Ĝermolisto de italaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ G. Zanaboni
Linio 41: Linio 41:


== C ==
== C ==
=== [[Giovanni Cacciapuoti]] ===
'''Giovanni CACCIAPUOTI''' estis itala esperantisto. Li en [[Napolo]] aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en [[1903]] li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka grupo nur en [[1922]]. Tiu urba esperantista grupo, ankoraŭ funkcianta, havas la nomon "harmonio kaj progreso".

=== [[Enrico Campanile]] ===
=== [[Enrico Campanile]] ===
'''Enrico CAMPANILE''' (kampanile) (naskiĝis la [[4-a de novembro]] [[1861]] – ?) estis [[itala esperantisto]] kaj reĝa [[notario]]. Prezidanto de [[Napola Esperanto-Grupo]], Fervora propagandisto; gastamo kaj bonhumoro.
'''Enrico CAMPANILE''' (kampanile) (naskiĝis la [[4-a de novembro]] [[1861]] – ?) estis [[itala esperantisto]] kaj reĝa [[notario]]. Ekde 1922 li estis la prezidanto de la [[Napola Esperanto-Grupo]] "harmonio kaj progreso", fervora propagandisto, kiu elstaris per gastamo kaj bonhumoro.


Giovanni Cacciapuoti
=== [[Pier Luigi Cinquantini]] ===
=== [[Pier Luigi Cinquantini]] ===
'''Pier Luigi CINQUANTINI''' (ĉinkŭantini) (naskiĝis en Blera la [[9an de februaro]] [[1962]]) estas [[itala esperantisto]] kaj profesie [[policisto]]. Fama pro la organizado de Internacia Arkeologia Laborbrigado kiu okupiĝis pri fosado/purigado de etruskaj restaĵoj en urbeto Blera, li estis redaktoro de la itala Esperanta revuo [[l'Esperanto]], kaj interesiĝas pri muziko: li faris Esperantan muzikalon kaj tenas liston entenantan la tekstojn de ĉiuj italaj kantoj tradukitaj en Esperanto.
'''Pier Luigi CINQUANTINI''' (ĉinkŭantini) (naskiĝis en Blera la [[9an de februaro]] [[1962]]) estas [[itala esperantisto]] kaj profesie [[policisto]]. Fama pro la organizado de Internacia Arkeologia Laborbrigado kiu okupiĝis pri fosado/purigado de etruskaj restaĵoj en urbeto Blera, li estis redaktoro de la itala Esperanta revuo [[l'Esperanto]], kaj interesiĝas pri muziko: li faris Esperantan muzikalon kaj tenas liston entenantan la tekstojn de ĉiuj italaj kantoj tradukitaj en Esperanto.

Kiel registrite je 13:17, 31 dec. 2018

Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A

Alessandro Angeletti

Alessandro ANGELETTI (naskiĝis en 1923, mortis en 1992 en Sardio, Italio) estis itala esperantisto. En Sardio li estis movada gvidanto kaj organizanto de lingvaj seminarioj pri Esperanto.

B

Alfredo Bassetti

Alfredo BASSETTI naskiĝis en 1912, dum 50 jaroj animo de la Esperanto-movado en Trento (Italio) kaj prezidinto (1966- 94) de la loka Esperanto-grupo, delegito pri fervojoj kaj turismo, mortis la 25-an de februaro 1997.

Dario Besseghini

Dario Besseghini estas esperantisto kaj amatora lingvisto, en la 1970-aj jaroj gvida aktivulo de Itala Esperantista Junularo kaj inter la jaroj 1980 kaj 1985 redaktoro de la revuo Kontakto de TEJO - parte sole, parte en redaktora duopo. Li naskiĝis en Bergamo kaj laboras kiel komputila teknikisto en la Universitato de Pizo (Pisa), kie li diplomiĝis pri matematiko. Li loĝas en San Giuliano Terme iom norde de Pizo.

Medardo Biagi

Medardo BIAGI (naskiĝis en 1907, mortis la 7-an de decembro 1991 en Bologna, Italio) estis malnova membro, regula kongresano kaj apoganto de Societo Zamenhof.

Renato Bisi

Renato BISI (naskiĝis en 1911, mortis la 11-an de majo 1993) estis dum longa tempo UEA-fakdelegito pri filozofio, honora prezidanto de Triesta Esperanto-Asocio (Italio).

Matia Bolcato

Matia BOLCATO (1906-1998), aktivulino, iama delegito pri instruado en Mantovo (Italio), mortis la 20-an de septembro.

Giuseppe Stanislao Boscarino

Giuseppe Stanislao BOSCARINO (mortis 72-jara la 21-an de oktobro 1971) estis esperantisto ekde la jaro 1913 en Sicilio (Italio), kaj dum multaj jaroj estis UEA-delegito en Ragusa.

Laura Brazzabeni

Laura BRAZZABENI (naskiĝis la 10-an de decembro -jaro?-) estas itala esperantisto vivanta en Mantovo. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas la vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio.

Eksteraj ligiloj

Agostino Brizzi

Agostino BRIZZI (naskiĝis en 1894, mortis la 7-an de aŭgusto 1965), estis itala esperantisto kaj literaturisto, kiu lernis Esperanton en 1920. Li postlasis manuskripton de ampleksa vortaro itala-Esperanta.

C

Giovanni Cacciapuoti

Giovanni CACCIAPUOTI estis itala esperantisto. Li en Napolo aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en 1903 li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka grupo nur en 1922. Tiu urba esperantista grupo, ankoraŭ funkcianta, havas la nomon "harmonio kaj progreso".

Enrico Campanile

Enrico CAMPANILE (kampanile) (naskiĝis la 4-a de novembro 1861 – ?) estis itala esperantisto kaj reĝa notario. Ekde 1922 li estis la prezidanto de la Napola Esperanto-Grupo "harmonio kaj progreso", fervora propagandisto, kiu elstaris per gastamo kaj bonhumoro.

Giovanni Cacciapuoti

Pier Luigi Cinquantini

Pier Luigi CINQUANTINI (ĉinkŭantini) (naskiĝis en Blera la 9an de februaro 1962) estas itala esperantisto kaj profesie policisto. Fama pro la organizado de Internacia Arkeologia Laborbrigado kiu okupiĝis pri fosado/purigado de etruskaj restaĵoj en urbeto Blera, li estis redaktoro de la itala Esperanta revuo l'Esperanto, kaj interesiĝas pri muziko: li faris Esperantan muzikalon kaj tenas liston entenantan la tekstojn de ĉiuj italaj kantoj tradukitaj en Esperanto.

Giuseppe Checco

Giuseppe CHECCO (mortis en 1976 en Triesto, Italio) estis itala esperantisto.

Li estis fervora aganto en la loka Esperanto-movado dum pluraj jardekoj. Li estis membro de UEA ekde 1947.

Michela Concialdi

Michela CONCIALDI estas itala esperantisto vivanta en Bolonjo. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri eŭropaj projektoj.

Eksteraj ligiloj

Franca Concina

Franca CONCINA (1932-1996), kasistino de Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj, kunorganizanto de pluraj kongresoj, mortis la 16-an de oktobro en Torino.


D

Primo Dottarelli

Primo DOTTARELLI, italo. Naskiĝis en la 1-a de decembro, 1864 en Roma, mortis en la 6-a de decembro 1919. Esperantisto de 1905. Vigla kaj fervora propagandisto. De 1905 konsulo, poste delegito de UEA en Roma ĝis sia morto.

Angelo Duranti

Angelo DURANTI (1927-2002) estis pastro, piliero de la Tutmonda Ekumena Ligo, iama vicdelegito kaj fak-delegito, mortis la 8-an de septembro 2002 en Madonna Degli Angeli, parto de la komunumo Fondi en la Provinco Latina (Italio).

F

Piero Ferrara

Piero FERRARA naskiĝis en 1940, delegito pri brikfarado kaj skoltismo, forpasis en San Lazzaro di Savena (Italio) la 17-an de septembro 1999. Longdaŭra membro de la Bolonja Esperanto-grupo, li agis precipe en la skolta medio.

Livio Fioroni

Livio FIORONI (naskiĝis la 2-a de aŭgusto 1948) estas itala esperantisto vivanta en Milano. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la asocia libroservo.

Eksteraj ligiloj

Elisabetta Vilisics Formaggio

Elisabetta Formaggio, vivanta en Chiavari, estas esperantistino en itala-hungara familio, kiu kreskigis du denaske esperantistajn filinojn, el kiuj Eva (vidu supre) pli aktive engaĝiĝis en la internacia Esperanto-movado. Elisabetta inter alie kunaŭtoris la itallingvan libron "Esperanto - Una concreta esperienza di educazione internazionale" [traduko: "Esperanto - konkreta sperto de eduko internacia"] de 1988.[1]

Eva Formaggio

Eva Formaggio, naskiĝinta en 1963, estas denaska esperantistino el itala-hungara familio, filino de Elizabetta Formaggio. Post la lernejaj jaroj en Chiavari, Italio, kaj staĝo kiel volontulino en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, ŝi venis kiel studentino de romanaj lingvoj al la universitato de la urbo Bonno en Germanio, post la studo restis tie kaj fondis familion. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi estis fonda kunloĝantino de la studenta "Esperanto-domo" en la kvartalo Oberkassel de la urbodistrikto Beuel, kiu famiĝis pro oferto de senkosta gastigado de samtempe plurdeko da esperantistaj gastoj je nelimigita tempo en la listo Pasporta Servo de TEJO, kaj estis prikantata fare de la rokgrupo Amplifiki. Kadre de studenta grupo de tiu domo, ŝi kunaŭtoris la lernolibron Tesi, la testudo, kaj krome en la tiutempa Germana Esperanto-Centro en la bonna registara kvartalo kunlaboris je pluraj pliaj eldonaĵoj, inter alie instruilaro por kursoj laŭ la metodo Gerda malaperis!. Komune kun Thomas Pusch ŝi voĉlegis la lingvoinstruilon Esperanto Wort für Wort, kiu per pli ol 10 000 venditaj ekzempleroj fariĝis la ekonomie plej sukcesa germanlingva libro pri Esperanto.

Luigi Fracaroli

Luigi FRACAROLI (naskiĝis en Bozen) estas itala esperantisto vivanta en Breŝo. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la membroj kaj grupoj.

Eksteraj ligiloj

Raffaele Franceschini

Raffaele FRANCESCHINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri eduko.

Mario Furlan

Mario FURLAN (1906-1995), mecenato de la movado en Triesto kaj de la granda vortaro itala-Esperanta, mortis la 9-an de septembro.

G

Francesco Geraci

Francesco GERACI (mortis 66-jara la 12-an de aprilo 1965) estis itala esperantisto, mezgrada profesoro. En 1961 li kunorganizis la unuan kunvenon de siciliaj esperantistoj, kiu rezultigis la restarigon de la tiea movado.

Aldo Grassini

Aldo GRASSINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri "specialaj taskoj".

I

Katja Ignatieva

Katja Ignatieva en 2003

Katja IGNATIEVA (naskiĝis la 13-an de aprilo 1979) inter la jaroj 2001 kaj 2007 estis kasistino de TEJO. Post kiam komence de la 2000-aj jaroj kelkajn jarojn ŝi vivis en Svedio, nun ŝi loĝas en Milano, Italio.

Pia Incoronato

Pia INCORONATO (1922, mortis la 10-an de julio 2000), instruistino, animo de la Esperanto-agado en sia urbo Ercolano (Italio), iama delegito pri arkeologio.

Piatti Ippolito

Piatti IPPOLITO (naskiĝis en 1885, mortis la 20-an de junio 1971) estis itala esperantisto. Profesoro Piatti Ippolito, delegito de UEA dum dudeko da jaroj kaj eksdirektoro de Milana Katedro de Esperanto, sukcese agadis por Esperanto ĉe turismaj, komercaj kaj edukaj instancoj italaj, kaj tradukis i.a. la raporton de Ligo de Nacioj.

L

Lorenzo Longoni

Lorenzo LONGONI (1920-1996), kanoniko de la katedralo de Milano, spirita asistanto de Itala Katolika Unuiĝo Esperantista kaj de la Milana Katolika Esperanto-Centro, mortis la 21-an de majo 1996.

M

Alessandra Madella

Alessandra MADELLA estas itala esperantistino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la asocia revuo. En la konferenco Assessing World Languages Workshop and Conference komence de novembro 2018 en la universitato de Makao, ŝi prelegis angle pri la temo Formal and Informal Assessment in the Esperanto Courses at the Kunming College of the Arts.

Ciro Menotti

Rag. Ciro MENOTTI (mortis en 1958 aŭ 1959 en Brescia) estis itala esperantisto, librotenisto, multjara delegito de UEA, fervora propagandisto kaj fondinto de loka Esperanto-grupo (laŭ Esperanto 642).

Miriam Michelotti

Miriam MICHELOTTI (perdis sian vivon en strata akcidento la 25-an de novembro 1991 en Sicilio, kune kun sia fratino Maria Luisa) estis unu el la fondintoj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Carlo Musazzi

Carlo MUSAZZI (naskiĝis la 24-an de marto 1922, mortis la 23-an de februaro 2001) estis itala esperantisto kaj pastro katolika. De 1988 plurajn jarojn li laboris kiel redaktoro ĉe la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana. En Valencio (1993) kaj Prago (1996) li gvidis Esperanto-lingvajn diservojn dum la Universalaj Kongresoj.

N

Paola Nigrelli

Paola NIGRELLI (naskiĝis la 26-a de marto 1964) estas itala esperantistino vivanta en Torino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la Itala Kongreso de Esperanto de 2018 en San Marino.

Eksteraj ligiloj

O

Ivan Orsini

Aldo GRASSINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la eldona komisiono kaj la pres-servo de la asocio.

Eksteraj ligiloj

P

Alessandro Perna

Alessandro Perna (naskiĝis la 8-an de septembro -jaro?- en Romo, vivas en Torino) estas itala esperantisto. Li en sia junaĝo tre aktivis en IJE kaj laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri rilatoj al EEU.

Eksteraj ligiloj

Gustavo Perini

Gustavo PERINI (naskiĝis en 1897

Giuseppina Picciotto de Vita

Giuseppina PICCIOTTO DE VITA (naskiĝis en 1916, mortis en marto 1989 en Palermo, Italio) estis UEA-delegitino dum trideko da jaroj.

Natale Pinori

Natale PINORI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri administrado.


R

Agostinho Righi

Agostinho RIGHI (naskiĝis en 1926, mortis la 16-an de januaro 2000) estis itala instruisto kaj esperantisto. Multajn jarojn li estis la prezidanto de la Bolonja Esoeranto-grupo A. Tellini.

O

Massimo Ripani

Massimo RIPANI estas itala esperantisto vivanta en Teramo. Li fnkciis kiel ĉefredaktoro de TEJO Tutmonde kaj laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri disvastigo.

Eksteraj ligiloj


Debora Rossetti

Debora ROSSETTI estas itala esperantistino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri sociaj retoj kaj la asocia retpaĝaro.

Eksteraj ligiloj

S

Gian Piero Savio

Gian Piero SAVIO (naskiĝis en 1944) estas itala esperantisto vivanta en Israelo. Li aktivas en la projekto Esperanta Retradio kaj aparte redaktas tekstojn pri Israelo. Inter alie li tradukis, kun Amri Wandel, impresan novelon pri Esperanto de la israela verkisto Amos Oz en la revuo Esperanto de julio 2015, kaj prezentas la itala-franca dramofilmo el la jaro 1986 Manon de la fontoj en la Esperanta Retradio de la 7-a julio 2017.

Eksteraj ligiloj

Forwa Solimena

Forwa SOLIMENA (naskiĝis en 1912, mortis en 1994) estis aktiva UEA-fakdelegitino pri kulturo dum 20 jaroj en Napolo (Italio).

Renzo Sommi

Renzo SOMMI (naskiĝis en 1922, mortis la 14-an de decembro 2000 en Fidenza, Italio) estis 40 jarojn delegito en Fidenza, gvidis multajn kursojn kaj aranĝis diversajn renkontiĝojn.

Agostino Stelacci

Agostino STELLACCI (stelaĉi), italo, sacerdoto, prof., eksmilita kapelano kaj nuna kapelano O. N. B. De 1928 gv idis la kursojn de Kampana Esperantista Instituto. Kunlaboris por „Rivista Italiana di Esperanto“.

T

Leandro Taccani

Leandro TACCANI (naskiĝis en 1901, mortis la 17-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri instruado en Milano (Italio). Honora Membro de Itala ESPERANTOFederacio, li stimulis amasan lernadon de Esperanto en la mezlernejo, kiun li estris dum 22 jaroj.

Ugo Tonini

Ugo TONINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri financoj.

V

Alberto Vitale

Alberto VITALE estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la informa fako. Kadre de tio li inter aliaj homoj intervjuiĝis en februaro 2017 en la ŝtata itala televido RAI pri Esperanto.[1]

Eksteraj ligiloj

Z

Giovanni Zanaboni

Giovanni ZANABONI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri rilatoj kun la asocio Tavola della Pace, kun skoltoj kaj volontulaj asocioj.

Pierre Zanin

Pierre ZANIN (naskiĝis en 1921, mortis la 2-an de septembro 1995) estis UEA-delegito en Mel (Italio) pri instruado, ĝardenoj kaj universala kalendaro. Krome dum multaj jaroj li aktivis kiel instruanto de Esperanto.

Alessandro Zappalà

Alessandro ZAPPALÀ (naskiĝis en 1922, mortis la 26-an de novembro 2000) estis iama fakdelegito pri instruado kaj delegito en Messina.

  1. intervjuo en februaro 2017 en la ŝtata itala televido RAI (itale) kaj novaĵo pri ĝi, Alberto Vitale ekde minuto 3:10