Betono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 27: Linio 27:
{{Commons|Concrete}}
{{Commons|Concrete}}
* [[Betonmiksilo]]
* [[Betonmiksilo]]
* [[Arma reto]]


== Notoj ==
== Notoj ==

Kiel registrite je 18:52, 23 dec. 2018

Betono estas konstrumaterialo, kiu estiĝas per firmiĝo de ligento en miksaĵo kun ŝtonaro aŭ alia volumenaĵo kaj kun pluaj komponentoj. Kiel ligento plej ofte aperas cemento.

Laŭ Francisko Azorín betono estas Fluida miksaĵo el ŝtonetoj k. mortero.[1] Kaj li indikas etimologion el latina bitumen (bitumo). Same li proponas diversajn rilatajn esprimojn, kiaj betoni, gipsa betono, kalka betono, skoria betono, gruza betono, brikpeca betono, muldita betono, prembetono, akvoza betono, subkvalita betono kaj solidiĝanta betono.[2]

Betonmiksaĵo estas meĥanike intermiksitaj komponentoj de betono (cemento, ŝtonaro, akvo, ev. ingrediencoadjuvanto ) antaŭ enmeto, kompaktigo kaj komenco de firmiĝo, ĉe cementbetonoj antaŭ komenco de hardiĝo de cemento en la miksaĵo. Komponento de betonmiksaĵo estas ankaŭ betonada akvo, kaze de ligento bazita je morteraĵo, ekzemple cemento.

Specoj de betono

Magra betonmiksaĵo - betonmiksaĵo kun malgranda enhavo de liganta cemento (v. ankaŭ magra betono).

Alilingvaj ekvivalentoj

en lean concrete mix
de magere Betonmischung f
cs hubená (chudá) betonová směs f
pt concreto magro m

Teĥnologio de betono - Proprecoj de betono - Armaturo de betono - Strukturo de betono - vitrobetono


Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo

  • Werner, J. Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj, Brno 2002