Maiztruo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4: Linio 4:


=== Ekipaĵoj kaj ludejo ===
=== Ekipaĵoj kaj ludejo ===
Matĉoj de maiztruo lubeblas kun du saketarojn, du tabulojn kaj 2 ĝis 4 ludantoj. <ref name="ACO">{{cite web|url=https://drive.google.com/file/d/1awVK1QuEiEhFiKZ4mnFFFE3Mv4iLek0b/view|title=American Cornhole League Rules|last=|first=|date=|website=|archive-url=|archive-date=|dead-url=|access-date=}}</ref>
Matĉoj de maiztruo ludeblas kun du saketaroj, du tabuloj kaj 2 ĝis 4 ludantoj. <ref name="ACO">{{cite web|url=https://drive.google.com/file/d/1awVK1QuEiEhFiKZ4mnFFFE3Mv4iLek0b/view|title=American Cornhole League Rules|last=|first=|date=|website=|archive-url=|archive-date=|dead-url=|access-date=}}</ref>


Ĉiu saketaro konsistas el 4 saketoj. Ĉiu saketaro havu unikan aspekton, kutime ili estas malsamkoloraj. La [http://iplayacl.com American Cornhole League] Regularo Oficiala priskribas ŝtofajn saketojn duoble kudritajn, 6 colojn laŭ ĉiu flanko kaj kun pezo 15.5 ĝis 16.5 uncoj<ref name=ACO /> Saketoj povas esti plenaj je maizgrajnoj (tial do la nomo maiz-truo), sed nun la saketoj ĝenerale entenas plastajn globetojn.
Ĉiu saketaro konsistas el 4 saketoj. Ĉiu saketaro havu unikan aspekton, kutime ili estas malsamkoloraj. La [http://iplayacl.com American Cornhole League] Regularo Oficiala priskribas ŝtofajn saketojn duoble kudritajn, 6 colojn laŭ ĉiu flanko kaj kun pezo 15.5 ĝis 16.5 uncoj<ref name=ACO /> Saketoj povas esti plenaj je maizgrajnoj (tial do la nomo maiz-truo), sed nun la saketoj ĝenerale entenas plastajn globetojn.

Kiel registrite je 00:36, 22 dec. 2018

Maiztruo (angle cornhole) estas herbejoludo en kiu ludantoj en vicoj ĵetas saketojn de maizgrajnoj al tabulo kun truo. Se la saketo trairas al truon, la ludanto gajnas 3 poentojn, se la saketo venas resti sur la tabulo, tiu gajnas 1 poenton. La matĉo daŭras ĝis unu ludanto aŭ teamo atingas aŭ superas 21 poentojn.

Reguloj

Ekipaĵoj kaj ludejo

Matĉoj de maiztruo ludeblas kun du saketaroj, du tabuloj kaj 2 ĝis 4 ludantoj. [1]

Ĉiu saketaro konsistas el 4 saketoj. Ĉiu saketaro havu unikan aspekton, kutime ili estas malsamkoloraj. La American Cornhole League Regularo Oficiala priskribas ŝtofajn saketojn duoble kudritajn, 6 colojn laŭ ĉiu flanko kaj kun pezo 15.5 ĝis 16.5 uncoj[1] Saketoj povas esti plenaj je maizgrajnoj (tial do la nomo maiz-truo), sed nun la saketoj ĝenerale entenas plastajn globetojn.

Ĉiu tabulo longas 4 futojn kaj larĝas 2 futojn, kun truo 6-colan lau centra linio 9 colojn de la supro. Ĉiu tabulo restu neparalela al la planko, de la supro, aŭ fora rando sidante 12 colojn super la planko aŭ grundo, kaj la proksima aŭ malsupra rando 3-4 colojn super la grundo. Sur norma ludlampo, la truoj sidas 33 futojn unu al la alia, aŭ 27 futojn inter la tabuloj. La tabuloj povas esti pli proksimaj depende de la situacio, ekzemple, kun pli junal ludantoj, aŭ se sufiĉa spaco mankas.[1]

La saketojn oni ĵetas se la ĵetkvadrato, kvarangulo al la dekstro aŭ maldekstro de la tabulo. La malsupro se la tabulo markas la limon. Ludantoj ne povas iri preter la limon por la ĵeto.[1]

Ludado

Ludantoj de maiztruo dum aŭtofesto antaŭ usona piedpilka matĉo en Teksaso

Dum ĉiu ludperiodo, ĉiu ludanto ĵetas kvar saketojn. [1] Ĉiujn saketojn oni debas ĵeti de la sama ĵetkvadrato. Eblas ke ĉiuj ludantoj ĵeto de la sama loko. Ĉiu ludanto havas 20 sekundojn lanĉi, kaj la tempo komenciĝas kiam la ludanto eniras la ĵetkvadraton kun intenco de ĵeti. La ludanto kiu poentis en la antaŭa ludperiodo ĵetas unue. Se neniu poentis, la unua ĵetinto aŭ teamo de la antaŭa ludperiodo ĵetas unue.

Ĵetante, la piedo ne povas trapasi la antaŭon de la tabulo ĝis la saketo eliras de la mano, alikaze la poento na validas je fino de la ludperiodo, oni epseras 5 sekundojn por atendi, ke la grajnoj movu ene de la saketo, kiu povas ebligi pliajn poentojn

Tipa tabulo maiztrua, kun du malsamkoloraj saketaroj.

Oni povas ludi maiztruon duope aŭ unuope. Se duope, ĉiu teamo konsistu el du ludantoj. Unu teamano de ĉiu teamo ĵetas de unu flanko kaj unu teamano de ĉiu teamo ĵetas de alia. La ludantoj ĉe unu flanko alterne ĵetas siajn saketojn ĝis ĉiu ludanto estas ĵetinta 4 saketojn, kaj poste la ludantoj ĉe la mala flanko faras same. Se unuope, la ĵetado okazas simile kiel la duopa maniero, sed post la ludperiodo, ili iras al la alia mala flanko por ĵeti de tie. [2]

Poentado

Por kolekti poentojn, la saketojn devas aŭ trapasi la truon aŭ alteriĝi sur la tabulo. Se la saketo trapasas la truon, la poentvaloro estas tri poentoj. La saketo povas rekte trapasi la truon, povas gliti tra la truon, aŭ alia ĵetita saketo povas puŝi ĝin. Se la saketo restas sur la tabulo, kaj ankoraŭ restas sur la tabulo je la fino de la ludperiodo, la poentvaloro estas unu poento. Se saketo iam tuŝas la grundon, ĝin oni forprenas kaj ĝi ne validas por poenti.

En la ordinara formo de poentkalkulado, oni sumigas la poentojn por ĉiu teamo, kaj la treamo kiu gajnis pli da poentoj ricevas nur la diferencon. Tiel, nur unu team povas kolekti poentojn en ĉiu ludperiodo. Ekzemple, de unu teamo ĵetas du saketojn tra la truo, kaj unu saketoj restas sur la tabulo, sume 7 poentoj; kaj la alia teamo ĵetas unu saketon tra la truo kaj du restas sur la tabulo por 5 poentoj, la diferenco estas 2, kaj la unua teamo ricevos 2 poentojn. Ĉar nur unu teamo povas ricevi poentojn en ĉiu periodo, ne eblas ke unu teamo atingu 21 poentojn samtempe, kaj tiel do, egalvenkoj en maiztruo ne eblas.

Unu matĉo daŭras ĝis unu teamo aŭ ludanto atingas 21 poentojn je fino de iu ludperiod. La venkanto ne devas havi 2-poentan avantaĝon por gajni.

Unu neordinara versio de poentado ebligas 2 poentojn, se la saketo sidas ĉe la rando de la truo kaj pendas super ĝi, sed na trafalas.

Alia variaĵo postulas, ke por gajni, unu teamo devas atingi precize 21 poentojn. Se unu teamo superas 21 poentojn post iu ludperiodo, la rezulto dependas de lokaj reguloj. Ekzemple, la teamo reirus al 15 poentoj, aŭ kolektus neniom, aŭ eĉ devus subtrahi unu poentoj de la antaŭa sumo. En unu variaĵo, se unu teamo superas 21 poentojn tri fojojn, la alia teamo gajnas.

Historio

Inventanto Heyliger de Windt meritis patenton en 1883 por "Parlor Quoits," kiu forte similas maiztruo, sed kun kvadrata truo anstataŭ rondforma.[3] Quoits, aǔ ringĵetado, estas tre simila al hufumludo, kie oni ĵetas disketojn ŝtalajn al metala fosto. La patento de De Windt, kiel multaj pli fruaj patentoj, celis krei ludon similan al ringĵetado, sed en subtegmenta etoso. [4] Lia ludo estis la unua uzi grajnsaketojn kaj klinitan tabulon kun truo kiel celon. Li vendis la rajtojn al ludil-fabrikanto kiu vendis version de la ludo sub la nomo "Faba Baga".[4] Malkiel la moderna ludo, kiu havas nur unu truon, kaj ĉiuj saketoj estas samgrandaj, tabulo de "Faba Baga" havis du malsamgrandajn truojn, ĉiu kun valoroj malsamaj, kaj en ĉiu ludperiodo, unu saketo estis pli granda, kaj havis duoblan valoron.

Moderna Maiztruo, konata populare kiel "fabosaketoj" aŭ simple "saketoj" en la regiono de Ĉikago, verŝajne disvastiĝis post artikolo aperis en la gazeto Popular Mechanics pri kiel konstrui tabulojn, en Septembro de 1974. La ludo disvastiĝis en Ĉikago kaj Indianio en la 1970aj kaj 1980aj jaroj.

La modernan ludon Maiztruo regas asocio American Cornhole League.[1] La ACL ofertas diversajn ligojn laŭ talentnivelo, kaj eĉ aperis en elsendoj de la sportkanalo ESPN.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 American Cornhole League Rules.
  2. ACL Official Rules. Alirita 2008-09-13.
  3. US Patent 285,396 - Parlor Quoits. Alirita 11 April 2017.
  4. 4,0 4,1 Parlor Quoits, Bean-Bags, and Faba Baga - a History of "Cornhole" (the Game). Alirita 11 April 2017.