János Fadrusz: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
bildo |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e +Bibliotekoj per AWB |
||
Linio 15: | Linio 15: | ||
* [http://www.hung-art.hu/index-en.html Arto en Hungario] |
* [http://www.hung-art.hu/index-en.html Arto en Hungario] |
||
{{Bibliotekoj}} |
|||
{{Vivtempo|Fadrusz, Janos}} |
{{Vivtempo|Fadrusz, Janos}} |
||
[[Kategorio:Hungaraj skulptistoj]] |
[[Kategorio:Hungaraj skulptistoj]] |
Kiel registrite je 22:02, 14 jan. 2019
FADRUSZ János (fadrus) (n. 2-a de septembro 1858 en Hungario en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio) , m. 26-a de oktobro 1903 en Budapeŝto) estis hungara skulptisto.
Biografio
János Fadrusz komencis sian karieron kiel seruristlernanto. Inter 1875 kaj 1879 kiel stipendiulo studis en Vieno unue en la laborejo de portretoskulptisto Tilgner V. kaj ekde 1888 en la akademio.
Kreaĵoj ĉefaj
Li gajnis la unuan premion pro sia skulptaĵo Kristo sur la krucoligno kaj en 1892 la grandan premion de la landa artsocieto en Budapeŝto. En 1894 li gajnis konkurse la komision por krei la skulptaĵon pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a. La skulptaĵo, kiu estas lia ĉefkreaĵo, estis starigita en 1902 sur la ĉefplaco de Kolozsvár. Laŭ la pritakso de Károly Kós, ĝi estas la plej valora skulptaĵo, kiun iam ajn kreis iu hungara skulptisto. Lia skulptaĵo pri Miklós Wesselényi staras en Zilah.