Portempa Pola Revolucia Komitato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
[[Dosiero:Tkrp manifest.jpg|eta|250px|La manifesto de ''Polrevkom'']]
[[Dosiero:Tkrp manifest.jpg|eta|250px|La manifesto de ''Polrevkom'']]
[[Dosiero:Rectory in Wyszków, Poland.JPG|thumb|250px|La parokejo en [[Wyszków]], la sidejo de ''Polrevkom'']]
[[Dosiero:Rectory in Wyszków, Poland.JPG|thumb|250px|La parokejo en [[Wyszków]], la sidejo de ''Polrevkom'']]
[[Dosiero:PBW August 1920.png|eta|250px|La limoj de la '''Pola Socialisma Soveta Respubliko''' (rozkolore), aŭgusto 1920]]
|eta|250px|
'''Portempa Pola Revolucia Komitato''' ([[pola lingvo|pole]]: ''Tymczasowy Komitet Rewolucyjny Polski'' (TKRP), ''Polrewkom'', [[rusa lingvo|ruse]]: ''Польревком'', Polrevkom) estis revolucia komitato kreita sub patroneco de [[Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko|RSFSR]] por establi Polan Sovetan Socialisman Respublikon.
'''Portempa Pola Revolucia Komitato''' ([[pola lingvo|pole]]: ''Tymczasowy Komitet Rewolucyjny Polski'' (TKRP), ''Polrewkom'', [[rusa lingvo|ruse]]: ''Польревком'', Polrevkom) estis revolucia komitato kreita sub patroneco de [[Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko|RSFSR]] por establi Polan Sovetan Socialisman Respublikon.



Kiel registrite je 11:54, 5 jan. 2019

Polrevkom komence de aŭgusto 1920. Centre sidas Feliks Dzerĵinskij, Julian Marchlewski kaj Feliks Kon
La anoj de Polrevkom en Bjalistoko
La manifesto de Polrevkom
La parokejo en Wyszków, la sidejo de Polrevkom
La limoj de la Pola Socialisma Soveta Respubliko (rozkolore), aŭgusto 1920

Portempa Pola Revolucia Komitato (pole: Tymczasowy Komitet Rewolucyjny Polski (TKRP), Polrewkom, ruse: Польревком, Polrevkom) estis revolucia komitato kreita sub patroneco de RSFSR por establi Polan Sovetan Socialisman Respublikon.

La komitaton kreis polaj komunistoj dum pola-bolŝevika milito la 23-an de julio 1920 en Smolensk laŭ la iniciato de KPSU en Moskvo. Transprenon de potenco en Pollando oni anoncis la 30-an de julio en Bjalistoko, la unua granda urbo okcidente de Curzon-linio ekokupita la 28-an de julio 1920 de Ruĝa Armeo. Polrevkom mem okupis la Palacon de Branicki. La saman tagon estis anoncita Manifesto al pola labora popolo de urboj kaj vilaĝoj (verkita de Feliks Dzerĵinskij). Siajn laborojn la komitato komencis eldonante la programon, interkonsentitan kun Lenin, kaj du vokojn - al la soldatoj de Ruĝa Armeo kaj al Pola Armeo, al kies soldatoj oni proponis ribeli. Dzerĵinskij ekluktis kontraŭ popol-kontraŭuloj pere de ĈEKA-anoj. En sekvaj tagoj la komitato anoncis terkulturan programon, deklaron pri konscienc-libereco kaj establis revoluciajn tribunalojn.

La teritorio kontrolata de Portempa Pola Revolucia Komitato estis limigita al Podlaĥio kaj parto de Mazovio portempe okupata de Ruĝa Armeo. Oni ekformis Polan Ruĝan Armeon (al la 2-a Bjalistoka Regimento venis nur 70 volontuloj kaj entute en la Pola Ruĝa Armeo estis 176 soldatoj). Ekster la urbo oni organizis Revoluciajn Komitatojn. Kiam Ruĝa Armeo atakis antaŭurbon de Varsovio, la estraro de Polrevkom venis al Wyszków por kune kun bolŝevikaj trupoj eniri la ĉefurbon.

Pro sukcesa kontraŭatako de pola armeo, la 22-an de aŭgusto la komitato estis devigita haste forlasi Bjalistokon kun retroiranta Ruĝa Armeo kaj iris al Minsko. Baldaŭ ĝi estis malestablita kaj ĝiaj membroj estis aligitaj al frontaj trupoj aŭ militkaptitejoj por - efektive sensukcesa - varbado de volontuloj al la Pola Ruĝa Armeo.

Stefan Żeromski dediĉis al Polrewkom unu el siaj verkoj - "Ĉe prepostejo en Wyszków".

Manifesto de Polrevkom

KOMUNIKO

En la teritorio de Pollando, liberigita de kapitala sklavigo , establiĝis Portempa Pola Revolucia Komitato, kiun partoprenas kamaradoj Juljan Marchlewski, Feliks Dzierżyński, Feliks Kon, Edward Próchniak kaj Józef Unszlicht.

La Portempa Komitato, prenante en siajn manojn la potencon, starigas antaŭ si la taskon:

Ĝis establo de konstanta laborista-kamparana registaro en Pollando krei fundamenton por estonta soveta reĝimo de Pola Soveta Socialisma Respubliko:

a) forprenas la potencon de la nobelara-burĝa registaro,

b) rekonstruas kaj novorganizas fabrikajn komitatojn en urboj kaj bienajn komitatojn en vilaĝoj,

c) establas lokaj revoluciajn komitatojn,

d) anoncas ke fabrikoj, bienposedaĵoj kaj arbaroj fariĝas propraĵo de la nacio kaj mastrumos ilin Laboristaj Komitatoj urbaj kaj vilaĝaj,

e) garantias netuŝeblecon de terposedaĵoj de kamparanoj,

f) establas instancojn pri sekuro, ekonomio kaj provizado,

g) garantias al la civitanoj, kiuj fidinde plenumos ordonojn kaj decidojn de revoluciaj estroj, plenan sekurecon.


Bjalistoko

la 30-an de julio 1920

Portempa Pola Revolucia Komitato


Membroj

Vidu ankaŭ