Clelia Conterno Guglielminetti: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto homo}}
'''Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI''' ([[Torino]], [[1915]]-[[1984]]) estis itala doktorino pri [[beletristiko]], instruistino en alt- kaj mezlernejoj kaj verkistino en Esperanto kaj en [[itala lingvo]].
'''Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI''' ([[Torino]], [[1915]]-[[1984]]) estis itala doktorino pri [[beletristiko]], instruistino en alt- kaj mezlernejoj kaj verkistino en Esperanto kaj en [[itala lingvo]].


Linio 30: Linio 31:
[[Kategorio: Akademio de Esperanto]]
[[Kategorio: Akademio de Esperanto]]
[[kategorio:doktoroj]]
[[kategorio:doktoroj]]
[[kategorio:instruistoj]]
[[kategorio:Italaj instruistoj]]

Kiel registrite je 11:54, 18 jan. 2019

Clelia Conterno Guglielminetti
Persona informo
Naskonomo Clelia Guglielminetti
Naskiĝo 18-an de februaro 1915 (1915-02-18)
en Torino
Morto 22-an de januaro 1984 (1984-01-22) (68-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Torino
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI (Torino, 1915-1984) estis itala doktorino pri beletristiko, instruistino en alt- kaj mezlernejoj kaj verkistino en Esperanto kaj en itala lingvo.

Conterno eklernis Esperanton en 1934, vojaĝante trajne, laŭ kelkaj fontoj, de Torino ĝis Venecio per simpla legado de la reguloj, laŭ aliaj fontoj, de Torino ĝis Stokholmo (kie okazis la tiama Universala Kongreso) per parolado kun la esperantisto Roger Bernard. Tuj ŝi kunlaboris en "La Pirato", komence per desegnaĵoj kaj poste per verkaĵoj. Dum la dua mondmilito, ŝi verkis por la virina itallingva revuo "In Marcia!". En la internacia lingvo, ŝi kunlaboris kun la "Nica Literatura Revuo"; en Italio ŝi estris la revuon "l'Esperanto" kaj estis ankaŭ kunredaktorino de "Literatura Foiro" kaj de "Rivista Italiana di Esperanto". Conterno havis diversajn postenoj en la itala movado kaj estis membro de la Akademio de Esperanto.

Belartaj Konkursoj

En la Belartaj Konkursoj ŝi klasifikiĝis dufoje unua, (en 1958 pro la versaĵo "Kantiko por mia kreitaĵo" kaj en 1959 pro la amuza rakonto "Vivo kaj morto de Wiederboren"), unufoje tria (en 1962 pro la rakonto "Dometoj") kaj ŝi akiris ankaŭ honoran mencion en 1962 ("Aspazio" - versaĵo) kaj laŭdan mencion en 1957 ("Vivo perdita" - versaĵo); ŝi estis premiita ankaŭ en itala konkurso.

Verkado

Conterno esperantigis "L'imitazione di Cristo" (en 1946) kaj reviziis, komentis kaj pretigis la unuan (1964) kaj duan (1980) eldonojn de La Divina Commedia (La Dia komedio) de Dante, tradukita de G. Peterlongo. Ŝi dufoje prelegis en ISU. Kiel verkisto, ŝia ĉefa trajto estas la sprita satiremo, konvinkemo, vervo, kiu tre malofte mistrafas; kiel poeto, ŝi kapablas krei multaspektajn kunligojn inter melankolio, spleno, malespero, espero, miro kaj ĝojo pere de intesa priskriba stilo.

Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en multaj lingvoj, inter ili - la ukraina (vidu Vsesvit, 2007, 3-4), trad. Viktor Pajuk.

Verkoj

  • Una Piccola Vita (poemaro, 1957)
  • Eta vivo (poemaro, 1969)
  • La Tempesta (poemaro, 1959)
  • Kantiko por mia kreitaĵo (versaĵo - Belartaj Konkursoj, 1958)
  • Vivo kaj morto de Wiederboren (prozo - Belartaj Konkursoj, 1959)
  • In tanti a dire di no (romano, 1968)
  • Bambino mio tanto atteso - Lettera ad un bambino che e' nato (romano, 1977)
  • Unu tago post la alia (traduko de "Bambino mio tanto atteso" far de Roger Bernard, 1982)
  • Ho, tomboj de l'prapatroj (romano, eldonita 2015)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.