskomunikila premo kiun la verkisto eble suferis en la epoko de la nupto de sia eks-edzino, kun speciala dediĉo al televido. La romano apenaŭ aludas al la afero de Letizia kaj nur la eldoneja propagando ja mencias ĝin. Fakte fine de la romano disvolviĝas la procezo redakti la verkon men kiel eldoneja mendo.

Verkoj

  • Tricotomía (1982)
  • Los años imaginarios (1987)
  • Los ladrones de libros (Badajoz, Departamento de Publicaciones de la Excma. Diputación Provincial de Badajoz, 1991)
  • El hombre abreviado (1998)
  • El durmiente (1998)
  • Fin del milenio en Madrid (1999)
  • De la indigencia a la literatura (2004)
  • El edén de los autómatas (2004)
  • La muerte y su antídoto (2004)
  • Doce semanas del siglo XX (2007)
  • Un palco sobre la nada (2012)
  • Un día sin comienzo (2014), sobre los Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004
  • El mundo sumergido
  • El amor de Penny Robinson (2018)

Notoj

  1. en Geneall.net Alirita la 19an de decembro 2018.
  2. Interna informo de "El amor de Penny Robinson" (vidu ĉe "Verkoj").
  3. en «Especial El Mundo sobre la Boda Real.» Alirita la 19an de decembro 2018.
  4. en El Mundo -Mi Semana- Alirita la 19an de decembro 2018.