Svastiko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kategorio:Simboloj aldonita per HotCat
Linio 40: Linio 40:


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Arbara svastiko]]
* [[Triskelo]]
* [[Triskelo]]

{{Commons|Swastika}}
{{projektoj|commonscat=Swastikas}}
{{projektoj}}
<br clear=all>


[[Kategorio:Simboloj de la Nazia Germanio]]
[[Kategorio:Simboloj de la Nazia Germanio]]

Kiel registrite je 12:40, 21 dec. 2018

Tradicia hindua svastiko laŭ horloĝa direkto

Svastiko (el la Sanskrita lingvo svástika स्वस्तिक) - ankaŭ nomata hokokruco - estas tre praa simbolo de feliĉo uzata en Hinduismo kaj Budhismo en Azio kaj Eŭropo. Tamen, nuntempe ĝi estas tabua en Okcidenta civilizo ĉar naziismo elektis ĝin kiel simbolon.

Ekzistas du formoj:

  • 卐 - Dekstra formo, la brako faldiĝas laŭ horloĝa direkto. Tiu estas pli ofta en okcidentaj landoj.
  • 卍 - Maldekstra formo, la brako faldiĝas laŭ malhorloĝa direkto. Tiu estas pli ofta en orientaj landoj.

Historio

Ambaŭ aperas tra historio, simbolante Sunon, fajron, bonan sorton, aŭ simple kiel geometria ritmo, kiel ĉe helenaj strioj.

Heinrich Schliemann trovis svastikon en restaĵoj de Trojo.

Suomoj ekuzis svastikon sur siajn aviadilojn ĝis germanoj (en la 1918-a jaro). Ilia svastiko estis blua sur blanka disko (la du koloroj de la finna flago). Ili uzis svastikon ankaŭ sur tankoj. Post la dua mondmilito oni konsilis al suomoj ŝanĝi signon, kaj nun signo de la suomaj aviadiloj aspektas kiel blanka kaj blua samcentraj cirkloj)

Hinduismo

En Hinduismo, svastiko devenas el kirlhararo sur brusto el Viŝnuo. Por Hinduismo, ambaŭ simboloj signifas la du formojn de Bramo; horloĝe, la evoluo de universo (Pravritti), malhorloĝe, ties malevoluo (Nivritti).

Budhismo

En Budhismo, svastiko devenas el feliĉsigno aperanta sur brusto. Por Budhismo, svastiko aperas orte laŭ horizonto. Ambaŭ simboloj estas en la ĉina alfabeto (卍 simbolo de litero wan4 萬 signife "ĉio" kaj "eterno"; kaj 卐, malofte uzata.) La maldekstra-forma svastiko simbolas akordon, kaj la dekstra-forma svastiko simbolas forton.

En japanaj mapoj, tiu signo 卍 estas uzata por montri budhisman templon.

Ĝajnismo kombinas svastikon kun simbolo de mano.

En Kristanismo, ĝi rolis kiel alternativo por kruco.

La teozofio havas simbolon, kie aperas kaj la svastiko kaj la sespinta David-stelo.

Eŭskoj ankaŭ uzis ĝin tradicie kaj moderne, sed post Hispana Enlanda Milito (1937), la rekta variaĵo tabuiĝis anstataŭita de ronda variaĵo lauburu.

Kiel simbolo de Naziismo

Nazia flago

Naziismo elektis desktra-forman svastikon por la flago de Germanio (1933 - 1945) pro ke Schliemann argumentis rilaton inter Hindeŭropa lingvaro kaj arjoj. Tiurilate la svastiko estas konata ankaŭ sub la sinonimo hokokruco.

En multaj eŭropaj landoj oni malpermesas uzon de dekstra-forma svastiko, pro malhela imago de naziismo.

Vidu ankaŭ